krimromano, originale verkita en Esperanto
Unua ĉapitro
En la interreto estis anonco: Privata detektiva oficejo. Estis tie telefonnumero. Bojan transskribis la telefonnumeron kaj telefonis. Aŭdiĝis vira voĉo:
– Halo!
– Ĉu la detektiva oficejo tie? – demandis Bojan.
– Jes.
– Kiam mi povas viziti vin?
– Morgaŭ inter la 16-a kaj 18-a horoj.
– Dankon, – diris Bojan.
La sekvan tagon post la kvara horo posttagmeze Bojan ekiris al la privata detektiva oficejo. Ĝi troviĝis sur la strato Roza Valo, preskaŭ en la centro de la urbo, malgranda, mallarĝa kaj silenta strato. Ambaŭflanke, laŭ du trotuaroj, kreskis tilioj, kiuj aldonis al la strato apartan ĉarmon. La detektiva oficejo troviĝis en la domo numero dek kvin.
Bojan eniris malhelan ŝtuparejon. Malnova domo, konstruita verŝajne post la Dua Mondmilito, sen lifto. Bojan supreniris per la ŝtuparo al la dua etaĝo. Sur unu el la pordoj, masiva, bruna, pendis ŝildo: Privata detektivo. Li frapetis je la pordo. Iu interne diris “bonvolu” kaj Bojan eniris. Estis ne tre vasta ĉambro. Kontraŭ la pordo – granda skribotablo kun multaj paperujoj, libroj, verŝajne diversaj leĝoj, komputilo, skribiloj… Ĉe la skribotablo sidis viro, ĉirkaŭ kvardekjara kun densa nigra hararo kaj kun okuloj kiel brilaj verdaj olivoj.
– Sinjoro Sinapov? – demandis Bojan.
– Jes, – respondis la viro. – Janko Sinapov kaj vi estas Bojan Mitov. Hieraŭ vi telefonis al mi, ĉu ne?
– Mi telefonis.
– Bonvolu sidiĝi, – invitis lin la detektivo kaj montris la seĝon antaŭ la skribotablo.
Bojan sidiĝis malrapide kaj denove trarigardis la ĉambron. Ne estis multe da mebloj. Ĉe la muro, malantaŭ la skribotablo – malnova bretaro kun libroj, sed evidente tre malofte oni uzis ilin, ĉar videblis polvo sur ili. Ĉe la fenestro al interna korto staris malgranda tablo, sur kiu ankaŭ kuŝis paperujoj. Neona lampo sur la plafono forte lumigis la tutan ĉambron.
– Pri kio temas? – demandis la detektivo.
– La okazintaĵo estas tre stranga kaj tute nekomprenebla, – komencis malrapide rakonti Bojan. Li estis tridekjara junulo kun bluaj kiel cejanoj okuloj kaj krispa blonda hararo, li estis vestita en moda ĉokoladkolora kostumo kun helflava ĉemizo.
Sinapov bone spertis rapide pritaksi homojn kaj li tuj konstatis, ke Bojan Mitov estas inteligenta, bonedukita junulo, verŝajne inĝeniero aŭ financisto. Tion montris ne nur lia tuta sinteno, sed ankaŭ lia delikata penetranta rigardo.
Post mallonga paŭzo Bojan daŭrigis:
– Antaŭ unu monato subite kaj neatendite malaperis mia onklo Damjan Donev. Du tagojn li ne revenis hejmen kaj mi anoncis lian malaperon al la polico. Dum la tuta monato oni serĉis lin, sed de li ne estas eĉ spuro. Fin-fine el la policejo oni informis min, ke ne eblas trovi la onklon kaj por la polico li estas unu el tiuj, kiuj malaperis senspure. Vi, kiel detektivo, tre bone scias, ke ĉiujare estas homoj, kiuj malaperas kaj oni neniam retrovas ilin.
– Jes, – kapjesis Sinapov kaj fiksrigardis Bojan.
– La konstato de la polico tamen ne trankviligis min kaj mi decidis peti helpon de privata detektivo. Tial mi venas al vi. