La vetero ĝis nun estis bela. Dika aero kirlas la polvon ambaŭflanke de la vojo. La vespero estos fulmotondra. Karbokoloraj nuboj ore randitaj amasiĝas. Laŭlonge de la veturejo, la arboj montras du kolorojn, okran oron ĉe unu flanko kaj malhelan verdon ĉe la alia flanko. La somero senfine finiĝas, ĝi pluas pro inerto, sen ajna energio. La filikoj rande de la vojo komencas rufiĝi. Oni ŝvitas en la peza varmo de ĉi tiu posttagmezo, tamen io neperceptebla en la aero anoncas la baldaŭan sezonon de trikaĵoj kaj koltukoj.
La ŝoforo stiras sian aŭtobuson laŭ la mallarĝaj sinuaj vojoj, alten kaj malalten, monteto post monteto. En la fora oriento malofte videblas la silueto de antaŭmontoj de la Centra Masivo. Malvastas la horizonto en Quercy [kersi]. La lasta vojaĝanto elbusiĝis antaŭ tri haltoj, en loko kie ĉi tiu departementa ŝoseo kruciĝas kun tera vojo al Senaillac [senajak]. Per sia mano, la ŝoforo gratas sian dekstran gluteon. Sola en sia veturilo, oni senĝenas.
Li malŝatas labori dum la somero. Tristas stiri buson tute aŭ preskaŭ malplenan, dum ĉiuj estas for feriantaj. Venu la aŭtuno kaj la brua grego de infanoj veturante al la lernejo, por revivigi ĉi tiun feran ujon, nun silenta kvazaŭ tombo. Tamen, eĉ kiam lia buso kolektos lernejanojn, tio ne plu plaĉos kiom antaŭe. Antaŭ multaj jaroj, kiam klientoj enbusiĝis, ili ĉiam diris "Bonan tagon, sinjoro Laniès [lanjes]". Nuntempe, ili ne levas la rigardon el siaj telefonoj. Eĉ per siaj damnitaj telefonoj ili pagas! Ne plu okazas donado de busbileto, kalkulo de restmono, duma babilado pri io ajn. Kiam li junaĝis, malplena aŭtobuso tutsimple ne ekzistis. Ĉiuj uzis buson, junaj kaj maljunaj, vintre kaj somere. Sed hodiaŭ onidire "ciu havas aŭton". Fakte tio ne veras! Tamen, tiuj kiuj ne havas aŭton, estas devigataj elturniĝi alimaniere, ĉar pli kaj pli malmultiĝas la busoj. Ŝoforo de aŭtobuso estas profesio foriranta.
La stiristo alvenas al la busostacidomo. La buso sekvas kurban trajektorion por lokiĝi, fronte al la kajo, ĝuste sub la afiŝita numero de la buslinio. Sinjoro Laniès peze elbusiĝas, malfaldigante siajn rigidiĝintajn krurojn, malkurbiĝante sian dorson. Estas neniu vivanta en la tuta busostacidomo, krom senhejmulo duonkuŝanta sur benko kun amaso da posedaĵoj surgrunde. Sinjoro Laniès ĵetas rigardon al la granda mura horloĝo. 17:58. Li disponas je kvin minutoj antaŭ ol foriri, sufiĉas por pisi kaj plenigi per krano sian akvobotelon. Lia buso devas foriri je 18:03. Post dek ses haltoj, ĝi alvenos al la alia ekstremaĵo de la linio. Je 19:47, ĝi revenos ĉi tien laŭ inversa vojo. Tiam finiĝos lia labortago. Li eliras la stacidomon. Neniu vojaĝanto atendas sur la kajo antaŭ lia buso. Li vespiras. Li probable laŭveturos la tutan linion sen kliento. Venontjare, la busa kompanio certe forigos la lastan vojaĝon el la horaro.
Sinjoro Laniès sidiĝas, kojnumas sian akvobotelon ĉe sia seĝo, startigas la motoron. La buso skuiĝetas. Ĝuste kiam Jean-Pierre [ĵapjer] Laniès pretas retroveturi, oni frapetas ĉe lia dekstra fenestro. Li kliniĝas. Tie staras la senhejmulo, kiun li vidis sur la benko. Kion ĉi tiu volas, ĉu monero? Ne, eniri, li volas eniri. Malvolonte, Jean-Pierre Laniès premas la butonon kiu malfermas la pordon. El sia alta seĝo kaj sia longa dorso, li subenrigardas la entrudulon kaj seke anoncas ke biletoj ne plu aĉeteblas en la busoj mem. La vagadulo enbusiĝas kaj montras telefonon. Sur ekrano riparita per glubendo, afiŝiĝas rapidresponda kodo. Jean-Pierre Laniès elingigas sian pistolecan legilon kaj celas la nigra-blankan kvadraton. Nekredeble! La vagadulo estas laŭregula, lia bileto rajtigas lin veturi en ĉiuj linioj de la kompanio dum unu horo.
