Kio haveblas en ono de sekundo? Certeco. Tiun vizaĝon, ekvidatan meze de aliaj, kiam la homplenplena metrovagonaro min preterpasas enironte la tunelon, mi tuj rekonas.
Ĉu eblas forgesi la vizaĝon de la patro de sia infano? La respondo estas ne, ĉu?
Nu, diras vi, tiun vizaĝon dum du jaroj vi ne plu vidis. Eĉ tiam, dum nurnura semajnfino vi ĝin vidis. Kiel certi ne erari? Vi dubeme balancas la kapon.
Tamen mi ja certas, ke la metroa vizaĝo estas tiu de Luka. Luka Luzinjan, de ĉiuj nomita Lulu.
Ĉio komenciĝis antaŭ du jaroj. Fakte, ne. Mi komencu la rakonton unu jaron antaŭe, kiam de du flavbekuloj kreiĝis KrudeManĝi.com: liverado de freŝaj legomoj kaj fruktoj de ekologia agrikulturo, laŭ abono, per telefonapo. Tipa ekfirmao, tiel nomate disrompe noviga. Ĉe ni en la Kompanio, ni ridegis pri tiuj du buboj, kiuj provis entrudi sin en teritorion de longe nian. Malpli ridis ni, kiam nia merkata parto fandiĝis monaton post monato. KrudeManĝi.com estis voranta nin.
La direktoro panikiĝis. Kion faras panikiĝanta direktoro? Vi konas la respondon tiel bone kiel mi: li vokas konsultistojn. Kaj kion faras konsultistoj? Denove facila demando: seminarion kaj lumbildarojn. Tial, ni estis invititaj al pensiga seminario por la kadroj. Unu semajnfino en la kamparo, por oksigeni la neŭronojn. Divenu kien ni estis veturigitaj? Al Argent-sur-Sauldre, vilaĝeto meze de Solonjo. Loko nomita Argent! Tie ni trovu kiel ĉesi perdi monon!
Du estis la konsultistoj, la mahutoj de nia peza kadraro. La plej aĝa elegantis, en kompleto kun du butonvicoj kaj ŝuoj spegulciritaj. La juna estis Luka, nomu min Lulu, kun tritaga blonda barbo, strikta ĝinzo kaj blankaj tolŝuoj. La duopo gurdis, la Kompanio nepre moderniĝu, ni kunkonstruu novan vidmanieron, necesas rejunigi la kadraron. Rejunigi la kadraron? Odoris je maldungo. La maljunuloj intergvatadis per murdantaj rigardoj, por elekti la maldungotojn kaj savi sian propran karan haŭton.
Sabate vespere ĉiuj malaperis, ĉiu en sian ĉambron. Ĉu ĉar maljunuloj frue enlitiĝas? Ĉu ĉar ili timis unu la alian? La hotelo iĝis silenta kaj sombra. Dudeksesjara, mi tro junis por timi. Luka kaj mi restis solaj en la hoteltrinkejo. Multe ni trinkis, kompreneble. Ĉu tro? Eble. Ankaŭ ridis ni multe. Alkroĉita al muro pendis celdisko por sagoĵetado. Luka pli lertis ol mi. Sur la kontraŭa muro pendis malnova ligna ludo, kiu kontrastis al la moderna kaj senpersoneca etoso de la trinkejo. Ĝi bildigis ĉevalvetkuron. La ĉevaloj estis pentritaj figuroj, kiujn oni antaŭenigis per kranko. La malantaŭa dekoro elvokis aŭtunan arbaron. Kiam la unua ĉevalo atingis la celon, tintis sonorilo. En mia menso plu aŭdiĝas la tinto.
Ni finis la nokton en lia ĉambro. Aŭ en la mia, mi ne plu scias, tie similis ĉiuj ĉambroj.
Ĉu tio estis amo? Kompreneble ne. Ĉu amo ĝi povintus iĝi? Kial vi starigas senutilajn demandojn? Vivo estas sinsekvo de pordoj, kiuj malfermiĝas kaj fermiĝas. Mi kaj Luka lasis la pordon fermiĝi, sen scii kion ni malantaŭe trovus.
Dimanĉe la rigardo de la maljunuloj vakuis. Ili kondutis sin pli ĝentile ol kutime. Ni flosis kulmine sur ondo plaŭdrompiĝonta. La maldungadoj estis komencotaj ekde lundo, sed ĉiuj ŝajnigis nescion.
Dimanĉe vespere la buso lasis nin ĉe la sidejo de la Kompanio. Ni disiris, post interŝanĝo de la "ĝis morgaŭ", ridetoj, kisetoj, manpremoj postulataj de la cirkonstancoj. Luka ŝmacis kison sur miaj du vangoj, kiel al ĉiuj virinoj, kaj foriris sen returne rigardi. Kial li turnintus sin? Kiel li povintus scii, ke mi estis strabanta lin?
Reveninte hejmen, nenion mi diris al Bao. Malfidela mi ne sentis min. Mi kisis Baon pli tenere ol kutime. Kial mi amas Baon? Mi ne scias. Ĉu pro la sukcenkolora haŭto de la nuko, sub la nigraj radikoj de la haroj? Ĉu pro la moska odoro en la faldoj de la korpo, moliĝinta post amorado? Kial vi volas scii tion? Kial vi provas klarigi amon? Bao kaj mi kunvivis de pluraj jaroj. Ni volis, ke tio daŭru. Daŭris, ĝis hodiaŭ. Daŭros. Nin disigos nenia pasanta Lulu.
