Mia korpo estas malgranda dorlotbesto; kaj ni vivas en strikta harmonio. Karese mi ĝin prizorgas. Mi ĝin nutras; vestas; endormigas; promenigas… Kiam ĝi malbone fartas, mi luktas por ĝia resanigo. Amikoj ni estas, malgraŭ la kvereloj kaj konfliktoj.
Mi ĝin povas rigardi en la spegulo, sed min ĝi ne povas vidi.
Do estas neakordo inter ni; ĉar ĝi (for)pasos; sed mi ĝin transpasos. Iam finiĝos ĝia vivlimtempo sur la Tero; tiam mi surhavos pli malpezan veston, kaj ekflugos survoje al l’ infinito.
Juiz de Fora, 17/12/2018