Pensoj

Maria Nazaré Laroca

Novembras kaj mi pensas,
ke l’estad’ en la mondo
ekziston ne signifas.

La senco de la vivo
estas la viv’ de l’ senco,
kiu loĝas en ni,
nin subtenas kaj movas.

Juiz de Fora, 15/11/2017.