Destino

Maria Nazaré Laroca

Kaj ĝi kreskis suverena en tiu doma ĝardeno, kun malfermitaj brakoj al la ĉielo el ĉiuj koloroj kaj humoroj. Larĝa foliplena hararo, ornamita per veluraj floroj rozkoloraj. Jen diskreta eleganteco kaj pacienco.

Subite la domo fariĝis trista amaso da skombroj kaj polvo. Kortuŝita antaŭ  la senkulpeco de l’ arbo atendanta morton, mi preskaŭ ploris. Ĝi plenumis sian destinon kun digno. Kaj mi nenion povis fari.

Do naiva ideo venis al mi en la kapon: mi petis de la tiea prizorganta laboristo, ke li donu al mi floran branĉon. Kaj tenere tenante tiun branĉon preskaŭ je mia grando, mi supreniris sur la straton ĝis la placo, kie matene mi ŝatas promeni.

Por mia ĝojo, la ĝardenisto promesis al mi planti ĝin inter la aliaj arboj en la placo. Do mia koro malpeziĝis. Mi esperas vivi por povi akompani la renaskiĝon de mia malnova amiko.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 23/06/2017.