Ĉiujare, kiam revenas la printempo, mi eskapas dum unu tago. Tiam mi iras al arbaro. Post promenado en ombroplenaj padoj atingeblas senarbejo. Mia senarbejo. Nia senarbejo. De pluraj jaroj restas nenio de la kabaneto, konstruita dum nia infanaĝo. La vintraj pluvegoj ĝin detruis branĉon post branĉo. Kiam ekprintempas, la senarbejon invadas floretoj. Kreiĝas densa tapiŝo verda, punktita de blankaj makuletoj. Mi flanke kuŝiĝas kaj observas la florojn de proksime. Ĉiu tigo elstaras super la foliaro por levi al la ĉielo sian delikatan korolon. Ĉiu floro malfermas siajn ses petalojn al la sunradioj, kvazaŭ eta blanka suno rigardanta la grandan. Mi fermas la okulojn kaj enprofundigas la vizaĝon en la floraron.
“Tiu floro nomiĝas Silvia ĉar ĝi kreskas en arbaro. La scienca nomo estas Anemone nemorosa, kiu signifas anemono arbara.” La instruistino kutimis klarigi la nomojn de plantoj kaj arboj dum la botanikaj ekskursoj. Ĉiuj lernejanoj ekridegis rigardante Silvian. “Jes, kiel nia Silvia”. Tiam mi rigardis Silvian kiel ordinaran lernejanon, similan al ĉiuj aliaj.
La sekvontan jaron la instruistino sidigis nin flanko ĉe flanko en la klasĉambro. Mi estis la sola, kiu ne mokis ŝin. Kion mi preferis en la lernejo estis la interbatiĝoj en la korto. Kun aliaj knaboj kompreneble. La knabinojn mi eĉ ne vidis. La knaboj amuziĝis faligi Silvian kaj disĵeti ŝiajn aĵojn en la tutan korton. Iun tagon, mi malhelpis ilin. Mi ne scias kial, eble nur kiel preteksto por frapi. Ekde tiam, ili ĉesis brutale trakti ŝin.
Dum la longaj lernejaj tagoj mi enuis. Tra la fenestro mi rigardis la dikajn branĉojn de la hipokaŝtano en la korto kaj revis al grimpado. Mia vaga rigardo trafis ankaŭ mian najbarinon. Silvia estis diligenta lernanto. Kliniĝanta al la kajero ŝi daŭre laboris sen levi sian kapon. Mi rigardadis ŝian profilon, kiel oni kontemplas artaĵon.
Silvia malsimilis nin. Ĉe ni en Berio, oni estas mezgranda, lumboforta, fortika. Brunaj haroj. Haŭto kolorata per karno muskola, riĉa je sango ruĝa kaj vigla. Tiel aspektis ankaŭ Ana, la patrino de Silvia. Ana estis unu el ni, ano de ĉi-tiu hejmgrundo. Silvia similis nek sian patrinon, nek iun ajn en la vilaĝo. Ŝi naskiĝis de pola kamplaboristo, kiu restis ĉe ni nur unu sezonon. Maldika kaj pala, ŝi pensigis min pri la longaj kandeloj de blanka vakso, kiu atendas en la preĝejo, ke iu lumigu ilin. De la trajtoj en ŝia vizaĝo, ĝis la ekstremaĵoj de ŝiaj longaj fingroj, ĉio estis fajna, delikata, eleganta. En ŝiaj okuloj videblis la hela bluo, kiu ŝvebas en partoj de glaciblokoj. Ŝiaj haroj tiel blondis, ke ili preskaŭ blankis. “Pu! Haroj de avino!” mokis knabinoj.
Ni lante amikiĝis, nesciate de la plenkreskuloj. Miaj gepatroj senĉese zorgis pri ilia kafejo kaj ne kontrolis miajn agojn. Ana tute ne atentis sian filinon. Post la lerneja tago, kaj dum liberaj tagoj, ni kune forfuĝis. Ni kunportis manĝeton – tion mi alportis de hejme. Laŭ la kavpadoj ni piediris al la arbaro. La senarbejo, kie printempe kreskas Silvia-floroj, iĝis nia nesto.