Lulu. Ĉu li vidis min, starantan sur la metroa kajo? Mi memoras lian mornan vizaĝon, inter la mornaj vizaĝoj de la aliaj vojaĝantoj. Liaj okuloj esprimis nenion. Tiam ŝajnis al mi, ke niaj rigardoj kruciĝis. Kion li vidis, en ono de sekundo? Ĉu li rimarkis mian vizaĝon, vidalvide, mian mornan vizaĝon, inter la mornaj vizaĝoj de la aliaj vojaĝantoj? Ĉu li ne rekonis min? Ĉu la semajnfino en Argent elvaporiĝis el lia memoro? Ĉu li tute forgesis la vetkuron de pentritaj lignaj ĉevaloj, la tintadon de la sonorilo anoncanta la venkon?
Post la seminario, en la Kompanio ne plu laboris la konsultistoj. Vi demandas kial? La respondo estas simpla: ilin oni ne plu bezonis. Ili estis ludintaj sian rolon. Prezenti la lumbildarojn, pravigi tion, kio estis okazonta. La Kompanio paraliziĝis pro teruro, kiel bruto antaŭsentante la foriron al buĉejo. La unuaj maldungoj trafis malmultajn. Oni konsciis, ke estos pliaj.
Kelkajn semajnojn poste, mi eksciis, ke mi estas graveda. Mi sentis min stulta, kvazaŭ adoleskantino ne konanta kontraŭkoncipon. Tiun sabatan vesperon, ĉu mi antaŭvidis la aferon? Kompreneble ne. Preskaŭ neniam mi estis seksuminta kun knaboj. Kiel mi estus pensinta alporti tion, kio necesas? Ankaŭ Luka ne pripensis.
Vespere, sidante sur la kanapo antaŭ la televido, mi ĉion rakontis al Bao. Dum mi estis parolanta, miaj okuloj fiksiĝis sur la ekrano. Al Bao mi ne aŭdacis rigardi. Dum pluraj minutoj ŝi diris nenion. La televido plubabilis. Ŝi sin turnis al mi kaj kisis min sur la buŝo, per longa prema kiso. Ŝi ridetis kaj demandis: "Kiel ni nomos la bebon?".
Nia filo nomiĝas Sandro. Li aĝas dekkvin monatojn.
Vi kuntiras la brovojn kun perpleksa mieno. Ĉu vi bezonas klarigon? Mia edzino Bao kaj mi revis pri infano. Tiu bebo, naskita de hazardo, oportunis. Ne plu necesis eksterlanda vojaĝo, pezaj elspezoj, komplika proceduro.
Kaj Luka, kio pri Luka? Kial vi parolas pri li per tiu riproĉa tono? Ĉu li ne foriris sen rigardo? Ĉu li ne eliris de si mem el la afero? Kion plian vi volas scii? Ĉu mi forgesis Lukan? Ĉiutage mi rigardas Sandron. En lia beba vizaĝo, mi perceptas speguliĝon, misformitan kiel en kirlata akvo, de alia vizaĝo kun tritaga blonda barbo. Kiel mi povus forgesi tiun vizaĝon? Kiel mi povus ne rekoni ĝin, eĉ en ono de sekundo?
Mi plu staras sur la metrokajo. Ĉirkaŭ mi, la vojaĝantoj ĉiudirekten rapidas. Ili scias kien ili iras, kaj kial. Se Luka rekonis min, li eltrajniĝis en la sekvontan stacion. Li estas serĉanta kontraŭdirektan trajnon ĝis ĉi tie. Inter la preterpasantoj, lia vizaĝo denove aperos. Li rigardos min. Li diros... Ke li ne forgesis la Arĝentan nokton. Ke li senĉese pensis pri mi. Ke mia memoro obsedas lin. Li prenos miajn manojn. Li kisos min surbuŝe. Li premos min en siaj brakoj. Tiam, ne antaŭe, mi parolos al li pri Sandro. Mi diros...
Pri kio mi deliras? Kial mi revas tiun stultaĵon el mielaĉa romano? Vekiĝu, knabino! La trajno, kie staris Luka, foriris antaŭ duonhoro. Li ne revenis. Li ne revenos. La nokto en Argent ne plu ekzistas, krom en mia memoro. Mia vera vivo estas kun Bao kaj Sandro. Mi rapidu for. La vartistino grumblos se mi malfruos.
Kio okazis al la Kompanio? Mi ne scias kaj pri tio mi fajfas. Post mia forpermeso pro akuŝo, mi ne revenis en tian kompaniaĉon. Kun amikino, mi kreis ekfirmaon, La korbo de Montarĝis. Ni ofertas korbojn de legomoj kaj fruktoj, rekte de la kultivisto, unufoje semajne, en sociaj komitatoj de entreprenoj. Ankaŭ mielon ni vendas. Ni ankoraŭ ne gajnas profiton, sed perspektivoj bonas. Ni dungas metilernantinon.
Ĉu vi scias, kio estos mia donaco al Sandro venontan kristnaskon? Tradicia ligna ludilo, baskula ĉevalo. Kiam li estos pli granda, mi donos ĉevalvetkuron el pentrita ligno, kun sonorilo kiu tintas por honori la venkanton.