“Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.” (Johano 8:12)
Kiu estas tiu Viro sen familinomo, kiu dividis la historion de la homaro? Juda profeto el Nazareto, humila ĉarpentisto. Li ne skribis eĉ nur unu linion, sed ni nomas Lin dia Majstro. Li malkonstruis paradigmojn de malamo kaj venĝo, spertante senfinan Amon kun senfina saĝeco.
Estas Kristnasko, tempo por celebri la naskiĝon de la Lumo en la mallumo de la mondo; tempo por rememori Liajn lecionojn pri humileco, indulgemo, bonvolo kaj pardono. Tempo de dankemo.
Juiz de Fora, 18/12/2017.