Klaus Friese

Mi estas germana instruisto kiu loĝas en Hamburgo. Dum la lastaj jaroj de mia laboro mi povis ekkapti Esperanton kiel „trian“ fakon en laborgrupoj, projektsemajnoj kaj aliaj aranĝoj. Ankaŭ post mia pensiigado mi forte engaĝiĝas por Esperanto. Kun helpo de multaj homoj mi ekŝovis la projekton“ Unu lerneja leciono pri Esperanto”. La broŝuron, en kvin lingvoj, vi povas ricevi ĉe: “www.esperanto-klaus.de“.Tie vi trovas ankaŭ miajn novajn e-librojn.

Unu lerneja leciono pri Esperanto! pdf , word Esperanto estas planita lingvo, kiu ankoraŭ ne estas oficiale fiksita en la instruplanoj de la lernejoj. Tial mankas grava subteno por sciigi al pli vasta publiko pri la eblecoj kaj avantaĝoj de Esperanto por la internacia komunikado. Jen propono kiel aranĝi unu lernejan lecionon pri Esperanto. (angle) Ĉu vi pretus traduki tiun lecionon al via nacia lingvo? Sendu vian tradukon!

Unu horo pri Esperanto –por infanĝardenoj kaj antaŭlernejoj pdf Ĉi tiu propono skizas sinsekvon por instruhoro, kiu speciale en infanĝardeno aŭ antaŭlernejo povas bone ĝojigi ĉiujn partoprenantojn. broŝuro

Esperanto en la kosmo (pdf, epub)

Scienc-fikcia rakonto(por 9 ĝis 99-jaruloj)

Amuza legado kompilita el la tri noveloj Esperanto en la kosmo 1.1-3.1 reviziita kaj iomete mallongigita (ĉ. 20000 vortoj)

En la jaro 2016 televida elsendo en Esperanto disradiiĝis de la orbita stacio de la Tero. Kosmoveturilo de la planedo Heredo-156, kiu restadis en apudeco de la kosmostacio, kaj ne estis rimarkita pro la altevoluigita kamuflad-teknologio, kaptis la programon kaj sendis ĝin al la hejma planedo. Post mallonga tempo Esperanto estis tie enkondukita kiel ĝenerala helplingvo. La Tero kaj Heredo-156 komencis kunlaboron kaj forsendis multajn sondilojn. Unu el ili atingis la foran planedon Naska kun ĝia luno, kie loĝis la insektoidoj. De Naska nun venis la respondon kaj tiel plivastiĝis la alianco kaj Esperanto estis disvastigata. Kompreneble aperis problemoj. Ĉu la diversaj civilizacioj sukcesos pace kooperadi?

 

La insulo La Mirinda (pdf, epub) – rakonto

Lingvojn vi povas lerni je ĉiu aĝo. Tre ĉarmege estas, se vi provas tion sen lernolibroj. Krome vi ne bezonas kursojn. Nur pensu al malgrandaj infanoj. Ili neuzas skribitajn vokablojn, tamen ili akiras la lingvon kvazaŭ lude. Konsentite, maljunuloj povas travivi problemojn se ili lernas tiamaniere. Eventuale dum la longa vivo ili jam sukcese uzis aliajn metodojn. Tamen rekomendindas provo. Akompanu la germanan protagoniston dum lia vojaĝo al la fora insulo La Mirinda kaj partoprenu liajn spertojn pri lernado. Neniu povis antaŭimagi la efektojn por lia sekvanta vivo.

Tiu ĉi rakonto estas nur fikcio. Similecoj kun veraj okazaĵoj kaj vivantaj aŭ mortintaj homoj estas tute hazardaj.

 

 

Atentu: Eklezio! (pdf, epub) – Eseo

Dimanĉe en preĝejo oni kantas kaj preĝas laŭte, oni aŭskultas la predikon kaj publike konfesas sian kredon. – Tio estas verŝajne ‘tute normala’ laŭ la plej multaj preĝejaj vizitantoj, ĉu ne? En ĉiutaga vivo mi renkontas multajn homojn, ili certe ofte estas kristanoj, sed neniu preĝas, neniu religia kanto estas kantata. En la biblio ni legas ‘Havu fidon al Dio!’. Tio estas invito, kiun ni ĉiuj verŝajne volonte sekvus. Sed certe estas multaj, kiuj ne povas fari tion. Kaj multaj forlasas la eklezion. Ĉu eblas inversigi ĉi tiun tendencon? Ĉu sufiĉas nur analizi la kialojn pli precize? Necesas bonaj ideoj. Kaj, kompreneble, homoj, kiuj malgraŭ ĉio daŭre firmtenis la kredon.

