La faruno

Ĵenja Amis

“Ili ja estis ĉi tie antaŭe! Kien oni diable metis ilin?” La temperaturmezurilo de mia patrino rompiĝis, kaj mi ankaŭ ne povas trovi la mian. Mi bezonas aĉeti novan en la apoteko. Kial ili konstante rearanĝas aferojn tie ĉi, damne? Sur la loko, kie antaŭe estis temperaturmezuriloj, estas nun tavoloj da tus-bombonoj. Traserĉinte la tutan vendejon, mi fine venas por peti helpon. “Ho, ili ne plu estas, jam de pluraj tagoj”, la vendisto respondas, kvazaŭ tio estus memevidenta afero. Mi konstatas ankaŭ, ke la damnaj tus-bombonoj estas en la loko, kie antaŭe estis alkoholo kaj peroksido. La bombonoj estas metitaj por kaŝi la “truojn” sur la bretoj. Mi ne memoris malplenajn bretojn ekde mia frua infanaĝo, dum Perestrojko. Mi ricevas Fejsbuk-mesaĝeton de amikino – ŝi scias, en kiu vendejo “aperis” faruno. Mi ankaŭ amuziĝas de la vorto “aperis”. Tiajn esprimojn oni ankaŭ uzis dum Perestrojko. Jen aperis necesejpapero. Jen salama kolbaso. Jen ĉampano. Amuzas min, ke nun oni uzas tiun vorton ankaŭ ĉi tie. Kvazaŭ faruno povus nature manifestiĝi kaj – blup! – aperi en la vendejo. Sed mi ne bezonas farunon. Mi bezonas temperaturmezurilon, jen ĉio. Mi ŝerce pensas pri la ruzaĵo aĉeti farunon kaj meti afiŝeton en Fejsbuko por interŝanĝi ĝin por temperaturmezurilo poste. Tiu penso amuzas min, dum mi revenas hejmen. Mi enigas la ŝlosilon al la pordo – mia poŝtelefono sonoras. Estas mia panjo. “Ĉu vi povus eble aĉeti por mi iom da faruno…?”