Ĉe maro en Bulonjo

Laure Patas d’Illiers

Mi enuas. Mi enuegas! Nur la unua semajno de mia staĝo finas hodiaŭ. Ĝis la fino de marto mi nepre restos tie ĉi. En la aliaj fakaj altlernejoj pri turismo, la studentoj staĝas ekde majo, aŭ dum la somero. Mi malbonŝancas, en mia lernejo la staĝo okazas de januaro ĝis marto. Mi malbonŝancas ankaŭ pri la staĝo mem, la nuran, kion mi obtenis. En Bulonjo-ĉe-maro, urbetaĉo, vera truo, tutcerte neniam vi aŭdis pri ĝi. Mi deĵoras en la akceptejo de la Hotelo de artistoj. Kia stultaĵo. La gemastroj skiferias fore en la Alpoj. Preskaŭ neniu kliento alvenas dum la vintro. Nenion mi lernas. Tuttage mi kalkulas miajn fingrojn. Fek. Ĝismorte mi enuas, enuegas, enuaĉas!

Mi ne havas sufiĉe da groŝoj en la poŝo por reiri ĉiusemajnfine hejmen en Vitry-ĉe-Sejno. Hieraŭ, dum du horoj mi rete babilis kun Enzo, sed hodiaŭ li ne liberas. Kiu estas Enzo? Nu, mia koramiko, kompreneble, ĉu vi ne divenis tion? Li promesis, viziti min almenaŭ unufoje monate. Promesi facilas. Ni vidos. Li diris, ke li iros ĉi-posttagmeze al la kinejo, sed li ne volis diri al mi kun kiu. Mi ne estas ĵaluza, absolute ne. Mi volis nur certiĝi, ke ne temas pri Lea. Atentu, Lea! Se vi aŭdacas alproksimiĝi al mia Enzo, per miaj ungoj mi disŝiros vian portreton tiel, ke neniu kapablus rekoni vin. Ho, Enzo, mi ne scias kiel  elteni tri monatojn sen vi.

Rigardu min, kompatinda mi estas, ĉu ne? Jen mi, tute sola, en ĉi tiu damninda loko. En Bulojno-ĉe-maro, neniu interesa evento iam ajn okazis, okazas nek okazos. Estas dimanĉo matene, kaj mi solece promenas sur la strando. Neniu ie ajn videblas. Nulnulas. La ĉielo estas griza, la maro estas griza, eĉ la sablo aspektas iel grizeca. Flaru, la maro odoras iel marĉe, haladze. Tie vicas la plaĝokajutoj. Vidu, ili provas ŝajni gajaj, dismontrante siajn du kolorojn, sed ili malsukcesas ĉar la farbo disskvamiĝas. Malantaŭe staras la hoteloj. Plejparte fermitaj. Kia ĝoja vidaĵo! Fek, fek, kaj ankoraŭ fek!

Kiel agace kriaĉas la mevoj tie supre! Silentu, mevoj! La vento pelas min. Blovu, malica vento, vi ne sukcesos  trapiki mian anorakon. Konkoj krakas sub miaj plandumoj. Kiam mi tuŝas ĝin, kiel malvarma estas la sablo! Amuze, ĉiuj ĉi spuroj. Mi ne kredintus, ke tiom da bestoj ĉi tie paŝas. Spuretoj de mevoj. Spuroj de hundoj. Jen, vidu, eĉ spuro de ĉevalo. Se mi havus pli da mono, mi ŝatus rajdi galopantan blankan ĉevalon laŭlonge de la plaĝo, kiel ili montras en la reklamofilmetoj.

Kiom da aĵoj ĉi tie kuŝas sur la sablo! Vere, ĉiaj umoj. Jen, kio estas tio? Ĉu libro? Ne granda, malpli ol paperfolio, sed dika kaj peza. Bela leda nigra bindaĵo kun oraj signoj. Luksa libro, ĉu ne? Bonŝance, ĝi ne estas tre difektita. Tute seka ĝi estas. La koloro ne suferis. Kiam mi skuas la paĝojn, pluvas malmulte da sablo.

Strange. Mi ne kapablas legi. La signoj aspektas kiel etaj desegnaĵoj. Ili belas, multe pli ol ordinaraj leteroj. Ĉi tiu libro iel aspektas kiel la Biblio, kiun la usonana asocio disdonas, por ke ni metu ĝin en la noktotablon de ĉiu hotelĉambro. Ĉu eble la libro estas ia Biblio? Aŭ ia Korano? Ĉiukaze, tiuj signoj ne estas arabaj. Mi ne scipovas la araban, sed mi kapablas identigi ion skribitan en la araba.

Neniu nomo sur la antaŭpaĝo. Tamen, ies libro ĝi ja estas. Mi imagas iun kadukan maljunulon, tute faltitan, kiu ĉiumatene venas ĉi tie por preĝi. Li sidis sur la sablo en sinteno de la lotuso, li iom meditis. Ĉar li flugrevis sur asteroido, for de la mondo, li tute forgesis sian libron forirante.

