Poemeto por Marjorie Boulton

Maria Nazaré Laroca.

“Ŝajnas ke, dum mi serĉas mian propran plej realan memon, mi duonkonscie serĉas ion, kio estos valida por ĉiuj homoj.” (Marjorie Boulton 1924-2017)

Marjorie Boulton: poetin’ multobla,
nia plej brila stelo el poezio,
virino homama, nin adiaŭas,
kaj l’ esperanta mond’ sopiras orfa.

Tamen Parnaso glore al ŝi festas;
gaje dancantaj muzoj ŝin akceptas,
kaj al ŝi regalas per donac’ unika:
bunta bukedo da poemoj ŝiaj,
kiuj iĝis vivantaj floroj lumaj.

Juiz de Fora, 31/08/2017.