 

 

 

 

Avĉjo rakontas - De tiam ĝis hodiaŭ - (pdf, epub) – Biografio de Jürgen Schiller, skribita de Klaus Friese. 1-a eldono, Hamburgo, 2019

Kiom rapide forflugas la tempo! Jam antaŭ pluraj jaroj miaj genepoj proponis, ke mi finfine skribu libron pri mia vivo. Mi ne scias, ĉu tio estas interesa por iu. Sed, honeste dirite, kiam mi rerigardis, vere, mi povas rakonti pri tio. Bonvolu legi mem!

 

 

 

 

 

 

 

La Kimero (pdf, epub) – Rakonto

Rakonto el la estonteco, 1-a Eldono 2020. La kimero estas kreaĵo el la greka mitologio kunmetita el diversaj vivaĵoj kun leonkapo, korpo de kapro, kaj vosto de serpento. Hodiaŭ por medicinistoj kaj biologoj ĝi estas organismo el genetike diversaj ĉeloj. Tia estaĵo estas la ĉimpanzo Mojo. En lia frua embria stadio li ricevis homajn fontoĉelojn. Post plena maturiĝo lia preparita koro estis destinata kiel greftaĵo por malsana homo. Sed la enmetitaj fontoĉeloj gvidis al neantaŭvideblaj kromefikoj.

 

 

 

 

 

 

 

Misteroj - Elpensita aŭ vera? (pdf, epub) – E-libro en Esperanto, 1-a eldono 2021

Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en publika domo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.
Diversaj temoj estas diskutataj, temoj el la ĉiutaga vivo. Multe pli interesa fariĝas la kunvenoj kiam ĉiuj el la grupo komencas prepari specialan temon por prezenti ĝin al la aliaj. Dum tio la grupo penetris en regionojn, kiujn ili neniam antaŭe tuŝis.

 

 

 

 

 

Salto de la konscio (pdf, epub) – de Helmut Lasarcyk. Tradukis Klaus Friese

La postmoderna epoko komenciĝis. Ĝi estas integrala, ĉar ĝi integras multajn perspektivojn, ĝi estas ampleksa kaj tuteca. Malaperis la tagoj de la pensado kun tro rigidaj asocioj, vidante nur la kolorojn nigra kaj blanka, konsideranta nur amikojn kaj malamikojn. Ĉi tie eniras la ekkono, ke neniu povas ĉiam erari. Ĉiu posedas veron, kiu meritas respekton. Neniu havas la absolutan veron.
La integrala pensmaniero egalas salton de la konscio, kiu nur estas komparebla kun salto el la mezepoko al la moderna tempo antaŭ 500 jaroj. Pripensantoj de tiu renversiĝo estas Jean Gebser, Pierre Teilhard de Chardin, Clare Graves kaj Ken Wilber.
Tiu libro ne estas 'New-Age'-produkto (de la Nova epoko), nenia nova ideologio kaj ankaŭ nenia konsilanto pri psikologio. Ĝi estas priskribo de ankoraŭ juna penso-koncepto, per kiu la komplekseco de la mondo estas pli bone komprenebla, pli bone ol iuj ajn alia koncepto el la tempo antaŭ la post-postmoderna epoko. La integrala ideo aĝas nur kelkajn jardekojn, ĝi disvolviĝis ekde la komenco de la nova jarmilo per salto kaj internacie.
Aliĝu al la ekcita vojaĝo tra la novaj ebloj kaj perspektivoj!

 

Mupo lernas - Infanrakonto de Klaus Friese

Infanrakonto pri Mupo, kiu tute ne volas esti en lernejo. Tial li fuĝas al la montaro. Sed subite okazas akcidento kaj ĉio ŝanĝiĝas.
Printu la paĝojn kaj kolorigu la bildojn!
La germana eldono havas la titolon 'Mupo lernt'. Vi trovas ĝin ankaŭ sur mia hejmpaĝo esperanto-klaus.de

 

 

 

 

 

Mupo kaj Nabiko - Infanrakonto de Erik Tantal

Nabiko venas el la spaco de la fora planedo Nokaptota. Bedaŭrinde okazis kraŝo kaj la kosmopramo estas nun en granda truo de la ĝardeno. Kiu povas helpi?
Printu la paĝojn kaj kolorigu la bildojn!

 

 

 

 

 

Strangaj nuboj - Originala poemaro de Erik Tantal

Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj, kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado, kun notoj kaj ilustraĵoj.
3-a eldono 2022.