Ĉirkaŭe, en mia vidosfero, neniu, absolute neniu. Krom la damnitaj mevoj senĉese blekaĉantaj. Ha ne, vidu tie for, jen silueto. Tiel platas la strando, oni vidas ĝis kilometrojn for. De ĉi-tie, ĝi aspektas kiel nura punkto, sed nepre temas pri homo. Li piediras laŭlonge de la akvorando ĉi tien. Estus amuze, se estus la faltita oldulo, kiu revenas por serĉi sian libron.

Li malrapide paŝas. Tamen ne certas, ĉar estas malfacile juĝi pro la distanco. Ej! Li haltas. Li sidiĝas. Li demetas siajn ŝuojn. Li eniras la akvon. Nu, nur la piedoj. Li denove marŝas laŭlonge de la akvorando, sed nun en la akvo mem. Damne. Malvarmotima tiu avĉjo ne estas. La akvo ĉi-tie ŝajnas maksimume dek gradojn varma. Mi, nur por sako da biletoj mi banus min, eĉ se nur la piedojn.

Li alproksimiĝas. Li pli kaj pli bone videblas. Strange. Li similas bulon. Ia bulo surakve antaŭeniranta. Verŝajne li surhavas plurajn tavolojn de vestoj aŭ de kovriloj. Ĉu por ŝirmi sin de la glaciiga vento? Se jes, kial vadi nudpiede en malvarma akvo, he, avĉjo bululo?

De pli proksime, li ŝajnas obeza. Amuze, li surhavas teksaĵojn ĉirkaŭ sia tuta korpo. Nigraj teksaĵoj supre, buntaj teksaĵoj sube. Li anaspaŝadas. Ĉu eble virino? Plue, ŝi rapide paŝas. Probable ne tiel maljuna ŝi estas.

Ŝi alvenas. Mi vidu ŝin. Mi alproksimiĝu. Tamen, mi haltos antaŭ la akvorando. Mi absolute rifuzas malsekigi miajn basketŝuojn. Tute novaj ili estas kaj multege ili kostis.

Diablo! Estas knabino! Ne, junulino. Nu, miaopinie, maksimume dudek-kvin jara. Nigra teksaĵo sur ŝia kapo. Sube, larĝa ruĝa robo, kun multkoloraj brodaĵoj. Graveda ŝi estas! Tial mi taksis ŝin obeza. Nun mi klare vidas ŝian rondan vizaĝon, je la koloro de branpano. Ŝi komprenas, ke mi ne volas eniri la maron, ŝi ridas, kaj eliras el la akvo por renkonti min.

Ŝi nomiĝas Aliza, ŝi devenas de Kartvelio. Ŝi ĝisiras la okan monaton de sia gravedeco. Pro tio ŝi suferas je ŝvelo kaj doloro en la kruroj. La kuracisto konsilis, ke ŝi marŝu ĉiutage kvaronhoron en la maro. Ni sidiĝas kune sur la sablo, kaj ni rakontas nian vivon unu al la alia. Ŝi pacience aŭskultas, kiam mi plendas pri la staĝaĉo, pri la urbaĉo, pri Enzo, pri ĉio. Mian hejmsopiron ŝi bone komprenas, tian senton ankaŭ ŝi konas. Antaŭ du jaroj ŝi forlasis Kartvelion kun sia familo. Ili nun loĝas en urbeto tute proksima de Bulonjo. La bebo estos ŝia unua. Ĉu knabo aŭ knabino, ŝi ne volas scii. Estos surprizo. Aliza ŝatas ĉiajn surprizojn. Ekzemple renkonti nekonatulinon sur la strando. Ni ridas, ni amuziĝas. Malpli ol unu horon ni konas unu la alian, tamen ni sentas kvazaŭ amikinoj ekde infanvartejo.

Ej! La libro. Mi tute forgesis ĝin, kaj subite la penso revenis en mian menson. Nekredeble, tiu libro fakte estas ŝia. Nu, pli ĝuste, al ŝia edzo ĝi apartenas. Jes, estas Korano, tradukita. Ili kutimas kune veni ĉi tien. Li sidiĝas sursable kaj legas, dum ŝi vadadas en la maro. Ĉi-matene, li ne povis akompani ŝin, pro urĝa laboro en lia tubista etfirmao. Li certe forgesis sian libron hieraŭ. Ŝi redonos ĝin al li, li kontentos.

Aliza ne tre ŝatas legi librojn. Ŝi preferas mangaojn. Sed mangaojn oni malestimas ĉe ŝi. Multege da mangaoj mi havas, kiujn mi kunportis de hejme. Mi plezure pruntedonos kiom da ŝi deziras. Ni povas tuj iri, la hotelo estas tute proksime. Ek! Ŝi remetas siajn ŝuojn. Babilante ni trairas la strandon.

La vico de plaĝokajutoj ornamas la plaĝon kiel gaja girlando blua kaj blanka. La suno lumigas la helajn fasadojn de la pimpaj hoteloj. Sur la strato ridetas la preterpasantoj. Mojosas Bulonjo-ĉe-maro!