Poemoj
Maria Nazaré Laroca
Primedito
Maria Nazaré Laroca
Somer’ malseka
en la urbo.
Januara tempest’ juna
furiozas, kiel aŭtenta
aŭdaco inundanta
posttagmezon
perpleksan.
Sed l’anim’ rifuĝas
en aŭtuno de revoj
maturaj kaj liberaj.
La perdita rigardo
trafenestre ne malkaŝas
la sekretan feliĉon,
ke mi simple ekzistas.
Juiz de Fora, 09/01/2020.
Aldravio
Maria Nazaré Laroca
diversaj
universoj
eternaj
versoj
de
Dio
Juiz de Fora, 1º /10/2021
Brazilo
Rigardo
Maria Nazaré Laroca
Hodiaŭ mi
ekvidis okulon
sur fortranĉita
arbobranĉo.
Rigardo enua,
l’ amara okulo
supren
kvazaŭ helpopeto.
Juiz de Fora, 30/09/2021.
Brazilo
Malgraŭe
Maria Nazaré Laroca
Printempa mateno varmas,
kaj mi lante piediras
inter homoj, hundoj, domoj.
Surtrotuare blankaj floretoj strebas
saluti piedojn vane.
Sur najbara ĝardeno
dank’al friska ventet’ luma
bukedo da floroj gajaj
alridetas min en bluo.
Naturo pluas, kaj
Poezio atentemas.
Juiz de Fora, 29/09/2021.
Brazilo
Dornoj
Maria Nazaré Laroca
(Paŭlo II Korintanoj, 12:7)
Paŭlo el Tarso
vivanta letero de Kristo,
eltenis dornon en la karno
pro dia sankteco
Ĉiutage mi suferas
pro najldoloroj
en rompita ŝultro,
eklernante konstruadi
mian fragilan humanecon.
Juiz de Fora, 26/09/2021
Brazilo
Floroj de l’ bono
Maria Nazaré Laroca
Jam estas tempo
veki printempon,
kiu ankoraŭ dormas
en la seka grundo
de l’ animo.
Jam estas tempo plugi
la dezertan ĝardenon,
kaj humanigi homon
per la humo el amo.
Juiz de Fora, 22/09/2021.
Brazilo
Duonlumo
Maria Nazaré Laroca
Plaĉas al mi la bonsoneco
de kelkaj vortoj tiel,
kiel kunveno, sanktejo,
tagiĝo, aŭroro ...
Sed mi ne scias ankoraŭ
kion fari per ili...
Eble poemon, iam,
kiam la poeziparfumo
denove min vizitos.
Juiz de Fora, 12/09/2021.
Brazilo
Parfumo el infanaĝo
Maria Nazaré Laroca
Kun granda plezuro
mi vidas aŭguste
la manaka’-arbon
en la najbara ĝardeno,
tiel fieran kaj simplan!
Kaj ĝi memorigas min
pri alia sama arbo,
kiu parfumis al mi
la tutan infanaĝon
ĉe l’ kanto jena:
Trans tiu monteto
manaka’arb’ staras,
geedziĝu ni, kaj iru tien!
Ĉu vi? Ĉu vi?
Juiz de Fora, 31/08/2021.
Brazilo
Esperantumi
Maria Nazaré Laroca
Urĝas liberigi la esperon,
kiu ankoraŭ dormas
en la skatolo de Pandora.
Pli ol reva espero,
esperumi nepre necesas;
esperumi la esperon:
Zamenhof donacis la ŝlosilon.
Juiz de Fora, 03/10/2021.
Brazilo
Ekkrio
Maria Nazaré Laroca
Kia animo estas tia,
kruda roko, kiu alfrontas
la furiozon de l’ oceano,
kiu disrompas al ĝi la eĝojn
de l’ orgojlo kaj elreviĝoj?
Kia animo estas tia,
sen la brakum’ de l’ poezio,
kaj distrita vagas tiel
mankhava pri mildeco?