Dum horoj, sidante sur la herbo, ni rakontis niajn revojn unu al la alia. Mi volis iĝi soldato, vidigi mian kuraĝon kaj atingi gloron. Mi ankoraŭ ne sciis ke en la estonteco mia militservo mallogos min por ĉiam pri militaj aspiroj. Silvia rigardis min kun admiro, kaj mi ĝuis la plezuron bani en la lumo de ŝiaj grandaj okuloj. Tamen, profunde en mi, sen agnoski tion al mi mem, mi antaŭsentis ke iam mi heredos la kafejon de la gepatroj kaj sekvos ilian vojon. Silvia estis serioza lernanto, kies notoj bonis. Ŝi esperis daŭrigi la studadon por iĝi instruistino aŭ apotekistino. Ŝia patrino laboris en la kampoj de granda farmobieno. Silvia parolis neniam pri sia patrino.
La kabaneton ni konstruis por ŝirmi nin de pluvo kaj vento. Silvia facile malvarmumis kaj ŝiaj manteloj maldikis. Ni tranĉis branĉojn en la arbaro per poŝtranĉiloj kaj ŝtelis ŝnurojn en garbejo de farmodomo. Mi tenis la branĉojn kaj ŝi kunligis ilin. Silvia lertis pri nodoj. La kabaneto fariĝis rifuĝejo por sin kaŝi kiam doloris la vivo. Fojfoje mi tie trovis Silvian, plorante ĉar ŝi estis frapita de la patrino, kaj mi konsolis ŝin. Ankaŭ min la gepatroj ofte batis, sed ne gravis. Mi estis alkutimiĝinta. Plejofte mi meritis la punon. Krome, dikis mia haŭto. Male la haŭto de Silvia estis delikata, preskaŭ travidebla. Longtempe videblis la bluaj spuroj de la frapoj.
Iun posttagmezon, en la senarbejo, al Silvia mi promesis “kiam ni estos plenkreskuloj, ni geedziĝos”. Kun sia mirinda rideto ŝi rigardis min. “Jes, iam ni geedziĝos”. Mi plukis iom da Silvia-floroj. Per siaj lertaj fingroj, ŝi plektis por si edzinokronon. Ni estis nur infanoj, sed ne temis pri malgrava ludo. Mi firme decidis ke Silvia restos kun mi por ĉiam, sub mia protekto. Tiam mi ne pripensis kion diros la gepatroj, kiam mi parolos al ili pri Silvia. “Senpatra knabino”. “Ŝia patrino seksumis kun ĉiuj kamplaboristoj”. “Ŝi nepre iĝos fiulino kiel sia patrino, tio estas en la sango”. Kaj, plej malbone por ni kamparanoj “Ŝi nenion alportos, nek monon, nek terpecon”.
En malgranda dometo for de la vilaĝo loĝis Silvia kaj ŝia patrino. Verdire, malgrandis la vilaĝo: troviĝis nur preĝejo, urbodomo, panvendejo, lernejo, kafejo, ĉio-kaj-nutraĵvendejo, vendejo de ligno kaj karbo. Mia familio loĝis super sia kafejo. Malmultaj loĝis en la vilaĝo mem. La grandaj farmodomoj kuŝis meze de siaj kampoj kiel etaj reĝlandoj. Ĉe ni en Berio, ĉiuj loĝis dise en la kamparo. Neniu sciis, kio okazas ĉe la aliaj. Oni malofte invitis hejme. La domon de Ana mi ne vizitis. Silvia neniel aŭdacus eniri la kafejon por iri ĉe mi. Tiuepoke kafejoj estis frekventitaj ĉefe de viroj.
Ŝajnis al mi, ke mia forto iel nutris ŝin. Kiel la densa supo, preparita en ĉiu domo de la regiono, el legomoj de nia hejmgrundo. Nur kun mi Silvia aŭdacis esprimi sin. Ŝi iam diris “mi disvolvas en via ĉeesto kiel Silvia-floro en la suno”. Nur kun mi ŝi ŝercis.
Ĉiujare, la instruistino lasis nin sur la sama benko. Iun jaron, la mondo malrapide komencis ŝanĝiĝi. En la klaso la knabinoj ekpligrandiĝis. Ili iĝis pli altaj ol ni knaboj. Silvia estis la plej alta. Inter ni, ŝi aspektis tiel longa, magra kaj blanka, ke la lernantoj moknomis ŝin “la asparago”. Ŝajnis al mi iomete strange, ke Silvia estus pli alta ol mi, sed tio neniel ŝanĝis nian amikecon. Poste, ankaŭ laŭlarĝe ekkreskis la knabinoj. Al ili aperis mamoj, koksoj, gluteoj. Krom al Silvia, kies silueto restis sen rondaĵoj.
