Bonvenon

Laure Patas d’Illiers

Teatraĵeto, memore al Georgi Stamatov
(Surscenigita dum la 2019a hispana-andaluzia-IFEF kongreso)

Roloj: Djego, Marika, Tomaso
Loko: duetaĝa luksa salono. Du pordoj: enirpordo, ena pordo al aliaj ĉambroj

Djego kaj Marika kune eniras tra la enirpordo.

DJEGO: Bonvenon, Marika mia. Mi tiel feliĉas, akcepti vin ĉe mi. Mi esperas, ke vi ĉi tie sentos vin plenkontenta. Se io malplaĉas al vi, diru al mi, mi tuj ŝanĝos ĝin. Mi deziras, ke vi sentu vin hejme.

MARIKA: Ho, Djego, via domo estas tiel bela kiel vi diris! Ĝi estas grandega! Kiuj pompaj pentraĵoj, kiuj imponaj mebloj! Kiom altas la plafono! Ho, pro balkona unua etaĝo super la salono. Kiu loĝas tie? Ĉu najbaroj?

DJEGO: Ne, mia kara stultulineto. Kompreneble, ankaŭ tie supre estas hejme.

MARIKA: Ĉu ĉi ĉio… Ĉu ĉi ĉio estas via?

DJEGO: Jes, la tuta domo apartenas al mi. Kaj nun ankaŭ al vi, karulino mia.

MARIKA: Similas al feina rakonto. Vi estas mia ĉarma princo kaj mi estas via Cindrulino.

DJEGO: Vi estas multe pli ol tio. Vi estas mia Marika. Kiam unuafoje mi vidis vin, mi sentis, ke mia koro haltis sian baton. Mi ekkonsciis, ke vi estas tiu, kiun mi estis atendanta dum tiom da longaj jaroj. Marika, en vi mi ŝatas ĉion, eĉ la plej malgrandan el viaj gestoj. Kiam vi ŝovas vian hararon alten, mi deziras kiskaresi la lanugon, kiu frizetiĝas sur via nuko. Kiam vi faligas vian hararon suben sur viajn ŝultrojn, mi deziras enprofundigi mian vizaĝon enen, kiel en ondon. Kiam vi paŭtas, ĉe viaj lipoj aperas vangokaveto tiel alloga, ke mi nepre kisu ĝin. Kiam vi ridas, eĉ pri mi, vi lumigas ĉion ĉirkaŭ vi, vi estas mia propra suno.

MARIKA: Djego, mi tiel amas vin, mi tiel feliĉas kun vi. Mi naskiĝis je la tago kiam ni konatiĝis. Mi forgesis ĉion, kiu antaŭe okazis. Mi estas nova printempa planto, kiu kreskas al la lumo. Mia lumo estas vi, mia amato.

DJEGO: Ni estis destinitaj trovi unu la alian kaj unuiĝi por ĉiam.

MARIKA: Amato mia, kiel bela edziĝopeto.

DJEGO: Edziĝo? Se tion vi deziras, jes, eblas, ni edziĝu.

MARIKA: Perfekte! Nia edziĝofesto estos bela, ĉu vi konsentas? Mi jam scias, kian robon mi surhavos. Jam delonge mi imagis ĝin. Kvadrata dekoltaĵo, tiel, vidu. Tre malloza ĉirkaŭ la talio. Jupa parto larĝa, ho, larĝega, korolforma (Ŝi turniĝas). Pri la teksaĵo, fajo, por malpli de flekseblo. Bela fajo el silko eburkolora.

DJEGO: (ridas) Ŝajnas ke vi jam ĉion antaŭvidis. Kiel vi deziras, karulino. Okazu ĉio, kio plaĉas al vi.

MARIKA: Bonŝancas, ke vi estas milionulo. Kiel mirinde! Kiel feliĉa mi sentas! (ŝi dancas). Mi havas la impreson ŝvebi alte en ĉielo. Ĉio grandiozas, ĉio feas, dank’ al vi. Djego, vi estas la plej bona homo el la mondo.

DJEGO: Marika, ĉesu, mi petas vin. Ne, mi ne estas tia bona homo, kia vi taksas min. Mi ne rajtas lasi vin tiel paroli pri mi. Mi nun konscias, ke ne eblas tiel daŭrigi. Nia kuna vivo estus bazota sur mensogo, terura mensogo de mi.

MARIKA: Kion vi diras? Nenion mi komprenas. Kia stranga voĉo. Djego, mi tremas, aŭdante vin.

