La amikinoj de Bérénice [berenis] levis siajn brovojn. Kiun novan ideon ŝi ĵus havis? Ili interrigardis sin super siaj tasoj da verda teo. Tempaltempe Bérénice lanĉis modon en ilia grupo, kaj poste ŝiaj amikinoj konstatis en virinaj gazetoj ke ĝi estas ĉie populariĝanta. La unua inter ili ŝi interesiĝis pri ĉina astrologio, pri aloo vera, pri enakva gimnastiko, pri fengŝuo, pri senglutena dieto.
Sidante sur la sama sofo vidalvide al Bérénice, la tri amikinoj rigardis malantaŭ ŝi, trans la salona fenestrego, kie malfermiĝis vido al ŝia vasta ĝardeno. Philippine [filipin], Isaure [izor] kaj Quitterie [kitri] vidis tie nur arbojn kaj gazonon. De iliaj sidlokoj ne videblis la muro ĉirkaŭanta la parkon de Bérénice, nek ĉe tiu muro la eta kromdomo, kie Estêvão estis loĝinta.
Ĉiuj amikinoj enviis Bérénice pro ŝia perfekta ĉiofaranto. Estêvão [estevon] prizorgis ĉion en la domego kaj la parko, laŭ sia diskreta kaj efika maniero. " Estêvão pli bonas ol edzo, mi ĝuas la avantaĝojn kaj ne suferas la malavantaĝojn" Bérénice kutimis ŝerci ekde sia eksedziniĝo. Ŝiaj amikinoj ĉiufoje grimacis, ne taksante la ŝercon deca.
Sed... Antaŭ kelkaj semajnoj, Estêvão eksiĝis kaj foriris al iu senfama urbeto apud Porto, por vivi kiel emerito en la lando de siaj praavoj.
Kaj... Bérénice, per leĝera tono, ĵus anoncis al siaj amikinoj sian decidon ne anstataŭigi Estêvão.
- Ĉu vere?
- Sed kiel vi sola povos mastrumi vian tutan domon kaj la parkon?
- Kaj kiu loĝos en via kromdomo?
Pri tiu lasta demando, tuj sugestoj mitralete sin sekvis: alia ĉiofaranto, gardisto, purigistino, ĝardenisto, korpogardisto, studento, kuiristino, sekretario, ŝoforo, sportotrejnisto... Bérénice silente aŭskultis, rigardante malsupren al sia fajnporcelana taso.
La amikina kvaropo kutimis kuniĝi sabate posttagmeze, alterne ĉe unu. Tial kvar semajnoj pasis antaŭ ol Philippine, Isaure kaj Quitterie denove teumis ĉe Bérénice.
Unuavide, nenio ŝanĝiĝis. Antaŭ la larĝa domo, iom tro alte kreskis la gazono. Necesis tondi.
- Bérénice, ĉu en vian kromdomon vi venigis loĝanton?
- Vi vidos lin, atendu momenton.
La salono ŝajnis pli vasta ol antaŭe. Neniu videbla indiko pri nova modo, tutmonde disvastiĝonta post kelkaj monatoj. Atenta observo rimarkigas la malaperon de la ĉefenestraj kurtenoj kaj de multaj luksaĵetoj.
Kiel ŝi kutimis, Bérénice sidis vidalvide al siaj amikinoj, dorse al la fenestropordo de la parko. Philippine, Isaure kaj Quitterie ekvidis iun veni el la fundo de la parko. Tutcerte el la kromdomo. Trans la fenestrovitro konturiĝis silueto rondeta. Tri okulparoj pligrandiĝis por ekzameni la alvenanton. Viro. Pli malpli kvindekjara. Banalaj vestoj. Plumpa vizaĝo. Graseta ventro. Senhariĝanta kranio.
- Jen Virgile [virĵil].
Neniu aŭdacis demandi kiun rolon li ludas ĉe Bérénice. Ĉiuj serĉis indikojn – vane. Bérénice verŝis teon. Virgile ne helpis ŝin. Li trinketis sian teon kun flegma rigardo en senmova vizaĝo. Poste li stariĝis per movo malrigida kaj eliris el la salono tra la ena pordo. Philippine, Isaure kaj Quitterie returnis sin; super la dorsapogilo de la sofo iliaj ses okuloj fiksiĝis al la dorso de Virgile. Tra tiu pordo eblis iri al ĉiuj aliaj ĉambroj de la domo. Kion li faros tie? Ili memoris la malaperintajn luksaĵetojn kaj kuntiris siajn brovojn rigardante unu la alian, antaŭ ol residi vidalvide al Bérénice.
Ĉi tiu ne klarigis. Kun duona rideto ŝi malrapide fintrinkis sian teon. Per ada insisto, la tri amikinoj ricevis la informon ke la domo kaj parko estos mastrumataj de faka entrepreno.
Mardon, Quitterie petis rendevuon de Bérénice.