Ĉemane la kliento portas gitarujon el trivita kvadratita ŝtofo. Kio videblas malantaŭ li? Hundoj estas malpermesitaj en busoj, krom tiuj de blinduloj. La vojaĝanto insistas, lia hundo bone kondutas, li promesas ke ĝi ĝenos neniun, li flanken klinas sian kapon, lia rideto provas krei simpation, li pli junas ol Jean-Pierre kredis kiam li vidis lin sur la benko. Nu, ĉar la buso nun estas malplena kaj verŝajne tiel restos... Per laca gesto Jean-Pierre permesas eniron. La vojaĝanto paŝas inter la vicoj de seĝoj. Lian dorson kaŝas granda tornistro sur kiu kuŝas rulita dormosako. Liajn krurojn iom kaŝas la sekvanta hundo.
La buso retroveturas laŭ kurba linio, antaŭeniras al la departementa ŝoseo, komencas la lastan iron kaj revenon de la tago. Dum la halto en la busostacidomo, la nuboj pli malheliĝis. Proksime de la okcidenta horizonto, la ĉielo konservas sian oran lumon. Ĉie alie, ĝi aspektas kiel vastega griza tegmento kaj kvazaŭ ĝiaj fostoj staras la poploj ambaŭflanke de la ŝoseo. La varmo, kiu amasiĝis dum la tago, stagnas en la buso. Jean-Pierre sentas kiel lia ĉemizo ĉe la dorso denove gluiĝas al la artledo de lia seĝo.
Stirante, li ofte rigardas en la ena retrospegulo. La fremdulo instaliĝis funde de la buso, kie ununura benko sekvas la tutan larĝon. Li tute kuŝas sur la funda benko. Jean-Pierre ne povas vidi liajn piedojn, sed tutcerte ili estas sur la brakapogilo rande de la benko. Senhejmuloj neniam demetas siajn ŝuojn. Liaj plandumoj lasos makulojn. Jean-Pierre devos purigi sian buson antaŭ ol hejmeniri. La ulo invadis ankaŭ la antaŭlastan vicon de seĝoj, lia tornistro kuŝas sur la du seĝoj maldekstre kaj lia gitarujo sur la du dekstre. La hundo staras sur la planko inter la seĝoj de la antaŭlasta vico. Ĝi ŝajnas juna kaj scivoleme rigardas fronten. Tempaltempe ĝi iomete ŝanceliĝas pro la movoj de la veturilo. Ĝia felo estas blanka kun rufaj makuloj.
Jean-Pierre rigardas la vojon sen vidi ĝin. Li parkeras ĉiun ĝirejon. Dum la tago, sur ĉi tiu loka vojo oni ofte renkontpasas kamparan traktoron aŭ malnovan kamioneton, sed je ĉi tiu malfrua horo la vojo senhomas. La viro, malantaŭe, probable aĝas ĉirkaŭ tridek. Pli malpli tiom aĝus Sébastien [sebastjan] se li ankoraŭ estus. Cetere, ĉi tiu junulo, pro lia pajlokolora hararo, hirta kiel disfalita fojnamaso, iomete similas al Sébastien. Jean-Pierre malrapidas antaŭ sinsekvo de fortaj ĝiroj, anoncita de trafikŝildo. Ĉe la piedo de la trafikŝildo fiksiĝas velkita bukedo, memore de iu viktimo de ĉi tiea akcidento. Sur tia vojo Sébastien... Pri Sébastien, tio okazis en novembro, la kamiono havis difekton en la bremso, pro pluvo la ŝoseo estis glita... Se Sébastien estus portinta kaskon, li estus postvivinta, tiam diris ĝendarmo. Jean-Pierre tiomfoje admonis Sébastien, kiam oni veturas per mopedo oni portu kaskon! Sed tiutempe Sébastien agis nur laŭ sia propra plaĉo. Se Josette [ĵozet] tie estintus, ŝi povintus paroli al li. Ŝin Sébastien ja aŭskultintus. Ŝi eĉ ne bezonintus paroli. Ŝi simple haltigintus lin sur la pordosojlo, metintus la kaskon sur lian kapon, kun rideto kaj kiseto sur lian nazopinton, kaj li konsentintus porti ĝin.
