Konfeso

Maria Nazaré Laroca

Por vivi sur la planedo
plian tempodaŭron
mi surhavaskorpon,
maŝinon, kiun mi regas,
sen eĉ koni ĝian findaton.

Antaŭ ol fariĝi homa,
mi estas spirito, enigmo,
kiu delonge min defias.

Mi estas besto
egoisma kaj stranga,
emaje poeziaj deliroj,
preskaŭ filozofiaj ...
kajperdas multan tempon
kun malutilaj bagateloj,
kiujplene havossencon,
kiam mi revenos hejmen.


Juiz de Fora, 10/02/2020.
Brazilo