Mi ne scias, kiom da voĉoj mi gardas;
jen pilgrimanta polifonio
regas variojn pri la sama temo:
nekompreneblan simfonion de l’ vivo.
Kaj poemojn la voĉoj teksadas
per larmoj kaj ridoj de l’ mondo,
sed en silento ili kuŝas multfoje
sub la senhelpa rigard’ de l’ poeto…
Tiam la knaba donkiĥota mio
la scenejon eniras,
kaj blinde verkas poemon.
Juiz de Fora, 07/09/2017.