Quitterie laboris en altega oficeja turo, en la urbocentro. Se la fenestro de ŝia laborĉambro troviĝus en la taŭga turflanko, ŝi povus ekvidi la turon, preskaŭ tiel altan kiel la ŝia, kie la societo de Bérénice luprenis du etaĝojn. Ofte, marde vespere, Quitterie kaj Bérénice renkontis sin en kafejo por postlabora trinkado.
Tiun mardon, Quitterie venis frue en la kafejon. Ŝi sidis, trinketante glason da vermuto, gvatante tra la kafeja fenestro la alvenon de sia amikino. Bérénice eniris, mantenante biciklan kaskon.
- Ĉu vi nun biciklas?
- Jes, per biciklo ĉiutage mi iras oficejen.
- Sed por tio vi bezonas multe da tempo!
- Nu, unu horon matene, iom pli vespere.
- Kial vi ne plu veturas per aŭto?
- Ĉar mi ne plu havas veturilon, ĝin mi vendis.
- Ĉu vi vendis vian Porsche [porŝ]? Ha, nu... Do vi tuj aĉetos novan. Kiun modelon?
- Ne, mi ne plu deziras posedi aŭton. Ne utilus.
- Sed per veturilo oni ŝparas tempon.
- Mi ne bezonas ŝpari tempon.
Quitterie duone sufokiĝis. Ne bezoni ŝpari tempon! Ŝi remetis sur la tablon sian glason kaj observis sian amikinon. Bérénice montris sanan mienon en freŝa kaj ronda vizaĝo. Fiksrigardante ŝian serenecon, Quitterie memoris kiam ŝi mem, kiel knabineto, vekiĝis el sia siesto. En sia infanlito ŝi povis vidi tra la fenestro iom da ĉielo. Vekiĝinte, ŝi kuŝis kontemplante la nubojn dum milda eterno, ĝis iu venis por ellitigi ŝin.
Sabaton, ĉe Philippine, Bérénice alvenis malfrue. Ŝi ne plu surhavis brakhorloĝon, ŝi atendis ĝis la pluvo ĉesis antaŭ ol alveni. Ŝia rideto ne pardonpetis. En ŝia mieno, ŝvebis la langvoro de someraj posttagmezoj sub la lumomakulata ombro de foliaro.
Philippine, Isaure kaj Quitterie strebis por nerekte starigi demandojn. Bérénice, kiel kutime, surprizis ilin per unu frazo.
- Mi vendos al la aliaj partneroj mian parton de la societo.
- Ĉu vi kalkulis, ke nun estas taŭga tempo por vendi?
- Poste vi lanĉos novan societon, ĉu ne?
- Ĉu vi denove kreos konsultistaron por firmaoj pri strategio kaj kunfandoj-akiroj?
- Ne, mi ne kreos plian societon. Mi ne plu deziras labori.
Tri krioj ŝprucis. Ĉu Bérénice la entreprenisto, la batalanto, ellasas tian parolon?
- Ne, ne vi!
- Vi ne iĝos hejma virino!
- Vi ne pasigos vian tutan tempon butikumante!
Fronte al la lavango de indigno, Bérénice restis sidanta sur la sofo, senmova, longa kaj malrigida, kun duone malfermitaj manoj.
La tri junaj virinoj kliniĝis al ŝi. Ilia tono pliakriĝis.
- Tio estas sensencaĵo! Tute nerealisma!
- Kiel vi intencas financi vian vivnivelon? La mastrumadon de ĉi tiu palaceto?
- Kaj tiun de via vilao en Antibes [antib]?
- Ankaŭ ilin mi vendos.
- Ne eblas! Kie vi loĝus?
- Mi konservos la kromdomon. Pli mi ne bezonas. Mi decidis ŝpareme vivi. Post la vendoj, mi havos sufiĉe da mono por vivteni min ĝis cent jaroj.
Kiel oni prudentigas infanon karan kaj obstinan, kiun oni ne deziras puni, la triopo petegis.
- Pripensu antaŭ ol preni tiajn decidojn.
- Vi ne longe eltenus seninteresan vivon.
- Vi ne povus nur transvivi, kio estus via okupo?
- Nenio.
La vorto longe sonoris. Ĝi resonis sur la teksaĵo kovranta la vandojn, sur la varma koloro de la lignaj mebloj, sur la remburitaj sofoj, sur la kadroj de la pentraĵoj, sur la ledaj bindoj laŭlonge de la librobretoj. Ĝi kreis vakuon en la interspaco inter la korpo de Bérénice, longa kaj hela, duonkuŝanta kvazaŭ hamake, kaj la kompakta bloko de la tri amikinoj, sidantaj flankalflanke, kliniĝantaj al Bérénice, kun manoj antaŭen plenaj je argumentoj.
