La Terpinto de la dronintoj

Laure Patas d’Illiers

La mevo superflugas golfeton. La pala suno aperas nur kiel pli klara haloo en la milda kotona grizo de la vintra ĉielo. La mevo rigardas suben. Antaŭe kaj malantaŭe, du rokaj terpintoj. Inter ili, la oceanbordo desegnas elegantan kurbon, substrekitan per diskreta blanka rando. Maldekstre, la oceano plumbokolora. Dekstre, post mallarĝa arko el sablo helgriza, la grundo estas malhele krajonumita pro branĉaro de veproj.

La mevo rimarkas sur la sablo du antaŭirantajn estaĵojn. Tiaj estuloj ne manĝeblas, sed fojfoje ili postlasas gustumindajn rubojn. Antaŭ la du estaĵoj, iom fore en la sablo, jen senmova kolora makulo. Tiun ruĝan punkton la mevo observas per akra rigardo. Ne, ne manĝeblas. Normalas, nun altmaras. Tiam en strandoj troveblas nenio krom sablo. La mevo direktas sian rigardon al la ondoj, serĉante fiŝojn.

Rumpelstilcŝen direktiĝas ĉielen. Altege, la mevoj ĵetas suben malestimajn rigardojn kaj blekojn. Rumpelstilcŝen nepre restu ĉi tie, atendante iun.

Gulven promenas, kiel ĉiutage posttagmeze. Singarda bretono, li surhavas varman veston, kiu protektas de la vintra vento. Preterpasante terpinton, li malatente rigardas la grizajn rokojn, ĉapelitajn per ŝaŭmo kaj nigre striitajn per filamentecaj algoj. Li paŝas laŭlonge de la akvorando. La kraketo de la piedoj en la sablo estas kovrata de la bruo de la ondoj kaj la knaraj voĉoj de la mevoj. Post li, du spuroj paralelaj. Liaj kaj tiuj de Tatu. Ĉiutage Gulven paŝas dum unu horo, por bonteni sian sanon kaj tiun de sia hundo. Ambaŭ kune maljuniĝos, tagon post tago. Foriris la infanoj, forpasis la edzino. Lulas la lanta ritmo de la paŝoj. Nenien li iras, nenio lin urĝas, neniu lin atendas.

Tatu iras flanke de la mastro. Kiu malrapidas. Ne plu junas, la mastro. Nu, ankaŭ li mem. Tatu ne plu estas la moviĝema hundido, kiu kutimis ĉirkaŭkuri la gemastrojn kaj jelpi pri io ajn. Nek la plenkreska labradoro, memfida pro sia forto, fiera pri sia rolo de korpogardisto… Tatu subite haltas. En tiu ĉi parkere konata strando li ĵus flaris ion nekutiman. Stranga odoro. Miksaĵo de malseka ledo, de makulita papero, de inko. Ĉi tio eligas endomajn odorojn, tamen ekstere ĝi kuŝas. Maltrankviligas. Necesas boji por averti la mastron.

Gulven rigardas, kion lia hundo surgrunde trovis. Li eligas siajn manojn el la poŝoj de la palto, kliniĝas kaj eltiras objekton duonfositan en la sablon. Dika libro bindita per kovrilo el ruĝa ledo, paliĝinta en kelkaj lokoj. La ora titolo senbriliĝis. Ĝiaj literoj aspektas kaj strangaj kaj konataj. Kiaj ili estas? Gulven ne kunportas siajn okulvitrojn. Li tenas la libron per etenditaj brakoj kaj duonfermas la okulojn en la avara lumo. Gotikaj literoj! La titolo enhavas unu nuran vorton, iom longan, kiun Gulven ne komprenas. Li malfermas. Sur la titolpaĝo, mane skribita teksto. Facile legeblas, sed ĝi estas en la germana! Pene, per malnovaj lernejaj memoroj, duonlegante duondivenante, Gulven sukcesas iagrade kompreni. La mesaĝo estas subskribita de la nomo Hermann. Tiu Hermann posedas riĉan bibliotekon, sed liaj idoj ne deziras heredi ĝin. Gulven ŝultrumas. Ankaŭ liaj infanoj ne plu legas, almenaŭ ne plu librojn el papero. Hermann ne volas, ke post lia morto la libroj estu vendotaj, li preferas ilin disdoni. Tial li laŭvojaĝas la marbordon kaj ĉiutage forlasas surstrande unu libron, por nekonata legonto.

Gulven imagas Hermann en lia periplo, de la bordoj de la Balta Maro ĝis tiuj de la Maro Iroise. Kvankam li atingis landojn, kie oni ne kapablas legi la librojn, tamen io pelis lin daŭrigi. Tagon post tago li paŝas, ĉiam pli foren. Kien iras la librosemanto?

Gulven embarasiĝas. Li ne scias, kion fari pri tiu fremda libro. Li penseme ĉirkaŭrigardas. Antaŭ li, fore, aperas punkto. Iu alproksimiĝas. Kia piediranto en la strando je tiu sezono? Ĉu eble la mistera Hermann?

