Kiu frapas, al tiu oni pordon malfermas. Tiel oni skribas en unu sankta libro Kaj mi frapas. Jam dum dek minutoj. Tamen la pordon neniu malfermas. Komence mi premis sonorilbutonon ĉepordan, ĝis tiu raŭkiĝis. Poste ĝentile mi frapis per kondiloj. Finfine mi frapis perpugne. Verdire, mi tre volas piedfrapi tiun malbenitan pordon. Restu tiel, mi tion ne faros, ĉar timigitaj najbaroj povas alvoki policon. Tamen mi faras nenion malbonan, mi volas nur interparoli... Vi pensas: oho, ĉuj tiel parolas. Ne... Mi estas nek kolera, nek furioza, nek iu malbonulo, mi nur iom malĝojas.Ĉar mi estas forte enamiĝinta.
Oni diras, se virino koleras, sekve la viro kulpas. Eĉ ne provu li sin pravigi, ĉion nei kaj diverse elturniĝi. Simple oni balancu perkape kaj pardonpetu, ne gravas, ke oni estas senkulpa. Se li tion ne faros, komenciĝos tagoj de malparolado, kaj eble eĉ semajnoj. Ne donu Dio...
Tamen mia fraŭlino koleras. Mi venis por pardonpeti ŝin. Sed ŝi ne permesas eniri. Ŝi certe hejmas. Mi trifoje ĉirkaŭiris multloĝejan domon, en ŝia fenestro io malforte lumas. Verŝajne la ŝaltita televidilo trembrilas. Ŝi pensas, ke mi ne komprenas. Mi komprenas, tamen kio sekvas el tio. Mia poŝtelefono senutilas,- aŭtomata voĉo informas, ke abonanto estas en senkupla zono aŭ ien malaperis. Do, jen tiel. Almenaŭ dormu sur tapiŝeto ĉe la pordo en ŝtuparejo.Kaj mi tiel farus, se najbaroj ne forpelus. Do, estu tiel, por hodiaŭ sufiĉos ataki la pordon.
Se diri veron, mi mem iom kulpas. Mi iun dimanĉon forgesis redoni al ŝi libron, kiun ŝi insiste petis. Mi estis sankte promesinta. Lunde mi pentofaris al la libro aldonante glaciaĵon kaj donacis floron. Ŝi pardonis, kvankam kontraŭvole. Post tiu okazintaĵo dum tuta monato mi estis milda kiel lanugo. Tamen poste mi denove misagis. Nun denove mi ĉerpas kaĉon. Eble tio estas ne mia kulpo, simple tiel cirkonstancoj koincidis – mi perdis biletojn al koncerto. Al tiu ununura koncerto, kiun ŝi tiel senpacience atendis. Verdire mi tiun kantiston ne adoris, kiel mia fraŭlino. Tamen pro ŝi tiujn du horojn mi sufersidus en koncerto. Kaj nun mi suferas. Pro mia malatento. Mi pensas, ke puno ĉifoje daŭros pli longe. Mi eĉ ne imagas, kiel mi pentofaros mian kulpon.
Jam duan tagon mi sturmas la pordon de la loĝejo de mia fraŭlino. Obstine kaj ne laciĝante. Mi jam parolis, ke al miaj telefonalvokoj ŝi ne respondas. Eble eĉ mian telefonnumeron ŝi forigis el la listo de adresatoj. Mi eĉ timas pensi pri tio. Por hodiaŭ la bruado ĉe la pordo pli ol sufiĉas. Jam najbaroj revenas hejmen post laboro. Morgaŭ mi provos denove.
Mi venas hejmen tra la skvaro, kie ni ŝatis sidi. Sur nia benko la maljunulo jam sidas. Mi volas mallonge ripozeti pro la negativaj emocioj. Mi malbonhumora eksidas apude, ebleli ne alparolos. Do jen, silentis li nur kelkajn minutojn. Maljunuloj elhejmiĝas ĝuste pro tio, por ke interparolu kun iu. Ĉar televidilon aŭ katon paroligi tedas. Mi ne volas aŭskulti lin, des pli paroli kun li. Maljunulo komencis sian paroladon per neŭtralaj temoj: pri vetero, vesperiĝanta placo, monumento, kiun malpurigas kolomboj. Almenaŭ respondi ne necesas. Poste el la dorsosako li eligis saketon.
-Regalu vin. Mi el vilaĝo revenas. Mia fratino donis pomojn. Bongustas ili, gustumu vi. Ĉar mi vidas, ke vi malgajas, -afable parolis li. -Ne, dankon, mi ne malsatas, - mi respondis. -Vi nur prenu.Maĉante eĉ kolero forlasos. Ĉio en tiu ĉi mondo preteriras. Necesas nur ĝisatendi.
Mi prenis unu pomon, poste li instigis min preni ankoraŭ unu. Ili estis bongustaj, dolĉacidaj. Ĝuste tiaj, kiajn ŝatas mia fraŭlino. Mi plezure ilin formanĝis. Evidentiĝis, ke maljunulo estis sagaca. Komence li nutris min kaj poste vorto post vorte pridemandadis kaj eksciis la kaŭzon de mia ĉagreniĝo. Do, mi ne ĉion rakontis, nur proksimume. Kaj diris, ke mi ne scias kiel pardonpeti.
-Ohoho... Tamen vi sciu, ke ne estas tia rubo, kiun oni ne povu forbalai. Vi menciis, ke via fraŭlino ŝatas la pomojn. Jen, prenu ĉiujn. Mi en vilaĝo satmanĝis. Vi diris,ke morgaŭ denove iros frapi tiun pordon. Metu la pomojn en belan saketon. Se ŝi enlasos vin, kune vi manĝos ilin. Se ne,- restigu ilin ĉe la pordo.
La konsilo de maljunulo estis pli ol stranga, ia el profunda pratempo. Tamen se nuntempaj rimedoj ne helpas, mi provu arkaikan.
Sekvonttage la pordon ree malfermis neniu. Kia mi estas naiva. Fraŭlino mia ankoraŭ ne cedis. Sed kiomdaŭre ŝi povas koleri?.. Saketon kun pomoj mi restigis sur la porda klinko. Ankoraŭ aldone mi enmetis bildkarton kun lanuga kateto kaj pentris sur ĝi multe da koretoj. Se nun ĉio tio ne ekefikos ŝin..., kion fari?
Efikis! Tamen ne ĉi-vespere, sed en alia tago, posttagmeze. Mi ricevis sciigon: „Pomoj tre bongustis. Mi esperas, ke vi ne prirabis ĝardenon de via najbaro? Koretojn mi ankaŭ akceptas... Tamen vi ŝuldas koncerton“.
-Huraa!.. Mi aĉetos biletojn al alia bona koncerto! En cent koncertojn! Kaj mi penos ne plu perdi ilin...