En la poemo Serĉo pri poezio, Drummond nin avertas: Ne faru versojn pri okazaĵoj.
Ne, mi ne tion faros, Poeto! Mi ne havas la poezian ŝlosilon por deĉifri la enigmon de malpuraj vortoj tiaj, kiaj malamo, rasismo, krueleco, murdo ... Tamen min ĝenas silento.
Sojle de la nacia Tago de Negra Konscio, blankuloj ekstermis 40-jaran nigrulon en superbazaro, kaj la abomeninda krimo resonadas en la amaskomunikilaj novaĵoj, kiel makabra intrigo de televida sapopero.
Kiu estas la morala koloro de konscienco? Ni estas familio de diverskoloraj animoj, heredantoj de la amsenfine dia Lumo.
Juiz de Fora, 21/11/2020