Ĝojiga surprizo
Maria Nazaré Laroca

Silenta printempo,
en ĉi nebula kaj frosta
dimanĉa mateno.
Mi malfermas do
la fenestron de l'salon',
kaj min surprizas
la kolora rideto
de unu arbo surtrotuare,
kiu lante floradas!
Dio ne hastas.
Juiz de Fora, 18/10/2020.
Brazilo
Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi?
Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!