“Tiel same via lumo lumu.” (Mateo: 5:16)
Mi ne estas: nur provizoras.
Ĉi tie kaj nun mi ekzistas:
punkteto de lum’ malfortika,
kiu por eterne vivadas.
Plugante revajn eraojn,
per plugil’ el dolor’, mi
ne lernis de am’ ankoraŭ
mian lumon ekflamigi.
Juiz de Fora, 20/05/2018.