Juiz de Fora, 08/10/2021
Brazilo
Grimpado
Maria Nazaré Laroca
La surtera travivado
estas malrekta ŝtuparo
ŝanceliĝanta en la vento:
ni supreniras, falas, stariĝas,
returne al la sama loko.
Ĉiu ekzistado estas paŝo
sur nemortema grimpado;
mi iras sola en la maŝo
kiu kunigas ĉiujn irantojn.
Juiz de Fora, 11/10/2021.
Brazilo
Demando
Maria Nazaré Laroca
"por ke ĝi ne komprenu per sia koro.” (Jesaja, 6:10)
Blaise Pascal malkovris
ke la koro kialojn havas
kiun racio mem ne scias.
Ĉi tiuj nekonataj kialoj
kantitaj kaj verse kaj proze
jen de Pessoa aŭ Drummond.
Kaj ĉu mi povas do demandi:
ĉu racio havas koron?
Kiel Jesaja nin instruis,
kompreni per la koro;
jen mia sekreta aspiro.
Mankas sento al la racio
por provi ekkompreni
l' intiman naturon de Dio.
Juiz de Fora,13/102021,
Brazilo
Alvoko
Maria Nazaré Laroca
Mi bezonas
veki la semon
de l’interna suno
ade dormanta
ene de mi.
La rutino silenta
ties komfortan
dormon nutras.
Sed transcendo
estas la plej granda urĝo
de mia vivsoifo.
Juiz de Fora, 26/11/2013.
Konscio
Maria Nazaré Laroca
Kaj iam estis lanĉita
eta semo el lumo
en l’ arenon de libervolo.
Kaj ĝi mallumiĝis kaj kreskis
egoisme kaj malhumile,
neante la Ĝardeniston,
malgraŭ Lia ĉeesto.
Sed inter dornoj kaj plumoj,
en la fandujo de l’ tempo,
la kreito provadas
La naivan geometrion
de pasanta birdo,
kaj la defio de l’arbo,
kiu flugas kolore
sen la lokon forlasi.
Libereco ankaŭ doloras.
Juiz de Fora, 12/08/2016.
Gramatiko
Maria Nazaré Laroca
Jen la sencela poeto,
kiu metaforon forĵetas,
kaj al si proponas krei
poemon sen poezio,
nur per la morfologio
de la timigitaj vortoj
pro la radikala tranĉo
en la sinkrono de l’ vivo.
Estas bone flustri bele,
ke la sufikso subjektas
en ĉi tuta litanio
(verkita portugallingve).
Do tiel dolor’ suferas,
ĝi meritas la suferon;
majstre edukas dolor',
kaj dolor’ amas, amante
ankaŭ la dolorkreanton.
Juiz de Fora, 24/10/2021.
Brazilo
Provludo
Maria Nazaré Laroca
Ĉiu ekzistado: unu paŝo
en la danco de eterneco.
Sed kion do atingas
la dancpaŝo senfina?
Memlernanto, do mi serĉas
la lumon vivantan en la strio,
kiu la korojn kunligas
en dolĉa brakumo frata,
kaj mi ekmalfaras tiel
miajn nodojn plej malicajn.
Juiz de Fora, 12/11/2021.
Sereneco
Maria Nazaré Laroca
L’ oreloj ne plu eltenas
la parolojn bruemajn,
kiuj krias en tiu scenejo
ĉe niaj lacaj okuloj.
Voĉbruado, bruego,
kia tumult’, brukriado!
Nur konfuzeg’ en batalo
vidalvide, virtuale...
Mi volas serenan leĝeron
de ĉi fluganta papilio
en sia flava silento,
apud mia fenestro,
sencele dancanta en vento.
Juiz de Juiz de Fora, 14/11/2021.
MG - Brazilo
Parafrazeto
Maria Nazaré Laroca
"La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo". (Ludwig Wittgenstein)
Tra densa mallumo brilegas la celo,
al kiu feliĉe ni iras
kun amo, kuraĝo, kaj granda fiero,
ne gravas mokoj ironiaj.