DJEGO: (deturniĝas de ŝi) Aŭskultu min, sen paroli, sen rigardi min. Poste vi juĝos min, kaj sendube vi kondamnos min kaj forigos min el via vivo. Sciu, Marika, tiu domo, miaj milionoj, mia tuta riĉaĵo, ĉio ĉi rezultas de krimo. La plej forloga, hororplena, abomeninda krimo. Patromurdo. Kiam li estis juna, mia patro kreis sian firmaon. Li riĉiĝis je milionoj. Tamen, ekde mi iĝis plenkreskulo, li firmege rifuzis provizi min per parto de sia mono. Li kutimis diri: “Mi sukcesis per mi mem, mi volas ke ankaŭ vi elstariĝu sen ies helpo”. Sed mi tute ne estis naturdotita per talento de entreprenisto. Mi nur kapablis atendi lian heredaĵon. Kaj malbone mi eltenis la atendadon. Iam, ni staris kune sur la una etaĝo, tie, vidu. Mi puŝis lin trans la balustradon. Li falis kapomalsupren. Ĉi tien precize, sur la marmoron. Li tuj mortis. Neniu scias la veron. Ĉiuj kredas ke li mortis pro akcidento. Kiel ununura filo mi heredis liajn posedaĵojn. Sed per tiu mono nenian plezuron mi ĝuas. Mia kulposento naskas en mia koro senfinan punon. Nokte obsedas min koŝmaroj, tage ronĝas min rimorsoj. Ĉu vi nun komprenas? Mi ne indas vivi kun vi. Kiel mi proponus al vi edziniĝi kun murdisto? Kiel vi naskus infanojn kun patromurdisto? Neniel eblus. Foriru, Marika, lasu min.

MARIKA: Ĉu vi supozas ke mi forlasus vin nun? Kiam vi suferas? Kiam vi malfeliĉas? Tute ne! Ĝuste pro tio mi restos kun vi. Tiun teruran tragedion ni kune transpasos. Nia amo estos la plej forta. Neniam ni disiĝos, Djego. Mi amas vin tian, kia vi estas. Kion vi faris en la estinteco ne plu gravas. Nur gravas la amo flamanta en niaj koroj.

DJEGO: Tian amon mi ne meritas.

MARIKA: Kiam oni amas, ĉion oni pardonas.

DJEGO ekridegas.

MARIKA: Kio okazas? Kial vi ridas?

DJEGO: Ĉar mi estas feliĉa. Marika, pardonu min, mi ĵus mensogis al vi. Komprenu, mi bezonis scii, ĉu vi vere amas min. Neniun mi murdis, dank’ al Dio. Mia patro tute bone fartas. Li ege feliĉos, kiam mi anoncos al li nian venontan edziĝon. Nu… Denove pardonu min, Marika, mi ankaŭ mensogis, kiam mi diris ke mi estas milionulo. Fakte, tiu ĉi bela domo apartenas ne al mi, sed al mia mastro. Mi laboras ĉi tie kiel servisto. Marika, vi pardonas min, ĉu ne? Se vi pardonis al mi krimon, nepre vi pardonos al mi mensogon.

MARIKA: Ĉu vi vere mensogis?

DJEGO : Sciu, kara, ne maloftas ke viroj iomete mensogas kiam ili amindumas. Mi nur provis impresi vin por plaĉi al vi. Tio ne plu gravas. Nur gravas la amo flamanta en niaj koroj. Kiam ni estos geedzoj, ni loĝos en mia ĉambro, je la lasta etaĝo, ĝi estas sufiĉe granda por ni ambaŭ. Estos feliĉe, alpremiĝi unu la alian en nia amnesto, alte sub la tegmento.

MARIKA: Ĉu nenio el ĉio ĉi estas via?

DJEGO: Nenio. Mi estas riĉa nur de mia amo por vi.

MARIKA: Lasu min pasi.

DJEGO: Marika!

MARIKA: Lakeaĉo. (ŝi eliras tra la enirpordo).

DJEGO malespere sinkas en seĝon kaj kaŝas sian vizaĝon per siaj manoj.

Post momento Tomaso eniras tra la ena pordo.

TOMASO: Bonan vesperon, sinjoro. Laŭ viaj ordonoj, la ĉefkuiristo preparis vespermanĝon por du personoj. Mi servos vin en la blua salono, ĝuste kiam vi deziras.

DJEGO: Tomaso, diru al la ĉefkuiristo ke vespermanĝo ne okazos hodiaŭ. Mia gastino foriris kaj mi ne sentas deziron manĝi. (li eliras tra la ena pordo).

TOMASO: Neniam edziĝos la mastro. Ĉiufoje kiam li invitas ĉi tie junulinon, preskaŭ tuj  forflugas ŝi. Tiu ĉi estas la kvara, ekde la komenco de la jaro.