Mergitaj en la mistero
de la Leĝo, kiu nin regas,
ne surprizas nin
la miraklo de l’ Vivo
pulsanta en la arbaroj,
en la parfumo de l’ ĝardenoj,
en la sino de l’ oceanoj,
aŭ en l’ utero de l’ virino,
kiu permesas al ni
eniri en la mondon.
Kaj post kiam ni foriros el ĝi,
kiel roluloj de videoludo,
kiuj preferas ne scii, ke la fazoj
de la batalo ne estas definitivaj.
Juiz de Fora, 14/04/2020.
Brazilo