Charlotte kontrolas ĉion, kion ŝi preparis por la vespermanĝo. Sur la tablotuko el malhelruĝa lino, vidalvidas du teleroj el porcelano de Limoĝo kun glasoj el fajna vitro. La salato el krabo kaj ananaso pretas sur la tablo. Ĉe la salatujo, kuŝas longa maldika blonda pano. La vinbotelo ne staras sur la tablo, ĝi atendas en pli malvarma loko, sub la kuireja lavokuvo.
Baldaŭ noktiĝos. La telefona ekrano afiŝas 19:48. Post mallonge li alvenos. Charlotte fermas la fenestrajn kurtenojn el dika bruna ŝtofo. Nun estas tro frue por flamigi la du ruĝajn kandelojn meze de la manĝotablo. La vivoĉambron nur lumigas alta lampo staranta ĉe la sofo. Charlotte sidiĝas. Ŝi foliumas la lastan numeron de Cosmopolitan, ne legante. Ĉirkaŭ la eta flava rondo de la lampo, la malhelo iĝas pli kompakta, pli profunda, pli silenta. Charlotte stariĝas, iras al la mura ŝaltilo de la plafona lampo, etendas la manon sur ĝi, sed ne ŝaltante demetas la manon. Ne, neniu forta lumo. Malaperus la romantika etoso.
Charlotte rigardas kioma horo estas. 20:12. William [ŭiljam] devus jam esti alveninta. Neniu mesaĝo sur la telefono. Ŝi ne aŭdacas voki lin. Estas malpermesite.
Charlotte iras al la ronda manĝotablo. Ŝi kovras la salatujon per unu el la teleroj por ke ĝi restu freŝa. Per manplato, ŝi forigas faldon de la tablotuko. William povu veni! Ekde la komenco de ilia rilato, ses monatoj antaŭe, li mankis preskaŭ kvaronon de iliaj rendevuoj. Ŝi iras en la kuirejon, deprenas puran sekigtukon el ŝranko, revenas en la vivoĉambron kaj volvas la tukon ĉirkaŭ la pano por malhelpi ĝian sekiĝon. Ĉu eble lia edzino divenis kien li iras? Ĉu eble ŝi estas kverelanta kontraŭ li? Tial li ne estas ĉi tie. Ekde li sukcesos liberiĝi, li tuj alkuros, kiel eble plej rapide. Ŝi aŭdos abruptan plurfojan pordosonoradon. Ŝi kuros malfermi kaj ambaŭ sin ĉirkaŭbrakos.
Kiam li lastfoje venis, lastan semajnfinon, ekde kiam ili fermis la enirpordon, ili ĵetis sin unu al la alia kaj avide seksumis sur la planko. Kompreneble, ili tion refaris poste, malrapide, delikate, sur ŝia larĝa lito, en la malforta rozkolora lumo eligita de la lampoŝirmilo. Charlotte tremetas pro la memoro. William estas delica amoranto. Tutcerte la plej bona el ĉiuj, kiujn ŝi konis en Francilio ekde ŝi forlasis Gvadelupon.
Ĉiufoje, dum iliaj rendevuoj, William ripetas la samon. Kiam Ménehould [meneu] resaniĝos, mi parolos al ŝi. Ménehould estas lia edzino, ŝi suferas pro mama kancero kaj estos resanigita post kelkaj monatoj, William certas pri tio, pro la aserto de ŝia onkologo. Mi parolos al ŝi kaj petos eksedziĝon. Ni finfine povos kune vivi. Tiam, estiĝos la bona vivo! Kiam li eldiras ĉi tiun lastan frazon, post ĉiu vorto li interpunkcias per kiso sur gluteo. Tio iĝis ilia rito.
Neniu mesaĝo en la telefono. La ekrano afiŝas 20:27.
Charlotte ektremas. Sur ŝia bruna haŭto, belas la noktoĉemizeto el blanka punto, sed nun ŝi sentas malvarmon. El muroŝranko ŝi deprenas sian plej varman trikitan jakon el dika malhelblua lano. Kompreneble, ekde ŝi aŭdos la pordosonorilon, ŝi tuj demetos ĝin antaŭ ol malfermi al William.
