Kunmarŝi

Laure Patas d’Illiers

Bonvena silento anstataŭis la senhaltan zumadon de motoroj. Mallonga, tro mallonga kvieto, tuj interompita de nazosona laŭtilo, kiu en hakita angla petis ke la pasaĝeroj restu sidantaj ĝis kiam la stevardinoj invitos ilin elaviadiliĝi. Preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj tuj stariĝis pro ne supremebla deziro eliri inter la unuaj. Ili brue malfermis la bagaĝujon super sia seĝo, elprenis sian valizon, sinsekve paŝis inter la seĝovicoj kaj are premiĝis ĉe la aviadilvosto.

Kompreneble Stefano restis senmova. Li malŝatis proksimecon al nekonatoj. Jam sufiĉe malagrablis ke li devis dum horoj sidi inter homoj en ĉi tiu metala skatolego. Neniel li irus alglutiniĝi inter dorsosako kaj barelventro, nur por gajni kelkajn sekundojn. Li kliniĝis flanken super la sidloko forlasita de lia najbarino kaj rigardis trans la luko. Vastega ĉielo el pala koloro, kie hezitema bluo luktis kontraŭ nuboj de flaveca polvo. La aero certe estis poluita super la ĉefurbo, pro la nafto kaj minindustrioj.

Sed kien li estis ironta, la aero estas pura. Sur la altebenaĵo, la stepo etendiĝas ĝis la malproksimaj montoj, balaita de hasta vento kiu kantigas la herbojn kaj fleksas la arbetojn. Dum la tuta jaro li turniĝis kiel enkaĝigita sciuro, en la ciklo de ĉiutaga rutino, sopirante al la venonta unusemajna ferio. Li estis luonta ĉevalon, unu el la lokaj ĉevaloj, fortikaj kaj malgrandaj, kun taŭzita longa hararo, kiuj ŝajnas deveni rekte el la prahistorio. Tute sola, la senlima stepo kuranta sub liaj hufoj, la senlima ĉielo blovanta super lia kapo, li estis vojaĝonta ĝis la fino de tiu ebena mondo, kie montaro staras kiel muro. Li haltos en iu ajn el la urbetoj alpremiĝintaj al la montorando. La tieaj urbetoj sobre pluvivas atendante la bonfaran pluvon, kiam nuboj pelataj de la stepa vento kolizias kontraŭ la deklivo de la montaro.

Lasta, Stefano elaviadilis. Per malrapidaj paŝoj li iris tra la flughavena halo, jam dezerta je pasaĝeroj. Lia nura bagaĝo estis longa mola sako, kiun li estis alligonta malantaŭ sia selo dum rajdado. La taksiisto proponis al li "tre bonan hotelon, tre proksiman al la stacidomo", almenaŭ tion Stefano komprenis. Li kapjesis. La veturado de la flughaveno al la urbocentro daŭris pli ol unu horon pro teruraj trafikŝtopiĝoj. Laŭ la taksiisto, tio estis normala ĉar estis posttagmeze. Ĉiuj ŝoforoj ŝajnis kredi, ke aŭton oni stiras tiom per hupo kiom per stirrado. La bruo estis senĉesa, kun tempaltempaj sonoj pli akraj ol la fono. La ŝoforoj vigle alkriis unu al la alia, sed – almenaŭ tiel ŝajnis al Stefano – sen agresemo, kun mokema tono. Subite biciklo trapasis ĵus antaŭe, kaj la taksiisto estis devigata abrupte bremsi por eviti kolizion. La ŝoforo ĵetis al la juna biciklanto frazon, kiu ridigis ilin ambaŭ. Stefano havis la impreson, ke temas pri obscenaĵo.

Alveninte en la hotelo, Stefano ekparolis kun la juna akceptisto, kiu, dank'al pluraj jaroj en Londono, parolis kompreneblan anglan. La trajno, per kiu li estis vojaĝonta, foriros morgaŭ posttagmeze. Sur la akcepteja tablo kuŝis nacia gazeto, sur kies kovrilpaĝo oratoro levis la brakojn antaŭ aplaŭdantoj. Pli kaj pli da homoj naŭzas pro nia korupta reĝimo, gejunuloj volas pli da libereco kaj deziras vivi kiel en via mondoparto, asertis la akceptisto, kvazaŭ ri penus konvinki sian kunparolanton. Stefano respondis, ke li estas nek ĵurnalisto nek politikisto sed nur turisto. Komercistoj kaj hotelistoj ankaŭ volas pli da malfermita negoco, nia lando bezonas pli da turistoj, respondis la akceptisto. Ri videble esperis ke Stefano estu la antaŭulo de estonta turista grego. Sciu, morgaŭ okazos granda manifestacio. Ĝi pasos en la avenuo, tie, ĉe la fino de la strato – ri montris per sia brako kvazaŭ ri jam vidus la marŝantaron. Vi vidos, la tuta popolo pensas laŭ la noviga opinio, ri aldonis. Ria voĉo fajris pro entuziasmo. Ĝi ankaŭ iom raŭkis, eble pro la duonplena botelo da forta alkoholaĵo kiu staris apud la gazeto.