Gulven plu staras, la libro en sia mano, rigardante la punkton pligrandiĝi. Ne, tio ne estas Hermann, estas virino. Ŝin li jam vidis en la urbeto. Ĵus alveninta. Verŝajne ŝi enloĝiĝis en unu el la ĉirkaŭaj domaretoj. Helruĝa anorako. Per trankvilaj paŝoj ŝi antaŭeniras en lia direkto. Ŝi ne timas alpaŝi nekonaton. Memfida virino. Tio plaĉas al li.

Gilen paŝas laŭlonge de la plaĝo. Ĉu pluvas, ĉu ventas, nenia vetero malhelpus ŝian ĉiutagan promenadon. Moviĝi ŝi bezonas por senti sin viva. Jam delonge ŝi ne plu suferas pro la forlaso de la edzo. Eĉ la senfinan proceson por eksedziniĝi ŝi finfine forgesis. Nun ŝi ĝuas esti aktiva kaj libera. Ŝi plenpulme spiras la friskan jodan aeron. Ŝi ŝatas la etoson de la bretona plaĝo, ĝian simplan belecon, eĉ la putrecan odoron kiu ŝvebas ĉe la rokoj. Gilen ŝatas tiun regionon, kien ŝi decidis ekloĝi post emeritiĝo. Ŝi preferas ĝin nun, ekster la turista sezono, kiam foras la gregoj de feriantoj. Ekde la komenco de sia piedirado neniun ŝi renkontis. Fakte ne. Antaŭe, jen promenanto. Senmova, rekta kiel fosto, staranta ĉe la akvorando kun sia hundo apude. Alproksimiĝante ŝi ekvidas liajn trajtojn. Grizaj haroj kaj barbo. Entute bela viro.

Gulven rigardas la antaŭirantan virinon. Sub ŝia blanka hararo videblas ronda vizaĝo kun afabla mieno. Alloga. Proksimume samaĝulino. Jam plurfoje, Gulven preterpasis ŝin en la urbetocentro, sed kompreneble li neniam ŝin alpaŝis. Hodiaŭ li alparolos ŝin. La pretekston li tenas en la mano.

Gilen babilas kun Gulven. Ne, ĉi tiu libro ne estas ŝia. Ankaŭ ŝi ne kunhavas siajn okulvitrojn. Cetere, neniel utilus, ĉar ŝi neniam lernis la germanan. Li estas timida, sed vere ĉarma. Kiel belas la bluaj okuloj!

Tatu inspektas la sinjorinon al kiu parolas la mastro. Senteblas ke ŝi ege interesas lin. Necesas ekscii pri kia homo temas. Tatu estas ĝentila hundo, li diskrete alproksimiĝas la sinjorinon kaj delikate flaras ŝiajn botetojn. Mallaŭta kontenta terno. Neniu spuro de alia hundo, nek de kato.

Gulven babilas kun Gilen. Li sentas sin pli kaj pli komforte. Gilen, kia plaĉa baptonomo! Ŝi malkovras tiun regionon, kie ŝi ĵus alvenis. Oportune. Li ĝisfunde konas la lokon, ĉi tie li vivis la tutan vivon. La terpinto, de kie ŝi venis, nomiĝas “la roko de Sankta Nik”. Kaj tiun terpinton, en la alia ekstremaĵo de la golfeto, oni nomas “la Terpinto de la dronintoj”, pro ŝippereo dum la deksesa jarcento.

Gulven kaj Gilen flankalflanke sidiĝas sur la sablon, fronte al la maro. Gulven metas la libron surgrunden apud li. Ĝin li ne plu bezonas. Viglas la babilado, multas la priparolataj temoj.

Tatu sidas dorse de la mastro kaj aprobe aŭskultas. Lia vosto frapetas la sablon pro kontento.

Gilen kaj Gulven kune babiladas fronte al la maro. Postiome Gilen sentas la malvarmon de la sablo tra la ŝtofo de sia pantalono de urbanino. Ŝi invitas Gulvenon en sian hejmon por trinki varman ĉokoladon. Ŝi preparas frandindan trinkĉokoladon. Per kakaoriĉa tabuleto, kiun ŝi fandos en kaserolo kaj kies potenca aromo ĉirkaŭos ilin kiel veluro.

Gulven kaj Gilen stariĝas. Plu babilante ili ekpaŝas laŭlonge de la akvorando. Tatu devancas ilin je kelkaj paŝoj.

Rumpelstilcŝen restas sursable. Forgesita. Denove forlasita. Ĉirkaŭe la vento flugigas sablerojn kaj pacience rekomencas sian enfosadan laboron.

Gilen kaj Gulven pasôn post paŝo malproksimiĝas. Iom post iom, la du siluetoj malgrandiĝas kaj iĝas du punktoj. Glate la du punktoj kuniĝas en unu punkto.

La mevo glisas super la golfeto. Pro la tajdo ekforfluas la maro. Griza strio el malseka sablo kvazaŭ ombro substrekas la blankan linion de la lastaj ondoj. En la rokoj malkovrotaj de la oceano, la flakoj kaj kavoj superabundos je bongustaj vivuloj. La mevo lante malsuprenflugas al la Terpinto de la dronintoj.

(Beletra almanako 33 oktobro 2018)