Hastema

Maria Nazaré Laroca

Ja, mi hastas pli ol tempo.
Kia stultaĵ’! – oni diros.
Sed mi volas esti river’,
kiu kuraĝe pluiras,
feliĉa, ĉirkaŭfluante
trompajn ŝtonojn de la vojo.

Kaj dum la vana kurado,
la horloĝo min transpasas…
Tiam ostaĝ’ de laceco
por irigi min, freneza,
mi provas verki poemon,
sed ankoraŭ mi fiaskas.

Juiz de Fora, 13/06/2018