La sekvan tagon, Stefano decidis promeni en la urbo antaŭ la elirhoro de sia trajno. La suno origante la fasadojn donis al ili pli da splendo ol meritis iliaj konstrumaterialoj. Sur la trotuaroj, preterpasantoj trankvile paŝis. Stefano aŭskultis la muzikan ritmon de iliaj voĉoj, kiuj ŝajnis interŝanĝi pacajn bagatelaĵojn. Ĉio ĉi ne odoris je naskiĝanta revolucio, nur je malhastemo de submetiĝema kaj fatalisma popolo. Li tagmanĝis en la privata korto de restoracio. Li frandis bongustan raguon, evitante demandi el kiu besto devenis ties viando. Tre forta kafo, servita en eta taso, eligis odoran nubon, kiu plenigis liajn naztruojn. Kiam li forlasis la korton, Stefano sentis sin ventropeza. Li aŭdis ankoraŭ malproksiman zumon, la nepridubeblan sonon de marŝanta homamaso. Li aliris la avenuon menciitan de la hotela akceptisto. En la ombro de la arboj, kiuj vicis laŭlonge de ambaŭ trotuaroj, kelkaj grupoj kaj solaj homoj silente atendis. Iliaj sintenoj estis rigidaj, iliaj vizaĝoj nenion esprimis, iliaj lipoj estis kunpremitaj. Stefano sin demandis kiom da ili estis observantoj el la sekreta polico. Li mem ne rimarkindis, dank'al sia ordinara vesto kaj lia sincera neŭtraleco. Ambaŭflanke de la avenuo, ĉiuj konstruaĵoj havis du etaĝojn. En la teretaĝo ĉio fermiĝis, la butikistoj mallevis siajn metalajn ŝutrojn, la enirpordoj ŝlosiĝis. En la supra etaĝo, male, la fenestroj malfermiĝis kiel maldormaj okuloj kaj kovriĝis per multkoloraj makuloj de vestaĵoj kaj vizaĝoj.

La manifestacio aperis, ankoraŭ malproksime, fine de la avenuo. La sono iĝis pli klara, la sloganoj pli distingeblaj. La tuta strato streĉiĝis kaj fiksokulis. Ĉiuj atentis nur la manifestaciantojn alproksimiĝantajn. Ĉiuj, krom la poŝoŝtelistoj, pensis Stefano, kaj li kontrolis la ĉeeston kontraŭ sia stomako de la maldika zonsako kie li konservis siajn plej altvalorajn posedaĵojn.

La unua vico marŝis antaŭ Stefano. Vasta flagrubando, kie montriĝis ununuran linion de grandegaj signoj, kaŝis la subbrustajn korpopartojn de dekduo da portantoj. Sekvis vico post vico. La homamaso senlace kaj vigle ripetis la saman kvinsilaban frapvorton, apogita de laŭtparoliloj fiksitaj sur malrapidantaj kamionetoj. Ĉiuj manifestaciantoj estis tre junaj. Stefano rimarkis, ke la paŝoj de la irantoj estas sinkronigitaj al la ritmo de la frapfrazo. La afero preskaŭ aspektis kiel vica danco.

Ĉirkaŭ li, telefonoj eliĝis el poŝoj. La observantoj sur la trotuaro, la spektantoj ĉe la fenestroj, ĉiuj diligente fotis aŭ filmis la marŝantaron. Post kiam la unuaj vicoj pasis, multaj homoj en la sekvaj vicoj elprenis sian telefonon por foti siajn kunmarŝantojn. Stefano rimarkis amuzan momenton, kiam marŝanto kaj observanto samtempe fotis unu la alian.

Stefano malstreĉiĝis. La manifestacio okazis pace kaj trankvile. La homamaso ne ŝajnis ribela sed ĝoja. Li sentis la bonhumuron, kiun li konstatis la antaŭan tagon inter la ŝoforoj kaj kiu videble estis karaktero de la lokanaro. Evidente neniu ŝtatnivela ŝanĝo okazos hodiaŭ. La hotelisto multe troigis la gravecon de tiu ĉi manifestacio. Stefano eĉ komencis enui. Li intencis baldaŭ foriri, des pli ke la horo de lia trajno alproksimiĝis.

