Konkero

Maria Nazaré Laroca


Al Dirce Sales

La kiraso de l’ animo
de batalanto duras,
kaj delonge daŭras
en solecaj monaĥejoj,
kaj mornaj dezertoj
aŭ dum bruegaj luktoj
tute sensignifaj ...

Sed la batalanto iam,
kiel poeto renaskiĝas,
kaj l’animo laca
de pezo liberiĝas, kaj
la malpezon konkeradas
per l’ armiloj de poezio.