Mirakla fabelo

Julian Modest

Tri unuaj ĉapitroj el la infanlibro, originale verkita en Esperanto. Eldonis Libera – 2021.

Eblas mendi la libron ĉe UEA aŭ ĉe eldonejo Libera.

Al mia kara nepino Zsofia Mihalkov

por malgrandaj kaj ne tre malgrandaj infanoj


1. LA NEĜHOMO

La sepjara Viktor vekiĝis frumatene. Li malfermis okulojn kaj ĉirkaŭrigardis.

-Hodiaŭ estas dimanĉo – diris li. – Bonege, ke mi ne iros en la lernejon.

Li ekstaris de la lito kaj paŝis al la fenestro. Ekstere neĝis. Viktor ekĝojis.

-Mi tuj telefonu al miaj geamikoj kaj ni faru ekstere belegan neĝhomon.

Viktor rapide matenmanĝis. Li surmetis sian brunan mantelon, la gantojn, la ruĝan ŝalon kaj ekiris. Antaŭ la domo, en kiu li loĝis, estis bela parko. Jam la geamikoj de Viktor estis tie. Ĉiuj ĝojis, gajis, ĉar neĝis.

-Ni faru belan neĝhomon – diris Viktor.

-Jes – ekkriis la geknaboj kaj ili komencis fari grandajn neĝobulojn.

Rapide la geinfanoj faris neĝhomon. Sur ĝian kapon ili metis malnovan truitan kaserolon, du nigrajn ŝtonetojn por okuloj kaj grandan ruĝan karoton por nazo. Petro, la plej malgranda knabo, trovis malnovan balailon kaj metis ĝin en la mano de la neĝhomo.

Vere estis belega neĝhomo kaj la geinfanoj fieris, ke rapide ili faris ĝin. Ili ekludis en la parko, kuris, falis en la neĝon, ridis…

Kiam vesperiĝis la geknaboj iris en siajn domojn lacaj, sed gajaj kaj feliĉaj, ĉar ili multe ludis ekstere. La neĝhomo restis sola en la parko.


2. LA MALĜOJA NEĜHOMO

La nokta mallumo vualis la parkon. Nenio videblis. Aŭdiĝis nur la siblo de la vintra vento. La neĝhomo malĝojis. Li diris:

-Kiam la geknaboj estis ĉi tie, estis tre gaje. Ili ridis, kriis, falis en la neĝon. Nun estas neniu. Ne aŭdeblas infanaj krioj kaj ridoj. Estas ege malĝoje esti sola en vintra nokto. Ĉu morgaŭ la infanoj denove venos? Se ili ne venus, mi malĝojus. Tamen se ili venus, mi petus ilin fari ankoraŭ unu neĝhomon, por ke mi ne estu sola. Mi deziras kun iu paroli. Se mi estus sola, mi enuus. Ja, mi senmova staras ĉi tie kaj mi rigardas la homojn, kiuj rapide pasas preter mi. Ĉiuj rapidas ien. Nur mi estas ĉi tie sola kaj malĝoja.

La neĝhomo rigardis al la ĉielo.

-Kiom da steloj estas tie! – diris li. – La ĉielo estas bela. Nun mi unuan fojon vidas la noktan ĉielon. Hodiaŭ mi unuan fojon vidis infanojn. Bonege, ke la infanoj estas ĝojaj, gajaj.


3. LA SONĜO DE VIKTOR

Viktor estis tre kontenta, ke tutan tagon li ludis en la parko, ke kun siaj geamikoj li faris belegan neĝhomon. La vangoj de Viktor estis ruĝaj pro la frosto, liaj manoj estis malvarmaj, sed Viktor ĝojis. Lia patrino kuiris bongustan supon. Viktor vespermanĝis kaj tuj iris en sian ĉambron por spekti televidon, tamen li estis tre dormema. Li lavis siajn dentojn kaj rapide kuŝis en la liton.

En la ĉambro estis agrable varme, la dormkovrilo estis mola kaj Viktor ekdormis. Li sonĝis mirindan sonĝon. Iu ekfrapetis sur la fenestran vitron. Viktor malfermis okulojn kaj li ne kredis. Ekstere staris la neĝhomo, kiu per la balailo frapetis sur la fenestran vitron. Viktor rapide ellitiĝis.

-Kio okazis? – diris li. – Ĉu la neĝhomo dezirias eniri la ĉambron. Mi demandos lin. Eble li bezonas helpon.

Viktor malfermis la fenestron kaj demandis:

-Kio okazis? Kial vi venis?

La neĝhomo respondis:

-Mi venis danki vin, ke vi kaj viaj geamikoj faris min, tamen nun mi estas sola kaj mi enuas. Ĉu morgaŭ vi farus ankoraŭ unu neĝhomon, por ke mi parolu kun li kaj ne enuu.

-Ho – ekridetis Viktor. – Mrgaŭ ni faros ankoraŭ unu neĝhomon.

La neĝhomo dankis kaj foriris.