Triopo en la proksima rando de vico pasis antaŭ Stefano. La meza persono en la triopo estis junulino plimalpli dudekjaraĝa, kiu senatente rigardis la ĉerandajn observantojn. Ŝiaj okuloj trafis tiujn de Stefano. Li frostiĝis, kvazaŭ trafita de elektra ŝoko. La junulino estis bela kiel statuo. Ŝi estis pli ol bela ĉar ŝi estis plene, imprese viva. Ŝia perfekta vizaĝo estis koloriĝinta pro paŝado en la freŝa ekstera aero.

Sen pripensi, Stefano alproksimiĝis kaj ekmarŝis flanke de la triopo. Ili portis flugrubandon super siaj kapoj, uzante tri bastonojn fiksitajn, du ĉe la ekstremaĵoj de la flugrubando kaj unu en la mezo. Stefano ne interesiĝis al la flugrubanda teksto, li atentis nur la junulinon kaj ŝian suplan paŝadon. La frapfrazo revenis en ondoj de la antaŭaj vicoj. Ĉiuj kriis la saman kvinsilaban frazon, re kaj re. Stefano laŭsone ripetis. Li estis marŝanta kun la aliaj, laŭ la sama klare markita ritmo. La junulo plej proksima en la triopo okulis al Stefano, ridetis kaj parolis al li. Stefano konjektis, ke li volas esti anstataŭigita por porti la flankon de la flugrubando kaj li manprenis la proponitan bastonon. Kompreneble estis kutimo laŭvice porti, ĉar estis lacige alteteni la flugrubandon, precipe ĉe la ekstremaĵoj. Stefano tute fajfis pri laceco, ĉar nun li estis nur unu metron for de la junulino, kiu fascinis lin. Ambaŭ interŝanĝis ridetojn. Stefano estis marŝanta apud ŝi, per la sama balanciĝanta paŝo, kvazaŭ ili kundancus. Ambaŭ kunkriis la samajn vortojn, laŭ la sama tono. Inter la manifestaciantoj, li sentis sin gaja, eŭforia, preskaŭ hipnotigita. Neniam en sia tuta vivo li sentis sin en harmonio inter aliaj homoj kiel nun en la mezo de ĉi tiu nekonata homamaso.

La junulino faligis sian bastonon, sendube pro laceco. Tuj juna viro anstataŭis ŝin. Stefano signis al alia junulo kaj liberiĝis de sia propra bastono. Li iris apud la junulino. Ambaŭ ekmarŝis flanko ĉe flanko kvazaŭ konatoj. Ŝi iomete ridis kaj flustris ŝercon, pri kiu ankaŭ li ridis sen kompreni. Ili plu marŝis unu apud la alia, meze de la homamaso. Tempaltempe la frapfrazo onde alfluis de la antaŭaj vicoj al la postaj. Stefano deziris, ke tiu momento neniam finiĝos. Tamen, lia menso ekpensis pri la estonteco. Kiam disiĝos la manifestacio, li konatiĝos kun la junulino. Videble li ne malplaĉis al ŝi. Se ŝi konsentos, li pasos la tutan tempon kun ŝi. Li volonte nuligos sian rajdan vojaĝon por resti kun ŝi en la ĉefurbo la tutan semajnon. Poste, nu, eble resti kun ŝi pli longe, eble eĉ la tutan vivon...

Abruptaj kaj impetaj sonoj plenigis la avenuon. La obtuzaj bruoj venis de la unuaj vicoj, kiuj estis tro malproksimaj por esti vidataj. Sendube la polico ordonis tujan disiĝon. La manifestaciantoj ŝanceliĝis kaj necerte rigardis unu la alian. Il aspektis multe pli junaj ol antaŭe. Subite aŭdiĝis akutaj krioj. La polico certe sturmis la unuajn vicojn. Ekestis panika, malfiera disiĝo. Ĉiuj tuj fuĝis ĉiudirekten. Stefano estrece prenis la manon de sia kunpaŝantino kaj kondukis ŝin tra homa fluo ĝis flanka strateto. Multaj gejunuloj kuris laŭlonge de la strateto por malproksimiĝi kiel eble plej rapide. Stefano rimarkis grupeton, kiu sukcesis malfermi malgrandan lignan pordon funde de porĉo. Ambaŭ aliĝis al la grupo, kiu rifuĝis en korton de konstruaĵo. Iu el la grupo fermis la pordon. Enirinte la korton, la grupo vane provis malfermi la pordojn kondukantajn en la ĉirkaŭaj domoj. Tra la etaĝaj fenestroj, loĝantoj ĵetis malicajn rigardojn al ili. La fuĝintoj instaliĝis sur la korto kiel eble plej bone. Stefano kaj la junulino kaŭriĝis sur la grundo inter parkumita aŭto kaj muro. Ĉiuj silentis kaj aŭskultis la eksterajn bruojn. Tra la ligna pordo, aŭdeblis bruoj de batalo, kurado, krioj, batoj. Stefano metis sian brakon ĉirkaŭ la ŝultrojn de sia aminda belulino. Li klinis sin al ŝiaj lipoj...