 

 

 

 

 

 

Klaskunveno (pdf) - de Erik Tantal

Memoroj el lerneja tempo denove reviviĝas dum klaskunveno de Erik Tantal

 

 

 

 

 

 

 

Mupo sonĝas - Rakonto por infanoj de Erik Tantal

Êstas tro enuige ĉi tie!
Mupo plendas. Li serĉas ion interesan.
Ĉu la mistera pentristo Suronkin povas helpi lin?
Akompanu ni Mupon dum liaj sonĝvojaĝoj!
Ek al la malmola nubo, fabela kastelo, profundo de la maro kaj la alta montaro!
La germana eldono havas la titolon 'Mupo träumt'. Vi trovas ĝin ankaŭ sur mia hejmpaĝo esperanto-klaus.de

 

 

 

 

 

 

 

La kaŝita trezoro de Ludoviko - Elpensita rakonto de Erik Tantal

1-a eldono 2023
Kun AI-generitaj bildoj de Craiyon

Tim kandidatiĝas por labori kiel studenta asistanto en la universitato, sed nur ricevas malakceptojn kontraste al kunstudento, kiu ja konas Esperanton. Nun Tim komencas interesiĝi ankaŭ pri tiu ĉi lingvo. Li ekscias, ke ĝia estiĝo ne okazis en la maniero kiel la historio transdonis. Liaj studoj de arkeologio ricevas novan fokuson.

 

 

 

Liesel rakontas: Du nuptaj tagoj kaj kio okazis antaŭ ili - aŭtobiografia eta rakonto de Liesel Kahl. Tradukis Klaus Friese

Liesel Kahl rakontas pri sia nupto, kiu okazis en la 1960-a jaroj.
En Germanio ofte estas du datoj por geedziĝo. La proceduro preskribita de la ŝtato devas okazi en registra oficejo. Multaj paroj ankaŭ festas la geedziĝon en preĝejo.
En la Esperanto-versio ĉiuj nomoj estas ŝanĝitaj.

 

 

 

20 Muzikfolioj - Kantoj kun akordoj de Klaus kaj Jan Friese

Kantoj por diversaj okazoj.
Foje gaja, foje melankolia.
Por ĉiu kanto estas unu muzikfolio kun akordoj kaj kantoteksto.
Ludu kaj kantu kaj amuziĝu!

 

 

 

Sonĝoj - de Klaus Friese kaj la AI de ChatGPT

Ĉefe skribita de la AI de ChatGPT
La Artifika Intelekto povas ankaŭ sonĝi!
Mi donis nur la komencajn partojn de la sonĝoj, kaj ricevis fantaziplenajn pli longajn tekstojn de la AI!

 

 

 

Tio estas nia mondo - de Klaus Friese kun AI-generitaj bildoj de Craiyon

Tom kaj Bob ekkverelas sur la lerneja korto. La instruisto tiras la luktantojn dise kaj sendas ilin al la ĉambro por disputsolvado. Ĉi tie ili devas negoci kun Eliza kaj Leona por veni al interkonsento. La mediacio sukcesas kaj la du knaboj havas nun aliajn ideojn. Ili aliĝas al grupo, kiu traktas ekologiajn temojn. Tamen montriĝas, ke ankaŭ aliaj aferoj gravas, ekzemple paco kaj komunikado.
Rakonto, kiu traktas aktualajn evoluojn en nia nuna tempo.

 

 

 

Ridu por via sano - de Klaus Friese kaj Kay (Kaysn)

Bonvenon al la kartunoj de KAYSN, kiu komencis pentri siajn strangajn bildojn sub la tablo kiam li estis ankoraŭ en la lernejo.
Temas pri amuzaj okazaĵoj, aktualaj evoluoj kaj multaj aferoj, kiuj instigas nin pripensi.

 

 

 

La dentobroso de Mupo - de Klaus Friese

Mupo ŝatas frandi dolĉaĵojn.
Pro tio li iĝas tre pigra.
Kaj lia korpopezo altiĝas.
Sekuo, la saĝa gufo, avertas lin, sen sukceso.
Unu tagon Mupo spertas fortan dentodoloron.
Li devas tuj viziti la dentiston....

 

 

 

Mikso - de Klaus Friese

Kompilo de Esperantaj tekstoj el la reta platformo mia trezoro. Kelkaj de tiuj estas espereble amuzaj, aliaj celas pensigi la leganton pri pli gravaj aferoj.

 

 

 

Nanomondo - Rakonto el la estonteco de Erik Tantal

Ekde la komenco, la malgranda Tim ne havas facilan tempon malcedi en la mondo de la pli grandaj homoj.
Sed malgraŭ liaj propraj problemoj li serĉas eblojn por kontraŭstari la aktualajn minacojn de la mondo. Li trovas vojon.