Mateno de junulino

Laure Patas d’Illiers

mikronovelo (Ĉiuj steloj etas nokte)

Vekiĝi. Vesti sin. Baldaŭ estos horo iri al la laboro. Ĉu unu monaton, ĉu du monatojn ŝi jam laboris tie? Ŝi ne plu scias, ŝi ne plu nombras la tagojn. Ŝi kalkulas nur sian monon, kiu pligrandiĝas per ĉiu salajro. Ekde ŝi sufiĉe riĉiĝos, ŝi forlasos tiun malbenitan butikon. Sen bedaŭro, sen memoro. Ĉefe la ĉefon ŝi plezure forgesos. La damnita butikestro, kiu ĉiutage trudas al ŝi malsupreniri la ŝtuparon. Kun li, kelen. Laŭ liaj diroj, ili forprenu varojn. Lia fetora buŝodoro. Liaj abomenaj ĉieaj manoj. Lia… Ŝi subite naŭzas.