Web Analytics
Verkistoj Tradukistoj Laŭteme


Bohemia filozofio

Maria Nazaré Laroca

Foje mi verkas poemon
kvazaŭ estus ĉe drinkejo,
kiun mi neniam ĉeestis.

Sed kiam mi vagas surstrate
la filozofio kaptas
mian fremdan ekrigardon:

ĉiuj personoj egalas
laŭ la malsamaj certecoj
de ties vantema vero.

Juiz de Fora, 03/07/2019.