Mi estas vorto
vivanta kaj signifa
nur interlinie, tiel
kiel senzorga fiŝo.
Plejofte substantivo
abstrakta mi estas,
tiu, kiu deziras
konkretiĝi, kaj
malfermatas ĉefe
al sensaj adjektivoj
nepre frandindaj.
Mi volas malarmi l’ okulon
per Poezio kaj milde
do la mondon relerni.
Mi estas subjekto
de propozicio,
kiun mi laŭvole
modaligas;
Mi ankaŭ estas predikato
plena de atributoj,
kiuj min konfuzas
bonodoraj revoj.
Jen nure.
Juiz de Fora, 14/03/2013.