Ne serĉu la murdiston

JULIAN MODEST

Krimromano, originale verkita en Esperanto

(La kvara ĉapitro)

Dimanĉe la trafiko en la ĉefurbo ne estis granda. Sur la stratoj de Serda nur ie-tie videblis aŭtoj. Ordinare vendrede vespere aŭ sabate matene iuj el la ĉefurbanoj ekveturas al la mara bordo, al la monto aŭ al la najbaraj landoj, kie estas allogaj kuraclokoj, kampadejoj, strandoj.

La dimanĉa antaŭtagmezo estis suna kaj iom post iom ĝi iĝis pli varma. Dum la nokto pluvis kaj nun la herbo verdis freŝe, verdaj estis la branĉkronoj de la arboj. Blovis venteto, kiu tra la malfermita fenestreto de la aŭto karesis Alenan. Ŝi veturis sur unu el la ĉefaj bulvardoj, la aŭto preterpasis la nacian bibliotekon, imponan konstruaĵon, Belartan Akademion, kaj Ŝtatan Universitaton. Dekstre, kontraŭ la univesitato, estis la urba parko, en kiu nun ne videblis homoj. Alena ŝatis promeni en tiu ĉi parko. Post la parko estis la industria kvartalo. Je la du flankoj de la ŝosejo videblis grandaj vendejoj.

La aŭto forlasis Serdan kaj antaŭ la okuloj de Alena vastiĝis la kampo, en kiu situis la ĉefurbo. Fore videblis la monto. Alena rapidigis la aŭton. La ŝoforado plezurigis ŝin. Ŝi ŝatis la rapidecon kaj ĝojis, kiam la aŭto kvazaŭ flugus.

Post tridek kilometroj la aŭto eniris la monton kaj ekveturis supren. Alena bone konis la vojon. Ŝi jam kelkfoje estis en Elhovilak. Kiam Alena estis lernantino, en la lernejo oni organizis ekskursojn al tiu ĉi monta regiono. En Elhovilak troviĝis pluraj hoteloj kaj elegantaj vilaoj. La vilao, al kiu ŝi veturis, estis bela, trietaĝa kun multaj ĉambroj, sportsalono, baseno en la korto kaj tenisejo.

Antaŭ kelkaj tagoj Despotov telefonis al ŝi.

-Saluton – diris li.

-Saluton. Fin-fine vi telefonas. Kio okazis?

-Mi deziras paroli kun vi – diris li.

-Ĉu pri io grava?

-Jes. Mi pripensis kaj mi decidis.

-Ĉu vere?

-Jes.

-Ni devas renkontiĝi kaj mi klarigos ĉion – diris li. Lia voĉo sonis serioze.

-Kiam kaj kie? – demandis Alena.

-Prenu la aŭton de Tim kaj venu en Elhovilak – diris li.

-Kiam?

-Dimanĉe. Mi estos sola, mi atendos vin.

-Bone – dirs Alena. – Mi venos.

“Certe li pripensis kaj decidis, meditis Alena. Ja, li estis sincera kaj nun li atendas min por diri la bonan novaĵon. Mi certis, ke tio okazos.”

La ŝoseo serpentumis jen supren, jen malsupren. Ne videblis aliaj veturiloj, sed Alena ne rimarkis la aŭton, kiu veturis post ŝi. Je la du flankoj de la vojo leviĝis altaj pinarboj. La arbaro estis densa. “Kien gvidas la padoj en la arbaro, meditis Alena. Eble al iu montodomo, al iu ŝafejo, aŭ al vilaĝo, kaŝita en la monto.” Subite ŝi deziris haltigi la aŭton, eniri la arbaron kaj paŝi inter la pinarboj sendirekte kaj sencele, pensi pri nenio kaj esti libera, tute libera kiel birdo en la ĉielo.

La arbaro memorigis al ŝi pri la urbo, en kiu ŝi nakiĝis – Stubel. Ĝi same estis en la monto. Kiam Alena estis lernantino, ŝi ŝatis vagi en la arbaro, ŝi kolektis mirtelojn, frabojn. Tiam ŝi similis al arbara feino. “Tiam mi estis libera, mi zorgis pri nenio, sed mi ne konsciis, ke mi estas feliĉa. Tiam mi revis loĝi en granda urbo.”

Sekvis abrupta deklivo. Ĉe du flankoj de la ŝoseo estis ravinoj. La vojkurbiĝoj estis unu post la alia. Antaŭ granda vojkurbiĝo Alena pli forte premis la bremsilon, sed subite ŝi konstatis, ke la bremsilo ne funkcias. Obsedis ŝin paniko. La aŭto flugis. Ne eblis haltigi ĝin. Alena ekkriis. Ŝi turnis la direktilon dekstren-maldekstren. La aŭto flugis senhalte al la ravino.

Dum sekundoj Alena komprenis, ke tio estos ŝia fino. Ŝajne la aŭto longe flugis, falis, plurfoje ĝi renversiĝis kiel infanludilo. Antaŭ la okuloj de Alena rapidege pasis ŝia ĝisnuna vivo. Ŝi vidis sin lernantino, vestita en blanka bluzo kaj nigra jupo. La patrino akompanas ŝin al la lernejo. Poste ŝi vidis sin studentino. Ŝi vidis Vetko Despotov. Ie el la nebulo aperis Tim, la tago, kiam Alena konatiĝis kun li. Nun ŝi komprenis kial hodiaŭ matene Tim estis tiel silentema kaj ŝi denove vidis la ombron en liaj helgrizaj okuloj. Jes, tiu ĉi ombro estis suspektinda. Antaŭ la ekveturo Alena diris al li: “Tio ne estas via aŭto” kaj li respondis: “Ĝi estas la aŭto de mia amiko.”

Ĉio rapidege rotaciis: ŝtonoj, pinarboj, la ravino, la ŝoseo, la ĉielo, blua kaj sennuba. Aŭdiĝis forta tondro kaj poste… ĉio silentiĝis kaj dronis en densa mallumo.

La aŭto, veturanta post la aŭto de Alena, haltis. El ĝi eliris du junuloj, kiuj tre rapide malsupreniris en la ravinon. Kiam ili estis ĉe la frakasita aŭto de Alena, unu el ili eniris ĝin tra la rompita antaŭa glaco. Li prenis la retikulon de Alena, en kiu estis ŝia poŝtelefono. Poste la junuloj bruligis la restaĵojn de la aŭto kaj rapide grimpis al la ŝoseo.