La viroj de la vilaĝo komencis paroli pri miaj samklasaninoj tiel, kiel ili kutimis priparoli virinojn. En la kafejo, kiam mi helpis servi la klientojn, ĉion mi aŭdis. Iliaj paroloj naŭzis min, tamen mi ne kapablis ĉesi aŭskulti. Kiel kuko tro dolĉa, kion oni daŭre manĝas eĉ se oni sentas sin iĝi vomema. La viroj uzis malprudajn vortojn, laŭte ridis, parolis pri mamoj en formo de pomoj, de piroj, de pampelmusoj. La gluteojn de la knabinoj ili komparis al postaĵoj de ĉevaloj, kiujn oni plezure rajdus. Silvian ili ne plu aludis per “la filino de la ĉiesulino”, sed per “la tabulo”.
Kamplaboristoj kutimis veni sabaton vespere trinki glasojn da malmultekosta vino. Kelkaj daŭre vivis en la ĉirkaŭaĵo, sed la plimulto vagadis de regiono al regiono, rikolto post rikolto, laŭ la sezonoj kaj la bezonoj de la farmejoj. Muskolaj viroj, kun forta odoro de ŝvito. Iliaj dikaj ruĝaj fingroj ĉirkaŭis la glason. Multaj parolis kiel ili trinkis, serioze kaj malrapide. Kelkfoje ankaŭ ili maldece parolis pri virinoj. Du alvenis kune ĉe ni por la sezono. Unu dika, bruna kaj vila. Kaj unu malgranda kun pinta nazo. Ilin oni alnomis “la urso” kaj “la foino”. Ambaŭ kutimis paroli inter si rapide, vigle, ŝerce. Iun tagon, komence de aprilo, mi aŭdis la urso mencii Anan. “Ŝin mi jam havis, kompreneble”. El sia poŝo li eltiris ĉifitan paperfolion, kie kuŝis longa listo. Rikanis la foino. “Via listo. Kia stranga ideo noti la nomojn. Post mi malplenigas miajn kojonojn, mi fajfas pri la nomo de la piĉo”. La urso serĉis. “Kie estas Ana? Ha, ĉi-tie”. Li denove parolis pri Ana. “Sube ĝi estas tro larĝa, tro mola”. Mi ne komprenis. Li parolis tiel, kiel pri tro maljuna besto, kiel pri difektita viando. La foino ŝercis. “La trunko de la maljuna arbo estas vermoborita. Nun estas tempo por la nova trunkido”. Ridegis la urso. “Prave, ni invitos nin”.
La sekvontan sabaton, en nia kafejo okazis granda edziĝofesto. La gastoj multnombris kaj venis de fore. Mi kaj la gepatroj laboris ekde la frua mateno. Malembarasi la garaĝon kaj la korton. Munti la longajn tablojn. Ĉirkaŭigi ilin per seĝoj. Kovri ilin per blankaj tablotukoj. Instali estradon por la muzikistoj. Helpi la kuiriston, kiu venis por la tago. Bonvenigi la gastaron. Servi la longan festenon. Senĉese toleri bruajn paroladojn, kantadojn, ridegojn, muzikojn. Liberigi parton de la korto por la dancado. Purigi la necesejon post la vomadoj. Elteni ĝis tagiĝo, kiam foriras la lastaj gastoj. Ĉiam rideti al ĉiuj.