La memoroj tro pezas ĉi-vespere. Jean-Pierre per bruska fingro premas la butonon de la radio. BQR, Bas Quercy Radio [ba kersi radio], 102 FM. "Rugbeo, rezultoj de la hodiaŭaj maĉoj". La novaĵoj pri sportoj plenigas la buson, la krioj de spektantoj eksplodas en subitaj blovoj, la vortoj de la komentisto haste karuselas. Poste reklamoj, kuiru per natura gaso, dudek elcentoj rabato sur bovaj ripaĵoj en superbazaro, kaj tiel plu. La kaskado de bruoj plenplenas la orelojn kaj bonefikas sur la menso.
Inter du klukantaj reklamoj, Jean-Pierre perceptas facilajn sonojn el la busofundo. Ĉu blekas la hundaĉo? Ne, temas pri muzikecaj sonoj. Malantaŭe la junulo eligis sian gitaron kaj komencas agordi. Ĉu la radio ne plaĉas al li? Ĉu li pretendas ludi sian muzikaĉon? Arogantulo! La bubo konsciu en kies buso li estas, li respektu la rajton de la estro. Jean-Pierre plilaŭtigas la radion. Reklamo orelŝire dialogas por vendi traktoro-gazontondilon. La hundido blekas, probable la subita bruo timigis ĝin. Jean-Pierre prenas sian akvobotelon kaj trinkas plurajn glutojn. Li konscias ke lia tuta korpo estas ŝvita.
Antaŭ la ventoŝirmilo, la vojo serpentumas tra densa kaj malhela arbaro. La ĉielo nigras kiel krepusko. Subite zigzago traflugas la aeron dekstre. Tuj tondro imponas, brutala, surdiga. Pluvo eksplodas per hastaj akvofaloj, kvazaŭ kolero longe retenita. Likvaj rimenoj vipas la la vitraĵojn, resaltas de la ŝoseo, surŝprucigas la karoserion kun obtuza grumblo. Ĉie ĉirkaŭ la buso la aero plenplenas je blankecaj vertikalaj strioj. Preskaŭ nenio videblas. Jean-Pierre malrapidas. Eĉ se li parkeras la vojon, eĉ se estas neniu risko renkontpasi alian veturilon, li timas veturi preskaŭ blinde. El la pala kurteno de la pluvo, io ajn povus aperi...
La frakasa bruo de fulmotondro supersonas la radion, kiun senatente malŝaltas Jean-Pierre. Fulmotondroj en la fino de aŭgusto povas esti danĝeraj. Ĉi tiun matenon, en la radio mem, oni asertis ke la departementa administracio malsufiĉe flegas la publikajn arbarojn, kio plialtigas la riskon de incendio dum la somero. La fulmotondro lante malproksimiĝas. La tondra bruo pli kaj pli malfortiĝas. Restas la obtuza graŭlado de la pluvo.
La buso desupras malmildan deklivon ĝis forta ĝiro dekstren. Turniĝante, Jean-Pierre subite premegas la bremspedalon kaj la buso konvulse haltas. La nazo de la buso frapiĝis kontraŭ obstaklo, kiu tutlarĝe baras la vojon. Arbo kuŝas oblikve trans la ŝoseo. Ĝiaj radikoj ankoraŭ restas dekstre sur la taluso. Ĝiaj branĉoj implikiĝas maldekstre en la veproj, platigante la filikojn ĉe la rando. Jean-Pierre taksas la diametron de la trunko je plimalpli tridek centimetroj. La malhela ŝelo brilas pro la pluvo rojante sur ĝi. Longa flako malrapide formiĝas sub la trunko.
Jean-Pierre ŝaltas la danĝeroblinklumojn. Kiam li malŝaltas la motoron, silentiĝas. Fakte, la silento estas nur relativa, ĉar pluvgutoj plu frapas la karoserion. Jean-Pierre telefonvokas la busoficejon. La kolego flegme notas la incidenton. Li sendos iun kiel eble plej rapide. Kiel eble plej rapide...? Dankon kolegoj. Nu, iu ja alvenos, sed post almenaŭ unu aŭ du horoj, post la fino de la fulmotondro. Intertempe noktiĝos. Per kolera gesto, Jean-Pierre premas la butonon por malfermi la pordon. Pli laŭte audiĝas la pluva kaskado. Li stariĝas kaj surmetas flavan sekurjakon. Ĉi-matene, li ne atentis la veterprognozon kaj kunprenis nek pluvombrelon nek pluvmantelon. Ekstere li tramalsekiĝos. Tamen li nepre eliru por ekzameni la damaĝon kaj instali la sekurecajn triangulojn sur la ŝoseon.
