Ovaĵo

Laimundas Abromas

Al mi ne plaĉas, kiam homoj vojaĝas eksterlanden kaj poste, reveninte hejmen, ekdeziras diversajn absurdaĵojn. Sekve, ankaŭ ĉe ni tiel devus esti, aŭ almenaŭ simile.Sed pro kio ni estu tiaj, kiel aliaj? Ja ni havas proprajn kapojn kaj ni vivu laŭ nia kompreno, nia scipovo. Ni ja ne estas iaj aborigenoj kaj ni mem komprenas, kion kaj kiel decas fari.

Kaj nun- oni vidis, ke en iu eksterlando estas tiel kaj ni tiel faru. Aŭ- pro kio ĉe ni estas ne tiel, kiel eksterlande? Kaj ankaŭ kun pretendo. Simple al normalaj homoj oni la vivon difektas.

Ĝuste tian vojaĝinton antaŭ nelonge mi vidis en unu restoracio. Nu, historio tiu ne estas aparte grava, tamen ne dezirindas flati al eksterlando.

Estis mateno. Tempo por matenmanĝi. Ĉiuj homoj kiel normalaj- ili manĝas post la elekto, kio estas registrita en menukarto. Sed tiu, mi pardonpetas, turisto ekdeziris kirlovaĵon. Li, oni komprenu, matene alkutimiĝis manĝi kirlovaĵon kaj trinki oranĝan sukon kun kafo. La kelnero ĝentile parolas al li:

-Kirlovaĵo malestas, sed la sukon kaj kafon mi tuj alportos.

Sed tiu vojaĝanto miras:

-Kial la kirlovaĵo malestas, se en menukarto ĝi estas notita?,- kaj montras perfingre ion en manĝokarto.

Mi mem ĵus studis tiun menukarton kaj certe scias, ke tiu kirlovaĵo tie forestas kaj neniam estis. Mi ĉiumatene en tiu ĉi restoracio trinkas kafon. Mi estis prava. Kaj kelnero tion tuj konfirmis.

-Sinjoro, tio estas bifsteko kun ovaĵo, sed ne kirlovaĵo.

-Bone, sed ovaĵo, do, estas?- denove demandas tiu ŝatanto de ovoj.

Sed kelnero al li taktike kaj ĝentile :

-La ovaĵo malestas, estas nur bifsteko kun ovaĵo. Do, ĉu mi portu al vi bifstekon kun ovaĵo?

Sed tiu neindiĝeno parolas denove:

-Kiel malestas ovaĵo, se ĝi estas kun bifsteko?

Vi sciu, min imponis tiu kelnero. Tiu, do, mondvojaĝanto lin nervozigas, sed li pacience respondas. Kaj tio kompreneblas, ja kliento ĉiam pravas.

-Sinjoro, la ovaĵo kun bifsteko estas, kion vi ne komprenas? Kiel ĝi povas esti sen bifsteko? Tiam bifsteko estos sen ovaĵo. Do, ĉu mi portu al vi ovaĵon kun bifsteko?

-Atendu,vi ne komprenis min. Mi volas ekspliki al mi, ĉu ovaĵo estas aŭ ne?

-Ĝi ne estas,- kviete respondis kelnero,- mi ja diris al vi.

-Ĉu ovojn vi havas?

-Ĉu vi preferas kuiritajn?

-Do, almenaŭ, kuiritajn,- komencis nervoziĝi la ŝatanto de la ovoj, -iajn ajn ovojn kokinajn...

-Kuiritajn ni ne havas, sed kokinon..., necesus demandi en kuirejo,- respondis kelnero.- Do, ĉu mi demandu?

-Demandu, vi estu afabla,- kun kolero elbuŝigis tiu neindiĝeno.- Kaj sukon ne forgesu alporti.

-Bone,- respondis kelnero kaj foriris al kuirejo.

Mi petis ripete la kafon de alia kelnero, mi decidis atendi kaj ekvidi: ĉu oni forpelos tiun stultulon trans la pordon aŭ ne. Vi komprenu, ŝajne malsaĝa li estas. Oni klarigas al li- la ovaĵo malestas, sed li ŝajnigas gapulon... Post kelkaj minutoj ĉe la kuireja pordo kolektiĝis preskaŭ tuta personaro de kuirejo. La „eksterlandano“ estis priatentita,pririgardita kun primoka rideto. Kelnero alportis sukon.

-La ovoj forestas.

-Do, kiel oni produktas tiun bifstekon kun ovaĵo, se mankas ovoj?,- finfine nervoziĝis tiu neindiĝeno.

-Por forporti - la ovojn ni ne vendas,- trankvile respondis kelnero kaj ekrigardis direkten al kuirejo.Tie staranta kuireja kolektivo kapjesis.

-Mi petas ne por forporti. Mi nur volas, ke el la posedataj ovoj vi produktu la ovaĵon,- la voĉo de tiu vojaĝanto iomete ektremis.

-Mi ovaĵon ne fritas. Mi estas kelnero. Se vi volas bifstekon kun ovaĵo, mi alportos. Kiel vi ne perceptas, ke ovaĵo malestas,- trankvile klarigis kelnero.

-Mi jam komprenis, mi ĉion komprenis. Vi sciu, mi vidis nenie,ke jen tiel estu. Kvankam mi travojaĝis multajn forajn lokojn en la eksterlandoj.- pagante por la suko, „mondvojaĝanto“ jam trankvile eldiris.- Mi bondeziras al vi, kiel oni diras,sukceson, kvankam...

-Verŝajne vi ankoraŭ tro malmulte vojaĝis kaj vidis,- ordigante tablon respondis kelnero kaj foriris al kuirejo.

Tutegale mi pravis, parolante komence, ke diversaj vojaĝantoj, vidintaj ion ie en la foraj landoj, poste mem ekdeziras tion, sed ne scias kion.

Do, sekve, se en Afriko elefantoj vagaĉas sur la stratoj, ĉu ni lasu ilin en la urbon anstataŭ trolebusoj? Oni hontu!..