La ligna pordo malfermiĝis, premita de ekstere. Uniformuloj esploris la tutan korton. Ne povante eskapi, la junaj fuĝintoj estis pelataj de la policanoj en kamionon parkumitan antaŭ la porĉo. La benkoj ambaŭflanke de la kamiono estis jam duonplenaj. Stefano sidigis la junulinon, sidiĝis apud ŝi kaj ĉirkaŭbrakis ŝin ĉe sia brusto. Neniu parolis en la kamiono.

Kiam la kamiono estis plena, ĝi veturigis la gejunulojn al policejo. Elirinte la kamionon, ili vicatendis en granda korto. Unuope ĉiu aliris policanon sidantan al tablo, kiu notis la nomon. Poste ĉiu denove vicatendis por eniri konstruaĵon funde de la korto. Stefano viciĝis ĵus antaŭ la junulino. Vidinte la pasporton de Stefano, la policisto prenis sian telefonon kaj sendis mesaĝon. Li gestis al Stefano, ke li restu proksime al li. Kiam la junulino donis sian nomon, Stefano komprenis nur la personan nomon, Anna, la familia nomo tro fremde sonis en liaj oreloj por memorigi ĝin. La identigilo kiun ŝi montris estis kovrita per signoj ke Stefano ne kapablis legi. Li konsciis, ke Anna estos disigita de li kaj sendita kun la aliaj gejunuloj en la konstruaĵon. Li ĵetis pasian rigardon al la vizaĝo kiu ensorĉis lian animon. Ŝi reciprokis per rigardo, kie li sentis pli da perplekseco ol da malĝojo. Li fiksokulis ŝian dorson inter la aliaj. Alvenis plia policisto, videble temis pri oficiro. En apenaŭ komprenebla angla, li starigis al Stefano demandon, en kiu aŭdeblis vorto simila al "hotelo". Stefano diris la nomon de sia hotelo. La polica oficiro geste ordonis, ke Stefano sekvu lin. Stefano montris Anna starantan en la vico kaj geste petis ke ŝi kunvenu, sed la oficiro ignoris lian geston kaj firme pelis lin eksteren.

Stefano kaj la oficiro per policaŭto veturis al la hotelo. Kune ili eniris lian ĉambron. La policisto silente superrigardis kiam Stefano kolektis siajn aĵojn. Portante sian bagaĝon, Stefano iris al la enirhalo por pagi. Sur la akceptotablo plu videblis nek la gazeto nek la botelo. Ne levante la okulojn, per tono malvarme profesia, la akceptisto deziris al Stefano agrablan vojaĝon. La veturado al la flughaveno ŝajnis al Stefano pli rapida ol dum la antaŭa tago. En la flughaveno la policisto kaj Stefano silente sidis en senhoma malgranda atendosalono. Post pluraj horoj, ambaŭ iris al ŝtuparo de aviadilo. Piede de la ŝtuparo, la policisto redonis al Stefano lian pasporton kaj solene eldiris plurajn longajn frazojn, el kiuj Stefano komprenis nur ke li ne plu revenu ĉi-landen "pro sekureco". Necesis al Stefano pluraj sinsekvaj flugoj por atingi sian landon.

Reveninte hejmen, Stefano decidis tie pasigi la reston de sia unusemajna ferio. Li klopodis informiĝi pri aktualaĵo de la ĵus forlasita lando. Laŭ la artikoloj de la tiea nacia gazeto, la registaro montriĝis milda kaj modera. Ĝi konsideris ke la junaj manifestaciantoj miskomprenis la situacion de la lando pro manko de sperto kaj tial ili senpripense misagis. Neniu el ili estis grave kondamnita, asertis la artikolo. Male, la registaro decidis doni al ĉiuj civitanoj novan libertagon, por memorigi ĝian mildecon al la junularo. Dum tiu libertago, en ĉiu urbo oni organizis publikan dancadon kaj disdonadon de senpagaj trinkaĵoj. Okazis artfajraĵo en la ĉefurbo. En la nacia gazeto, foto montris civitanojn kiuj amase ovaciis sub palaca balkono. Publikiĝis ankaŭ multaj fotoj de homoj ĝojantaj dum la festo. En neniu el la fotoj Stefano sukcesis distingi la vizaĝon de Anna