... kiu plu malĉeestas! Eĉ se lia edzino baras lian foriron el la domo, li tamen povus sin ekskuzi! Li povus iri necesejen kaj tie kaŝe sendi mesaĝon per sia telefono!
Charlotte eksentas malsaton. El ekstremaĵo de la pano ŝi deprenas pecon de krusto kaj manĝetas. La manko ne tre videblas, la pano restas tute bonaspekta, espereble William nenion rimarkos.
Charlotte laciĝas tiom atendi. Ŝi laciĝas silente toleri, ke ofte William maltrafas iliajn rendevuojn. Ĉu ŝi malrespektu la malpermeson kaj voku lin? Tamen ŝi ne aŭdacas. Ŝia voĉo malfirmiĝus. Kaj kiel reagi, se respondus Ménehould?
Ŝi iras kuirejen depreni la botelon de Pouilly-fumé [pujifume], revenas al la manĝotablo, verŝas iom en glason, eltrinkas per unusola gluto. Ŝi nervoze paŝas ĉirkaŭ la ronda tablo. Ĉu William mensogas al ŝi? Ĉu li tute ne intencas eksedziĝi? Povas okazi, ke lia Ménehould havas neniun malsanon. La kancero estas nur preteksto uzita de William por ke ŝi restu atendanta je lia dispono. Charlotte glutas duan glason da vino. Ŝi plu ĉirkaŭpaŝas la tablon. Kial li ne alvenas? Eble li trovis alian amorantinon. La aĉulino invitis lin al franda vespermanĝo sub kandeloj, li ĵus alvenis en ŝian domon kaj ili estas nun... Urĝas trinki trian glason. Kelkaj rondiroj ĉirkaŭ la tablo. William estas molaĉulo kiu timas sian edzinon. Plia glaso. Ŝia amikino Tania avertis, via William estas piĉoĉasisto, ne fidu lin. Tutcerte li estas mensogulo, trompulo.
Charlotte ŝanceliĝas. Al mensogulo oni adresu mensogojn. Ĉu ŝi reciproku? Ĉu ŝi anoncu al William, ke ŝi estas graveda? Tiel li estus devigata senprokraste eksedziĝi por edzigi ŝin. Ĉu ne?
Ŝi kolizias kontraŭ seĝo, kiu falas surplanken. Eĉ aĵoj ĉagrenas ŝin! Ŝi piedbatas plurfoje la kuŝantan seĝon. Ŝi lasas sin fali sur la sofon. Doloras la tibio, kie la seĝo frapis ŝin. Kapturno. Ŝi fleksas la krurojn, ĉirkaŭbrakas ilin kaj metas sian vizaĝon sur siajn genuojn. Larmoj ekfluas laŭlonge de la kruroj. Tro malfruas. William ne venos ĉi-vespere. Li venos neniam plu. Li forgesis ŝin.
Kio okazis? Kion ŝi maltrafis ĉi-foje? Kial ŝi ĉiam fiaskas? Kial ŝi neniam sukcesas viron plu havi? Tamen malmulte ŝi petas! Viro kiu vivus kun ŝi, jen ĉio. Nu, tamen, viro sufiĉe bona. Ne tro malbela, ne tro maljuna, ne tro stulta. Kiu bone seksumas. Kiu perlaboras sian vivon. Ĉefe, kiu ne estas edziĝinta! Kiu kapablas mastrumi la domon kun ŝi. Kiu havas humuron. Nu, tio estas tutsimple viro normala. Ĉu ŝi tro postulas? Vivi kun tia viro, jen la bona vivo!
DRR! DRRR! DRRRR! La sonorilo eksaltigas Charlotte. Ŝi kuras malfermi. William staras, spiregante pro hasto. Li surhavas kompleton kaj kravaton kaj mantenas ledan tekon ŝveligitan de ĝia enhavo. Li tuj kisas Charlotte, vigle premante ŝian buŝon, poste retropaŝas pro surprizo.
— Ĉu vi ploris? Kio okazas? Kaj kial diable vi estas vestita kiel maljunulino?
Li ne diras "kiel mia edzino" sed la ideo sagas tra lia menso. Kial oni havu amorantinon, se ŝi akceptas vin kun trikaĵo de avino kaj ruĝaj okuloj? Tiaĵoj li jam havas sufiĉe da hejme.
— Mi atendis vin, mi timis ke...
