Manko
Maria Nazaré Laroca

“Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ne komprenis ĝin.” (Johano 1:5)
Kial mallumo ĝuas
la maleston de lumo,
sub la masko de l' iluzio?
La blinda bruo de l’ ombro
gvidas satan homamason
ĝoje irantan nenien.
Juiz de Fora, 05/03/2020.
Brazilo
Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi?
Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!