Antaŭ kristnasko
Maria Nazaré Laroca
“Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi?”(Johano, 6:30)
En la konfuzo ĥaosa
de surdigaj dolorsignoj
de ĉi tiu mondo triba,
avancas la homamaso
per la karnavaligo
de l’ semantiko de l’ vivo.
Ĉiuj volas esti egalaj
por fariĝi diferencaj;
la voĉo de l’anim’ ne gravas,
kiu nur volas vivi pace.
Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 29/11/2019.