Judaso
Laimundas Abromas
Judaso Al perfiduloj de Esperanto
Jesuo Kristo, Reĝo.
Perfidos kiu vin?
Do, tiu, kiu ĵuris:
„Neniam“. Kaj sen fin‘
li fidelecon sian
promesis kun obstin‘.
Judaso estos, kiu
perfide kisos vin.
Jen la arĝentmoneroj
jam tintas en la man‘.
Por ajna perfidulo
ja tio estas gajn‘.
Kaj li ne plu bezonas
ĉielon. Ne. Kaj nur
por la tintad‘ monera
li preĝos kun plezur‘.
Rebril‘ arĝentmonera
vidiĝas en okul‘
kaj la tintadon aŭdas
orel‘ de perfidul‘.
La sorto malbenita
atendos en estont‘,
embuskos ĝi Judason.
Eternos lia hont‘.