Eta fratino

Laure Patas d’Illiers

(Juna amiko 2020/09)

Mi nomiĝas Dora. Mia plej bona amikino estas Tereza. Ni estas en la sama klaso. Ĉiutage post la lernejo, ni kune eliras kaj revenas hejmen. Je la kruco de vojoj, ŝi iras dekstren al sia strato kaj mi iras maldeskstren, preter la muro de la tombejo, ĝis mia strato. Kelkfoje, ni invitas unu la alian por kune ludi.

Lastan monaton, Tereza havis etan fratinon. Ŝi invitis min por vidi ŝian etan fratinon. Ĉiuj ripetis ke la bebo estas tre bela kaj kara. Tereza tre fieris pri sia eta fratino.

Hejme, mi petis de Paĉjo ke ankaŭ mi havu etan fratinon. Li ŝultrumis kaj respondis ke ne okazos. Mi memoras ke li faris same, lastan someron, kiam mi petis pri ferioj ĉe maro.

Eble ĉio tio okazos, kiam Paĉjo denove trovos laboron. Ĉiun tagon, kiam mi estas en la lernejo, li serĉas laboron per sia komputilo, kuŝante sur la sofo de la salono. Kiam Panjo revenas de sia laboro, ŝi diras ke li pigras kaj ili kverelas. Tiam mi iras en mian ĉambron.

Lastan semajnon, post kiam Tereza kaj mi disiĝis, mi paŝis preter la muro de la tombejo. Tie mi vidis hundon.

Mi kaj la hundo staris kaj rigardis unu la alian. Ĝi estis malgranda kaj blanka, kun nigra nazopinto kaj nigraj okuloj.

Mi diris "He hundo! Ĉu vi havas etan fratinon?" La hundo respondis "Ne" en la hunda lingvo.

Mi paŝis hejmen kaj la hundo sekvis min.

Kiam Paĉjo vidis la hundon, li koleris. Mi ploris "Ĝi estu mia amiko! Ĝi nomiĝos Ŝuŝu!" Paĉjo diris "Nu, ne ploru. Ni vidos, kion diros via patrino".

Kiam Panjo revenis, ŝi diris "Kial ne? Se ĝi manĝas niajn restaĵojn, ĝi kostos nenion". Poste ŝi diris al Paĉjo "Vi havas liberan tempon la tutan tagon, vi promenigos ĝin". Paĉjo ne respondis.

Nun Ŝuŝu estas mia hundo. Ĝi dormas sur tapiŝo en mia ĉambro. Post la lernejo ni kune ludas. Ĝi plej ŝatas ludi pilkon. Kiam mi foriras al la lernejo Ŝuŝu kuŝiĝas ĉe Paĉjo. Li ne plu grumblas pri ĝi.

Hieraŭ vespere, Paĉjo rakontis ke li promenis kun Ŝuŝu, kiam alparolis lin Sinjorino Kavan. Ŝi estas najbarino de ni. Ŝi diris, ke tiu hundo apartenis al unu el siaj luantoj, malsana maljunulino, kiu mortis lastan semajnon. Post la morto, la hundo restis en la apartamento. Sinjorino Kavan forigis ĝin de la apartamento. Ŝi venigis ĝin en sian hejmon, sed la venontan tagon la hundo fuĝis. Sinjorino Kavan diris, ke ŝi tre kontentas, ke ni prenis la hundon. Ŝi diris, ke ni rajtas konservi ĝin por ĉiam.

Hodiaŭ, kiam ni kune iris hejmen, Tereza rakontis al mi pri sia eta fratino. Ŝi diris al mi, ke la bebo nur dormas kaj krias. Mi rakontis al Tereza pri Ŝuŝu. Ŝi tre interesiĝis kaj volis vidi ĝin. Mi invitis ŝin en mia hejmo. Ni kune ludis pilkon kun Ŝuŝu. Kiam ŝi foriris, Tereza diris al mi "Mi preferus havi hundon ol etan fratinon. Vi bonŝancas!"