Dum la sama tago, la kafejo mem estis malfermita por la kutima klientaro. Pro la festo, miaj gepatroj ne povis prizorgi ĝin kaj komisiis al mi tiun respondecon. Mi fiere ludis kafejestron. Venis la kutima grupo de kamplaboristoj, inter kiuj la du babilemaj. Post la unua glaso, la urso eligis kontentan suspiron kaj malstreĉiĝis en sia seĝo kun disigitaj genuoj. “Vere, nova pli bonas ol malnova, ĉu ne?” Samopiniis la foino. “Freŝa kaj blanka. Tio luktas kaj ungas. Amuze. Agrabla ŝanĝo”. La urso eltiras sian paperon. “Kiel ŝi nomiĝis?” La foino ŝultrumis. “Ne demandu min. Estis nur plia piĉo”. La urso insistis. “Ĉu Sofia?”. Subite eksplodis vigla muziko. En la malantaŭa korto, la orkestro komencis la balon. Interkompreno iĝis malfacila pro la bruego, kiu invadis la tutan kafejon. La klientoj pli kaj pli nervoziĝis. Iliaj rigardoj ofte fiksiĝis al la malantaŭa muro. Pluraj akre plendis. Mi iomete timis la kolerajn gestojn de tiuj fortaj maturaj viroj. Nenian solvon mi povis proponi al ili. Plejparte foriris pli frue ol kutime. Paginte ili lasis neniun trinkmonon. Mi fermis la kafejon je la kutima horo. Trarigardante la kason, mi fieris, ĉar la kafejo enspezis preskaŭ la samon kiel dum ordinara sabato.
Dimanĉe mi kaj la gepatroj denove laboris la tutan tagon. Ĉion ni bezonis ordigi kaj purigi. Krome, dimanĉo estas la tago, kiam plej multe da klientoj frekventas la kafejon. Vespere, ni sidis elĉerpitaj sed kontentaj. Disponeblis restaĵoj de la festeno. Ni ridetante gustumis. Plej plaĉis al mi etaj kanapoj kun ŝmirita grashepataĵo, eĉ se laŭ mi ili ne klare elstaris el tutordinaraj pantranĉoj kun pasteĉo. Mia patrino kantetis dum ŝi kalkulis la profiton. Mia patro prenis plurajn biletojn en la malfermita kaso kaj donis ilin al mi. “Vi bone laboris. Aĉetu kion vi volas”. Mi tuj decidis iri kun Silvia al Sankta Severa, la proksima urbo, por aĉeti al sî belan varman mantelon.
Kiam mi iris al la lernejo lunde matene, mi kunportis la biletojn en mia poŝo por montri ilin al Silvia. Sed ŝi ne venis. Kiam la instruistino notis la neĉeestantojn, ŝi ŝultrumis. “Plia knabino, kiu mankas la kursojn por sekvadi knabojn. Diablon en la korpo havas ili”. Lastsemajne Roberta neĉeestis, kaj ĉiuj sciis, ke ŝi pasigis la tutan tempon kun Juliano, de apuda vilaĝo. Pluraj lernantoj flustris. “Kokrito, kokrito”. Nenion mi respondis. Mi fikse rigardadis la tablon apud mi, kie Silvia kutimis surmeti sian kajeron. Probable ŝia patrino batis ŝin pli kruele ol kutime. Ŝi atendas en la kabaneto, ke mi venu konsoli ŝin. Je tagmezo, mi eliris la lernejon kiel ĉiutage. Anstataŭ iri hejmen por tagmanĝi, mi foriris al la arbaro. En la kavpado, mi maltrankviliĝis. Ekde kiam ŝi ploras? Mi hastis. Finfine aperis la senarbejo kun sia flora tapiŝo. Mi kuris al la kabaneto, tretante la Silvia-florojn per miaj plandumoj.
Malferminte la pordon, mi vidis Silvian. Ŝi malrapide balanciĝis antaŭ miaj okuloj. Ŝiaj ŝuoj falintaj de la piedoj kuŝis sube sur la grundo. Ŝi estis uzinta niajn ŝnurojn.
Nun jen mi, plenkreskulo, edzo, patro. Glitas la vivo. Miajn du filojn vartas mia patrino. Laŭ ŝi ambaŭ estas tiel petolemaj kiel mi je la sama aĝo. La kafejon mi mastrumas, dum la edzino prizorgas la ĉio-kaj-nutraĵvendejon de siaj gepatroj. Nokte, post seksumado, venas dormo de kontentigita besto. Iafoje mi ne dormas. Mi rigardadas mian dormantan edzinon. Fortika korpo, rondaj formoj, orkolora haŭto. Aperas en mia menso bildo de delikata profilo, je la koloro de blanka vakso.
Ĉiujare, kiam revenas la printempo, mi eskapas dum unu tago. Tiam la kafejon mi fermas. Kiam butiko fermiĝas, oni ofte gluas paperon sur la ferkurtenon “fermita pro malsano”, “fermita pro inventaro”. Se mi tion farus, afiŝiĝus “fermita pro aflikto”.
(Belarta rikolto 2018)