Ataraksio en la pandemio
Maria Nazaré Laroca
Epikuro - Letero pri feliĉo (Al Menekeo)
En ĉi tiuj tagoj turmentaj,
jen dezir’ reiri tempen,
por kunvivado en Ateno,
en la Ĝarden’ de Epikuro.
Verŝajne mi liberiĝos
de l’ pez’ de ĉi tiu ekzisto,
de l' rigidec' de l’animo,
de l’ dolor’, kiu frenezigas
la sanstaton de l’ostoj.
La leĝerecon mi volas
de la moderaj plezuroj,
la vere dolĉan simplecon,
trinkante filozofion
el la serena feliĉo.
Juiz de Fora, 05/03/2021.
Brazilo
Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi?
Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!