Laure Patas d’Illiers [lor patas dilje] vivas en Parizo, Francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝi devenas el malnova franca nobela familio. Ŝi estas konsiliano de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA.
Ŝi publikigis la jenajn librojn:
- Inès en Okcitanio, legaĵo por progresantoj (2023)
- Sur bluaj planedoj, sciencfikciaj noveloj (2021)
Ŝiaj libroj disponeblas rete ĉe http://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france/