Kafo

Ĵenja Amis

Mi estas laca.

Kaj mi estas dormema.

Mi volas kafon.

Damne, mi ne rajtas havi kafon.

Iri al la hospitalo je la sesa matene kaj ne havi kafon estas torturo.

Mi ne tiom pensas pri la operacio mem, kiom pri la kafo.

Mi surmetas la jakon. Ĝi odoras kiel kafo… kafo, kafo, kafo.

Mi ne sciis antaŭe, ke mia jako odoras kiel kafo.

Ankaŭ mia haŭto odoras kiel kafo, sed kafo de hieraŭ, ne de hodiaŭ.

Ĉar damne, mi ne povas havi kafon hodiaŭ…

Diable, kial tiom da homoj en la metroo trinkas kafon?

Por pasi al la ĥirurgejo ni devas trairi la hospitalan kafejon.

La sono de la espreso-maŝino dolorigas ĉiujn miajn sentojn.

Fakte, la kafo ne estas la sola afero, kiu mankas.

Mankas ankaŭ manĝaĵo. Ĉar mi ne rajtas manĝi pro tiu damna operacio.

Mia kapo doloras. Iom da akvo helpus… sed mi ne rajtas trinki eĉ akvon.

Mi enuas jam preskaŭ ses horojn en tiu senkolora hospitala atendejo.

Ses… horoj… sen.. kafo… imagu… tion…

La stulta masko jukas mian nazon.

Mi volas esti jam sub narkozo por simple ne senti malsaton… kaj la kafomankon.

Nu finfine! Mia vico. Mi surmetas malbelajn operaciajn vestaĵojn.

Helflava robo, kiu fiksiĝas per du rubandetoj ĉe la dorso.

La plata ĉapeto por la haroj estas hida.

La bluaj monstraĵoj, kiujn mi devas meti sur la piedojn, estas preskaŭ insultaj.

Jen la ruligilo, sur kiu mi devas kuŝi.

Kial mi ne simple povas marŝi ĝis la operaciejo? Mi ja tute povas.

Mi sentas min senpovigita. Senkafigita kaj senpovigita.

La flegisto, kiu ruligas min al la operaciejo, parolas pri sia vojaĝo al Portugalio.

Antaŭ monato… antaŭ jarcento…

Mi volas, ke li silentu.

La flegistino demandas, ĉu mi fartas bone. Ha-ha, certe, certege!

Mi plendas pri la kapdoloro… kaj la kafomanko.

Ŝi ŝercas, ke oni aldonos la kafon kun anestezo dumoperacie.

Tio amuzas min.

La papag-kolora ĉapeto de la ĥirurgo estas eĉ pli hida ol la mia.

Ĝi supozeble devas distri min. Sed ĝi dolorigas miajn okulojn.

Oni ŝanĝas mian bluan maskon por la anesteza masko, kiu iras sur mian buŝon kaj nazon.

Mi devas kalkuli ĝis dek.

Unu, du, tri…

Mi vekiĝas postoperacie.

Mia gorĝo doloregas.

Nu, almenaŭ la masko estas for. Mi povas spiri.

Mi ankoraŭ ne vidas min, ĉar mi kuŝas en la rulilo.

Mi imagas, kiel aspektas la monstreca cikatro sur mia kolo.

Mi jam komencas strategiumi, kiel kaŝi ĝin.

Dio mia, mi estas tiom vanta…

Mi vere ne povas pensi pri io alia…

Tio, kaj kafo…

Mi volas tusi. Sed mi ne povas, ĉar tio povas damaĝi mian gorĝon.

“Jes, pli da sendolorigiloj, mi petas. Dankon.”

Nu finfine, en la hospitala ĉambro.

Mi estas sola momente, sed trans la kurteno estas spaco por alia paciento.

Ke alia homo ne venu, ke alia homo ne venu…

Mia edzo verŝajne nun trinkas kafon en la hospitala kafejo.

Feliĉulo.

La solaj kafejoj malfermitaj kovime estas en la hospitaloj, ĉu vi sciis?

Mi tekstas al li.

“Portu kafon. Grandan. La plej grandan. La plej plej grandan.”