Andrea naskiĝis en familio de homlupoj. Adoleskante, li pli kaj pli konsciis, ke li profunde malsimilas la aliajn ordinarajn knabojn. Pro malfelicô li pripensis memmortigon, ĝis li aŭdis pri iu malsanulejo en Rumanio. Tie Andrea sentis sin plene komprenita. La kuracisto priskribis la longan sekvendan procezon, aldonante “laŭ nova maniero influos vin la ritmo de la luno”.
Hodiaŭ Andrea vekiĝas post la fina operacio kaj sentas sin finfine feliĉa.
Eniras flegistino. “Mi informos la aŭtoritatojn pri via operacio. Ĉu vi deziras ŝanĝi vian antaŭnomon?”
“Ne, dankon. Andrea taŭgas kiel antaŭnomo de homlupino”.
(Belarta rikolto 2018)