Monologo
– Karulo, karuleto! Kanguruido, kanguruideto! Mia bela poŝfileto! Poĉjo kara… Poĉjo…
Kiom da fojoj mi devas ripeti: ne eliru el mia poŝo, Poĉjo, ĉar ja estas danĝere ĉirkaŭe!
Jen, mi trikas por vi ĉapelon, ĉapeleton… Jes, jes… Tio estos ĉapeleto por Poĉjo, la poŝfileto…
Ho! Kien vi kuras denove? Venu, venu Poĉjo en la poŝon de Panjo… Venu… Brave! Restu trankvila.
Ne plu forkuru el mia poŝo!
Ho, ne! Denove vi forkuris! Uf! Jen mi metas vin en mian poŝon… tiel … Kaj ĉi-foje mi zipas la poŝon! Jen! Bone. Nun mi fin-fine povas triki trankvile… Jes… Tio estos ĉapeleto por Poĉjo la poŝfileto…
Karulo, karuleto! Kanguruido, kanguruideto! Mia bela poŝfileto! Poĉjo kara… Poĉjo…Ne forkuru el mia poŝo! Kiu forkuras, tiu povus perdi sin… povus malvarmumi… povus vundiĝi… povus sunbruliĝi… povus fali en abismon… Ĉu vi ne fartas bone en la poŝo de via patrino? Ĉu vi povus trovi iun ajn lokon pli sekuran ol la poŝo de Panjo? Respondu, Poĉjo, respondu…
(Eta paŭzo.)
Poĉjo! Karuleto!! Ho, ve! Mia poŝo estas truita!! Ho, ve! Li forkuris!! Li skribis al mi leteron! “Kara Panjo, ne zorgu. Mi iras al la Suda Poluso, nur por kelkaj monatoj. Mi revenos. Via amanta ido, Poĉjo.”
Ho, mi svenas, mi svenas, veeee!