Maria Nazaré Laroca
Kvazaŭ fola mevo, Mia pens’ turniĝas Kaj fulme plonĝas En lumglaŭkajn ŝaumojn.
Ĝi fluas zigzage, Nevideblajn fiŝojn Tuj alparolante.
Subite ĉielen Ĝi ĵetiĝas trafe Por senpere kapti Stelpoezion Kaj misteron ties.