Brakumoj
Maria Nazaré Laroca
Ĉi-somere matene, malgraŭ la malfacilaĵoj kaj doloroj, mi forlasis la hejmon por tre mallonga promenado al la placo apud mia apartamentaro.
Delonge mi ne ricevis brakumon, krom la kisoj de la sunradioj kaj la gajeco de la birdetoj. Hodiaŭ venis al mi en la kapon ĉirkaŭbraki palmon, kiu staris majesta kaj bonveniga.
Dum kelkaj sekundoj, la dekstra brako forgesis pri la intensa doloro ĉiutaga, kaj mi sukcesis brakumi tian malglatan, sed ameman kaj refreŝigan trunkon. Magia momento!
Mi tuj ekpensis pri la rilato inter Sankta Francisko el Asizo al lia frato arbo.
Kaj ŝajnis al mi, ke la Poverello ridetis, nin envolvante en Sian luman brakumon!
Juiz de Fora, 29/01/2021.
Brazilo