— Nu, mi iomete malfruas, ne gravas, pruneto mia.
Ne estas tempo por paroli, ili havas pli bone por fari per siaj buŝoj, kaj ankaŭ per la resto.
William faras kion li venis fari. Rapide kaj trafe.
— Pardonu min, pruneto mia, mi ne povas plu resti. Mi havas rendevuon kun Ménehould en restoracio je la naŭa, mi jam malfruas.
— Sed vi promesis al mi ke vi restos, mi kuiris por vi bongustan vespermanĝon...
— Nu, vi frandos ĝin je mia sano. Komprenu, mi nepre vespermanĝu kun ŝi, ĉar hodiaŭ estas la datreveno de nia edziĝo. Mi eĉ perdis tempon por aĉeti al ŝi skatolon de ĉokoladopralinoj. Nun mi iras purigi min, necesas forigi vian odoron.
William rapidas en la banĉambron.
Charlotte denove surmetas sian noktoĉemizeton. Ŝi ne aŭdacas surmeti la trikitan jakon. Surplanke apud la enirpordo, la ŝveligita teko de William spitas ŝin.
Ŝi malfermas la tekon kaj eltiras skatolon tegitan per skarlata papero kaj zonitan per ora ŝnuro. Post rigardo al la fermita pordo de la banĉambro, ŝi rapide malfermas la plej malaltan tirkeston de komodo, enŝovas la skatolon kaj refermas. Denove fermita, la teko estas apenaŭ malpli dika. La stulta Ménehould ne ricevos la pralinojn. Ĉiukaze, William la fekulo meritas punon.
William revenas grandpaŝe.
— Mi nepre foriru, pruneto mia. Venontan sabaton, dum la vespero mi provos pasi iom da tempo ĉe vi. Se ĉio glatas, mi promesas ke baldaŭ ni kune trapasos tutan semajnfinon.
Li manprenas sian tekon, ĵetas lastan kison malantaŭ orelo de Charlotte, kie ŝi ŝatas, sur la krispaj nigraj haretoj, kaj haste forfuĝas.
Charlotte fermas la pordon. Ŝi plukas la jakon kuŝantan sur la planko kaj envolviĝas en la varma ŝvelmola lano. Ŝi fintrinkos la botelon de Pouilly-fumé. Kaj manĝos la tutan skatolon de ĉokoladopralinoj. Charlotte ege ŝatas ĉokoladon.
William rigardas sin en la spegulo de la lifto. En ordo, ne videblas ke li ĵus... Tio memorigas la gluteojn de Charlotte. Ili estas ŝia plej bona parto. William ŝatas rondajn grasajn gluteojn. Siajn amorantinojn li elektas nur rondpugajn. Kaj ne postulemaj. Charlotte estas ĝuste kion li bezonas. Amuzaĵeto, dum la atendado.
Atendado ĝis Ménehould mortos.
Miliono da eŭroj. Aŭ eĉ pli. Jen kiom li enspezos de la asekuro post kiam li sendos la oficialan ateston pri la forpaso de sia edzino. Ekde kiam li estos ricevinta la kapitalon, li forflugos al Nov-Zelando. Al sia kuzino Sybil [sibil] li anoncis sian alvenon post proksimume unu jaron, se ĉio kontentige okazas. La tuta novzelanda parto de la familio Doherty [doherti] pretas bonvenigi lin kun lia miliono. Sybil garantias ke en ilia regiono Canterbury [kantebri] eblos per lia kapitalo akiri bienon kun ĝia tereno kaj centon da bestoj. Ĉiufoje kiam li liberas dum momento, William spektas sur sia telefono videaĵojn pri la bredado de merinoŝafoj. Utilas kleriĝi antaŭe. Hieraŭ li malkovris videaĵon de profesia tondisto. Li estas ĉampiono, kapabla tondi centojn da ŝafoj dum unu tago! Wiliam ne laciĝas rigardi la filmeton, skize imitante la gestojn. Baldaŭ li iĝos novzelanda brutobredisto. Li ĝuos vastegajn spacojn, riĉecon, liberon. Tutcerte tie troveblos virinoj je lia gusto por seksumi. Kompreneble neniam plu li edziĝos. Finfine, okazos la bona vivo!
