Kaj jen l’ Anĝelo Gabrielo, iama mesaĝisto pri ĝojo, ploranta ĉe la piedoj de Maria:
- Saluton, sublima Sinjorino, sankta Patrino de Jesuo!
- Kial la malĝojo, mia filo? – dolĉe demandas la Patrino de ĉiuj ni.
Tiam Gabrielo humile rakontas sian fortan miron, kiam li vizitis la Teron dum kristnaska tempo.
- La mondo travivas la konsumdeliron sub la regado de la ekzotika figuro de Sankta Nikolao en la koro de l’ infanoj .
Ĉiuj avide interŝanĝas kristnaskajn donacojn, senkonsidere la donacon al la dia Datrevenanto, malofte rememorata.
Kaj responde, la Reĝino de l’ Anĝeloj per karesa voĉo diras, inspirante al li esperon:
- Gabrielo, kuraĝu! Jesuo daŭre laboras sen ripozo celante la mondan pacon, per kompatema rigardo kaj senfina amo, je la servo de la homaro, kiu ankoraŭ plezuriĝas en spirita infanaĝo.
Juiz de Fora, 14/12/2019