Ni iru la vojon celitan,
ĉiam semante senlace!
La kor' nin pelas al faroj:
senlima ja nia lingvo
limojn de l' mond' jam trapasas.
Juiz de Fora, 06/12/2021.
Brazilo
Fina venko
Maria Nazaré Laroca
"Dio estas mortinta." (Friedrich Nietzsche)
Pardonon, Nietzsche,
Dio ekzistas!
Vi vane malpacis
kun Richard Wagner
nur ĉar Parsifalo
trovis la Sanktan Gralon...
Dio kreis Zamenhof,
kiu kreis Esperanton
pro l’ amo plej sankta
al la frata homaro.
Juiz de Fora, 12/12/2021.
Brazilo
Esperanto
Maria Nazaré Laroca
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
(Johano, 1:1)
En la komenc’ estis la Poeto
Ludoviko Zamenhof, tre saĝa,
kiu pro am’ vivigis la revon
per lingv’ unuigi la homaron.
Esperanto, lingv’ internacia,
fariĝis bela magia ponto
inter foraj popoloj diversaj.
Kaj sur la ĉiel’ de Esperantuj’
belsonaj vortoj flugas inspire
gaje festante la Poezion.
Juiz de Fora, 16/04/2013.
Brazilo
Donaco
Maria Nazaré Laroca
Al Prof. D-rino Helena Sales de Moraes
“Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin.”
(Al la Romanoj 11:23)
Ĝi estis arbo
malgranda kaj fragila,
vaganta sen radikoj.
Tamen ĝi floris
kaj eĉ fruktodonis,
malgraŭ la doloro
pro ekzistnescio.
Tiam venis grefto:
la mankanta ŝlosil’
por la vojirado
reen al la hejmo.
Juiz de Fora, 24/12/2021
Brazilo
Feliĉan Homon Novan!
Maria Nazaré Laroca
Neniel valoras
la naskiĝo
de la Nova Jaro
el kaskado
de artfajraĵo
se la malnova homo
ne ŝanĝiĝas.
Kiom da promesoj
kaj bondeziroj
ŝimas en la tunelo
de l’ tempo?
Kronoso formanĝas
miajn horojn eblajn...
Mi deziras briziĝi:
ĉion freŝigi kaj pasi.
Hodiaŭ
mi ekserĉas
la mildecon
unikan
de Kristo.
Cabo Frio, 31/12/2015.
Zeŭso
Maria Nazaré Laroca
Jen Zeŭso, ĉarma mopsohundo, la trezoro de Lucas, mia filo.
Impona nomo de la ĉiopova greka dio!
Aminda hundeto. Noblaspekta figuro, plata muzelo, sulkiĝinta kapo, tre esprimplenaj rondaj okuloj. Li ŝajnas kiel serioza pensulo, maltrankvila pri la homa malboneco.
Molkorpa, inteligenta, karesema. La 18-an de februaro li estos unujaraĝa. Sub la signo de Akvario, li estas petolema hundeto, kiu ŝatas ludi, sed facile laciĝas.
Tamen li estas feliĉa, ludema, en sia hunda senkulpeco. Pura amo, fidela amikeco. Fideleco ĝis morto; eĉ post morto, kial ne? Lia feliĉo kuŝas sur la ĉeesto de mia filo.
Juiz de Fora, 07/01/2022.
Brazilo
Neonfloro
Maria Nazaré Laroca
“Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.”
( I Al la Korintanoj, 3:7)
Pluvadas senĉese
dum tiu ĉi semajnfino
senfina de Januaro.
Jen per poŝtelefono
venas bildo de floro
heliganta la dimanĉon.
La brilo de la ĝojo
de la doma florkolor’
ne eblas en la poemo,
verŝajne en simfonio.
Poezio silentas
antaŭ la beleco dia,
kiun ĝi ne povas esprimi.
La poeto ne ignoras
la povon de l’ adjektivo,
kiu nure malhelpas
la plenecon de l’ belo,
kiu nur al rigard’ montriĝas.