Sufiĉas ke Ménehould mortu. Tio malfruas. La kancero kontentige progresis, sed la problemo estas ke la medicinaj teknikoj iĝis pli efikaj. La kuracisto kiu prizorgas Ménehould eĉ menciis la eblecon, ke ŝi plu vivus kvin jarojn aŭ pli! Kiam li eldiris tion lastmonate, dum ilia lasta renkonto en la malsanulejo de Villejuif [vilĵŭif], William grimacis rideton al sia edzino, provante ŝajnigi feliĉon.
Tiun tagon, elirante el la malsanulejo kun sia edzino, William faris decidon. Escepte, liaj scioj pri kemio utilos. En lia nuna laboro, li ĉefe okupiĝas pri komercaj aferoj, sed li tamen rajtas eniri la laboratoriojn de la entrepreno. Ene de la sekurigitaj ŝrankoj li elektos kion li bezonas. Kvin mililitroj sufiĉos. La simptomoj similos al kemiterapio netolerita.
Li elektis kiel daton la datrevenon de ilia edziĝo. Kiel spito al la sorto.
Hodiaŭ, dum la tagmanĝa paŭzo, li enŝlosis sin en vaka laboratorio. Surmeti gantojn. Malvolvi kaj malfermi la skatolon. Preni la unuan. Per nadlo, bori truon en la plata bazo kaj lasi la enhavon elflui. En la truon engliti la pinton de injektilo kaj enigi duoncentilitron. Per fingro ŝmirŝtopi la truon. Lasi sekiĝi kun bazo supre. Fari la samon pri la sekvonta. Kaj tiel plu, pri la deko kiu sidas en la supra tavolo de la skatolo. Kiam ĉiuj estas sekaj, remeti ilin en ilian originan lokon. Finfine, revolvi la paperon ĉirkaŭ la skatolon.
William alvenas antaŭ la fenestro de la restoracio. Tra la vitro, li elserĉas inter la manĝantoj sian edzinon. Li aranĝas larĝan rideton sur sian vizaĝon antaŭ ol tiri la enirpordon.
— Karulino, pardonu mian malfruon. Ĉu vi longe atendis?
— Mi kutimas atendi vin, William, bonŝance vi finfine ĉi-tie estas.
Fine de la vespermanĝo, William manpremas la manojn de sia edzino kaj direktas al ŝi amoplenan rigardon.
— Karulino mia, vi scias, kiu tago estas hodiaŭ. Ne, mi ne forgesis, kiel mi povus tion forgesi? Mi kunportis donacon por vi. Belan skatolon da ĉokoladopralinoj kun likvoro. Nur por vi.
— Ho, dankegon kara. Vi memoris kiom mi ŝatas sukeraĵojn.
William kliniĝas kaj priserĉas en sia teko. Re kaj re. Taŭzas paperaĵojn. Relevas sian kapon, ruĝhaŭtan pro la longa kliniĝado.
— Mi komprenas nenion. Mi perdis ĝin ie inter la butiko kaj ĉi-tie. Kiel eblas?
— Ne gravas, kara. Morgaŭ vi ĝin trovos kaj donos al mi.
William ne kvietiĝas, li plu febriiĝas.
— Sed kie diable...
Timosento tremigas lian dorson. Ĉu iu konsciis kion li... Ĉu iu volis malhelpi... Ne, ne eblas.
— Vi bonintencas, jen kio gravas, kara. Kisu min.
William obeas.
— Ni nun reiru hejmen, kara.
William, kun fiksa rideto sur sia vizaĝo, helpas sian edzinon engliti ŝiajn brakojn en la manikojn de ŝia mantelo.
Kie malaperis tiu ĉokoladoskatolo? Kie li lasis sian tekon ĉi-posttagmeze?
William rigidiĝas. Charlotte! Charlotte, kompreneble!
Li elspiras, malstreĉiĝante.
Sur la strato, William paŝas tenante la manon de sia edzino. Kviete, kun rideto.
Se Charlotte manĝas la pralinojn de la supra tavolo... Ba, des pli bone. Li komencis laciĝi pri ŝi. Li iomete bedaŭros ŝiajn gluteojn. Kaj pri Ménehould, la afero estas nur prokrastita. Post monato kaj duono, okazos ŝia naskiĝtago. Baldaŭ estiĝos la bona vivo!