Lundon matene, Quitterie telefonis al Philippine kaj Isaure. Post la laboro, ili renkontiĝis en kafejo. Necesis solvi la problemon. Ĉiu aŭdis ĉe la aliaj la saman ardon, la saman volon por ŝtopi la krevaĵon kiu fendis ilian universon. La tri voĉoj, rapidaj kaj akutaj, interkrucis ideojn, skizis taktikojn.
- Ab-so-lu-te nepras fari ion.
- Ĉu vi rimarkis? Ekde la alveno de tiu Virgile komenciĝis ĉio.
- Fripono, sendube.
- Trompisto, kiu nebuligis ŝian cerbon.
- Li instigas ŝin vendi ĉiujn posedaĵojn.
- Poste li ŝtelos la monon kaj forpafos sin.
- Ni serĉu informojn pri tiu fiulo.
- Poste ni denuncos lin al la polico. Eble ili konas lin.
- Probable li jam trompis multajn naivulinojn.
La tri junaj virinoj sentis sin firmaj kaj rezolutaj. Iliaj streboj estis kaj justaj kaj ĝustaj. Sur la ledaj benkoj de la kafejo, iliaj kruroj ripozis fortike kaj stabile. La jeno kaj nuno denove interplektiĝis en la fidindan vefton de la realo.
Tamen iam Quitterie perceptis, en gesto de Philippine, ian malenergion, ian kulpan heziton, tuj kontraŭitan de pugnobato sur la tablon. Iom poste, ŝi havis la impreson ke la rigardo de Isaure forfuĝis al aliloka malpleno. Ŝi mem al la du aliaj kaŝis blovaĵojn de neklara nostalgio, kiuj memorigas foran pasintecon sen devoj kaj necesoj.
Sabaton posttagmeze, la triopo alvenis al la adreso de Bérénice. "Vendata", seke deklaris larĝa tabulo fiksita al la kradopordo. "Vendata", ripetis ŝildo sur la ŝlosita pordo de la domego.
Unu post la alia, ili sekvis mallarĝan padon, unue ĉirkaŭ la domego, poste laŭlonge de la parkomuro. Kun la kapo klinita teren, ili silente pasis, inter la alta griza muro kaj heĝo de malhelaj arbetoj. Iliaj plandumoj knaris sur la sablo.
Bérénice larĝe malfermis al ili la enirpordon de la kromdomo. Varma kaj hela aero nimbe ĉirkaŭis ŝian rondvangan vizaĝon. Per malhasta paŝado, ŝi gvidis siajn amikinojn laŭ mallarĝa koridoro ĝis vivoĉambro, kie pure blanka sunlumo etendiĝis sur nudaj vandoj. Ĉirkaŭe, sur vicigitaj paledostakoj, matracoj kovritaj per litotukoj el blanka kotono servis kiel kanapoj. Philippine, Isaure kaj Quitterie heziteme lokis tien siajn sidvangojn. Nu, la aĵo estis pli komforta ol ĝi aspektis. Centre de la ĉambro, plia stako de paledoj utilis kiel malalta tablo.
Philippine kaj Isaure ĵetis ordonan rigardon al Quitterie. Ĉi tiu enspiris kaj atakis.
- Diru, kie estas tiu... Virgile?
- Malantaŭ vi.
Kvazaŭ pikita de krabro, Quitterie eksaltis kaj sin turnis. Malantaŭ ŝi, staris nur vando.
Longdaŭris la rido de Bérénice. Ŝi etendis brakon kaj fingromontris paperfolion fiksitan per glubendo sur la vando. La tri amikinoj stariĝis kaj alproksimigis siajn kapojn. Tie estis skizo, farita per malfortaj linioj. Videblis iu, surtere sidanta, preskaŭ dorsflanke. Ili rekonis la dikventran silueton, la kalvetan kranion. Malantaŭ la sidanto, horizontala streko, tiel malintensa ke ĝi apenaŭ videblis, aperigis foran kaj ebenan horizonton.
- Li restis nur kelkajn tagojn. Neniam li longe restas ie ajn. Li lernigis al mi...
Obtuza vualo estis vibranta en la voĉo de Bérénice. Ŝi plu parolis, longe, lante. Ŝiaj okuloj restis fiksitaj al la horizonto de la desegnaĵo. Ŝiaj paroloj disvolvis la mildecon de senutileco, la malpremon pro lasita ŝarĝo, la ekstazon pro senokupo, kie ĉiu momento eĥas eternon, la ĝuplenan volviĝadon ene de la kokono el blanka tuko, kie ni komencis kaj kie ni finos, la feliĉon ekflugi en la senliman vastegon, kiu malfermiĝas ĉe la sojlo de nenio. La tri amikinoj aŭskultis, lulitaj de la balancado en la longaj frazoj. Ili iĝis tiel blankaj, molaj kaj mildaj, kiel la voĉo. Ili kuŝe sterniĝis, pli kaj pli longiĝis, intermiksante siajn krurojn. Surplanke, iliaj forlasitaj ŝuoj kuŝis senorde. Per subtilaj gradoj, la vespero lante filtris la sunlumon.