Juiz de Fora, 09/01/2022.
Brazilo
Konstruejo
Maria Nazaré Laroca
Konstruiĝas la poeto:
oni serĉas versojn
malfermitajn al ŝaŭmo, sablo,
nekonstanteco nuba,
rideto de l’ river', kiu fluas
por brakumi la maron...
Oni serĉas poemon
el silent’ kaj poezio
por survesti per lumo
konstruatan animon.
Juiz de Fora, 10/02/2022.
Diverseco
Maria Nazaré Laroca
Al Cecília Meireles
Kiam poeto muzikas,
per la unika liriko,
jen poetin’, kiu stelas
en la beletra ĉielo.
Nur necesas tenereco;
for la leksika patrol’!
Simple akceptu la vorton
poetino, sen cenzuro!
Juiz de Fora, 23/02/2022.
Brazilo
Gravedeco
Maria Nazaré Laroca
Ĉiumonate venas luno
nuda, graveda je lumo
por sin bani en la maro
per la lunlumo sorĉita.
Sed ravo fariĝas ploro
pensanta pri la milito:
kio al beboj okazos
de surogataj patrinoj,
kaŝitaj de la bombadoj
en la keloj de Kiev?
Juiz de Fora, 18/03/2022
Serĉo
Maria Nazaré Laroca
En la post-vero-epoko,
homo kondamnitas pensi,
kaj li ne povas forkuri de si mem.
Kiel metonimio de mi,
mi vojiras sub suno sur ĉielo
absurde blua ĉi-aŭtune,
la doloro pendanta en la ŝultro
per najloj fiksita,
en brako ankoraŭ mia.
Mi nur min renkontas
en la verda silento,
ĉe la paco de l’ arboj maljunaj
sur la placo, kiu brakumas
min sen demandoj.
Juiz de Fora, 25/03/2022.
Brazilo
Primeditoj en la Sankta Vendredo
Maria Nazaré Laroca
En ĉi tiu Sankta Vendredo, mia penso silentas dankeme al Jesuo, la dia Majstro.
Dum tri jaroj li travivis Sian Majstran Klason.
Li proponis instruadon, nutraĵon kaj hejmtaskon.
Li lasis al ni la ĉiutagan teston:
"Vi amu unu la alian kiel Mi amis vin".
Malfacila ekvacio, ĉi tiu senmezura amo.
Ni lernu ami.
Tiu, kiu lernas, komprenas, amas.
Nur tiuj, kiuj amas, komprenas.
Ni jam havas la tutan pedagogian materialon:
La metodon: Mi estas la vojo.
La klarigon: Mi estas la vero.
La manĝaĵon: Mi estas la pano de vivo.
Amon: Mi estas la lumo de la mondo.
Senmortecon: Mi estas la reviviĝo kaj la vivo.
Neniu venas al la Patro krom per mi.
Kaj ni ankoraŭ ne sukcesis trapasi la teston en la vivlernejo.
Juiz de Fora, 02/04/2021.
Brazilo
Maria Nazaré Laroca
La maro estas
moviĝanta poemo,
kiun la dia Poeto reverkas
ĉiumomente, ĉiutage.
La ondoj galopas
en versoj ritmaj,
kiuj eksplodas
en furiozo dolĉa,
kaj ĉizas ŝaŭmajn kisojn
sur la sablo de l’ strando,
kaj en la soleco de l’ roko.
Antaŭ la maro, l’ animo
paŭzon el silento kaj dankemo
al si permesas.
Rio de Janeiro, 19/04/2022
Feliĉan naskiĝtagon, Flavja!
Maria Nazaré Laroca
Malgraŭ merito nenia,
mi gajnis luman premion:
anĝela filino alvenis
por lernigi al mi dolĉecon:
senfinan amon al ĉiuj!
Juiz de Fora, 18/05/2022.