Elbusiĝonte, Jean-Pierre vidas ke la junulo forlasis la busofundon kaj aliras lin. La knabego mantenas anorakon kaj prezentas ĝin al Jean-Pierre, kiu nee skuas la kapon. Iom da pluvo ne timigas lin, neniel li akceptus ion de tiu individuo, neniam li surmetus ĉi tiun multkoloran veston tute ne taŭgan al lia aĝo. La knabo insistas, la brakon etenditan, la kapon flanken klinitan. Nu, ĉion konsiderinte, preferindas eviti malvarmumi. Cetere, neniu vidos lin tiel vestite.
La kapoto ne grave difektiĝis. La du sekurecajn triangulojn Jean-Pierre zorge starigas tridek metrojn antaŭe kaj malantaŭe de la buso. Disfluetante pro la pluvo, li reeniras la buson. Tuj li demetas la flavan sekurjakon kaj la buntan anorakon. Li paŝas en la buso, tenante antaŭ si per etendita brako la anorakon, kiu abunde gutas sur la plankon. La hundo antaŭeniras flarante. Subite ĝi nazbruas ĉar akvo falis sur ĝian kapon. Ĝia surprizita mieno tiel komikas ke Jean-Pierre ne povas deteni sin ridi. Ankaŭ la knabo ridas. Ĉi tiu prenas la anorakon kaj metas ĝin sur dorsapogilon, kie la teksaĵo plu eligas gutojn sur la plankon inter du seĝovicoj. Jean-Pierre plu restas samloke, svage rigardante la hundon, kaj demandas "Kiel ĝi nomiĝas?"
"Ĝi nomiĝas Porthos [portos]". Post momento, la knabo aldonas "... kaj mi estas Antoine [antŭan]". La hundo skuetas la krurojn kaj instalas sin sur seĝon por eviti la malsekan plankon. Finfine Jean-Pierre levas la okulojn al la hararo je la koloro de matura tritiko. "Jean-Pierre Laniès. Nu, Jean-Pierre, mi estas Jean-Pierre". Li sidiĝas sur seĝon. La pluvo zumas ekstere. Li ne bone scias kion fari per sia korpo, nek kion diri. Li ne kutimas konatiĝi kun nekonatoj. Kiam Josette ankoraŭ vivis, ŝi ofte invitis gastojn en ilian hejmon. Josette ŝatis alparoli fremdulojn. Ŝi kapablis paroli kun homoj. Ŝi ankaŭ kapablis paroligi ilin pri si, malkovri simpatiajn karakterojn. Li mem neniam scipovis. Ekde kiam ŝi forpasis, li ne plu vizitadas nek gastas. Kun la kolegoj, nur bonan tagon, ĝis la revido. Ĉiusemajne li kuniĝas kun samkafejanoj por trinkadi, kartludi aŭ spekti rugbeomaĉon. Tie oni konas sin sen rakonti pri si mem. Ĉi tiu Antoine iomete similas ankaŭ al Josette. La sama eta rideto, kiun ŝi kelkfoje havis rigardante lin. Ne rideto mokanta, tute ne, nur eta rideto kiu atendas ion.
Ekstere, la pluvo senĉese frapas la fenestrojn kaj la tegmenton. La ĉielo malheligita de la fulmotondro nigrigas la foliaron ĉirkaŭe. Ne tiom malfruas, sed ŝajnas ke jam profunde noktas. Ene de la buso, la lampoj eligas haloojn je la koloro de ovoflavo. Antoine prenas sian gitaron kaj ekkantas kanzonon mildan kaj lantan. "Bolivia melodio" li aldonas fine. Li pluas per muziko rapida kaj vigliga. La fingroj de Antoine kuras sur la kordoj, lia tuta korpo moviĝas laŭtakte. Jean-Pierre havas la impreson ke la muzika ritmo harmonias kun la pluva tamburo sur la tegmento. "Brazila sambo" klarigas Antoine kun ĝoja rido. Poste li rakontas sian lastan vojaĝon. Dum unu jaro li travojis Sudamerikon. Muzikisto ĉie estas bonvena.
Subite la ekstera mondo sentiĝas. Reflektorsignaloj, ĵetfermadoj de veturilpordoj, laŭtaj vokoj. Kolego frapas la vitron ĉe la direktilo. Jean-Pierre stariĝas, inhalas aeron kaj haste parolas. "Nu, Antoine, hm, se vi volas, se neniu atendas vin, vi povus gasti ĉe mi. Sciu, varme vespermanĝi, endome tranokti. Tio tute ne ĝenus min. Hejme estas multe da spaco."