Brazilo
Espero
Maria Nazaré Laroca
“En la mondon venis nova sento.” (L.L. Zamenhof)
Ĉiu lingva lernanto
celas la kvar fundamentajn
kapablojn evoluigi:
aŭskulti, paroli, legi, skribi.
Sed Esperanto aldonas
la kapablon senti.
Pli ol lingvo, estas
ĝi nova sento,
kiu venis en la mondon
per flugiloj de l’ vento
sankta de l’ harmonio,
amblovo por la homa familio
eterne militanta.
Juiz de Fora, 10/06/2022.
Malhumaneco
Maria Nazaré Laroca
En ĉi ombra junio,
la perpleksa mondo ekpensas
pri l’ abomena esprimo:
nome homaj restaĵoj,
spuroj de barbaraĵoj
kontraŭ du anĝeloj de l’arbaro...
Ankoraŭ eĥas en nia honto
l’ekkrio de l’ poeto Castro Alves:
Dio, ho Dio! Kie vi estas,
kial vi ne respondas?
Juiz de Fora, 18/06/2022.
Brazilo
Poemeto
Maria Nazaré Laroca
Kion vi vidas?
Ĉu kateton aŭ papilion?
Naturo nin ravas
per la ĉiutaga donaco
de poezia ĉefverko.
Juiz de Fora, 12/08/2022.
Brazilo
Teksado
Maria Nazaré Laroca
Vortoj estas steloj,
kiujn ni eklumigas
aŭ estingas ĉiam.
Ĉu ekzemplo? Ŝpinisto,
teksisto de sonĝoj,
vivo kaj morto.
Antikvaj popoloj al diinoj
atribuis tian oficon:
al Nornoj, Mojroj, Parcoj.
Sed la destinon ĉiutage
ni teksas en l’ infanaĝo
de l’ animo ankoraŭ.
La Leĝo de Amo
kuŝas en la konscienco:
donaco de Dio al ni.
Necesas nur kuraĝo
por ke ni lumigu
la stelondefinitivan.
Juiz de Fora, 28/08/2022.
Brazilo
Aspiro
Maria Nazaré Laroca
Flugilas brakoj,
kaj al ni ebligas flugi
per la vorto skriba
sur paperfolio.
Estas mi nura birdeto
per rompita amflugilo
kreante mian ĉielon.
Juiz de Fora, 24/09/2022.
Omaĝo al Sankta Terenjo de la infano Jesuo
Maria Nazaré Laroca
Pura floreto el lum’,
en la mond’ dia parfum’.
Al Jesu’ ŝi plene servis;
ama lumtur’ sur la Ter’.
Juiz de Fora, 30/09/2022.
Brazilo
Ascendo
Maria Nazaré Laroca
Por ascendi
sufiĉas
eklumigi
la koron.
Juiz de Fora, 14/10/2022.
Brazilo
Kuracilo
Maria Nazaré Laroca
En ĉimalsana mondo
ne freneziĝu!
La menson nutru
kun optimismo
per ĝojplena semo.
En la menson semu
nur la esperon,
kiu ne mensogas,
kaj neniam mortos!
Juiz de Fora, 19/11/2022.
Brazilo
Amcelo
Maria Nazaré Laroca
Esperanto estas lingvo,
kiu perfekte funkcias
laŭ konataj teorioj
de Jakobson aŭ Halliday.
Krom neŭtrala, internacia,
ĝi diferencas de l’ aliaj
nacilingvaj, kiuj kuntrenas
la sangan militan pezon
tra la gloraj historioj.
Ludoviko Zamenhof
en la lingvo animon semis:
la celon moralan strebe
al unuiĝo de l’ homaro.
Ne militu en Esperanto!
For la milita pafado!
Venku homo patrioton!
Juiz de Fora, 15/12/2022.
Brazilo
Pluen
Maria Nazaré Laroca
Esperanto, amletero
liverita al la homaro
de l’ amema kuriero
el la kor’ de ĉies Frato!
Sed min trafis la donaco
nur en la jar’ du mil tri,
kiam voĉo en la kapo
aŭdiĝis tute surprize.
Pli ol propono jen ordono
por nepra studo de l’ lingvo
internacia, por ĉiam!
Malfermiĝis horizonto
per la magia ŝlosilo!
Mi traveturis la mondon
kaj kun multoj amikiĝis.
En pluraj mondaj kongresoj
partoprenis mi plezure,
kaj verdan kulturon festis
kun granda ĝojo kaj ĝuo!
Emociajn travivaĵojn
mi spertis en Bjalistoko
kaj en Bulonjo-ĉe-Maro,
ja neforgesebla gloro!
Tamen venis sortobatoj,
kaj mia vivo ŝanĝigis;
pro la dolor’ senkompata
al mi ne eblas foriri.
Ho, ve! Kia elreviĝo!
Ne plu kongresaj ĉeestoj,
sed l’aferon mi daŭrigas
entuziasme, amplene,
per poezia verdiĝo.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 09/01/2023.
Elektoj
Maria Nazaré Laroca
En la vojirado de l' vivo
mi ĉiam elektis la vojojn,
kiel naiva papilio senatenta.
Nun la malfacila vojo nefarita,
sen averto, min elektis,
kaj aŭdace min trairas.
Juiz de Fora, 22/01/2023.
Brazilo
Eltrovo
Maria Nazaré Laroca
Dum la infanaĝo
mi estis princino,
kaj loĝis en kristala palaco.
En ĉi aŭtuna majo,
sepdek kvin jaraĝa mi estos,
sed nur nun mi certas
pri tio, ke mi loĝas
ene de vitra korpo,
tre rompiĝema dometo.
Malgraŭ doloroj kaj sortoŝanĝoj,
ĝi estas mia hejmo:
tranĉita, polurita gemo
de l’ “potenca senkorpa mistero.”
Juiz de Fora, 30/03/2023.
MG - Brazilo
Sankta Georgo
Maria Nazaré Laroca
Georgo de Kapadokio,
lumas lanco via
soldat’ romia
martir’ kristana.
El plenluno,
via ĉarmo
al ni prisemas
noblan kuraĝon.
Batalanto,
ĉiam vi pretas
mortigi drakon
ruzan, kaŝeman,
ene de ni.
Juiz de Fora, 23 /04/2013
Odora mirto
Maria Nazaré Laroca
Mi eniras modestan ĝardenon,
kaj malgranda arbusto
de blankaj mirtoj min salutas
per sia rara parfumo.
Mi tuj pensas pri nupta
festo de puraj feinetoj,
kiuj tie vivas ornamitaj
per bukedoj kaj florkronoj
de fragilaj floretoj,
kaj tiel bonodoraj!
La blankaj bukedetoj
dankas pro la kisoj
de abeloj kaj papilioj.
Mi ankaŭ dankas la floretojn
por la sento de l’ delikateco
de la parfumo de Dio!
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/10/2023.
Brazilo
Poemo por mevo
Maria Nazaré Laroca
Mi ricevis mevon,
kiel novjaran donacon!
Mia filo, de la plaĝo,
ĝin regalis al mi;
kaj mi tute enamiĝis!
Tiel gracia,
preskaŭ nedecidema,
sed ĝi tuj elektas
sian misteran direkton.
Kaj ĝi rapidetas...
Mi ŝatus esti libera,
kiel tiu mevo,
kiu marŝas
sur la plaĝa sablo
la unan matenon
de la Novjaro...
Ĝi povas ekflugi,
ŝvebi super l'oceano
tamen ĝi nur elektas
promenon apud la maro!
Juiz de Fora, 07/01/2024
Brazilo
Ekflori
Maria Nazaré Laroca
Mi serĉadas
senvortan poemon
por prikanti silente
la necesan doloregon.
Preĝo estus pli bona
por kunvivado amika,
kiam l’animo brilegas
en fonto de lum' kaj vivo.
Juiz de Fora, 30/01/2024.
Brazilo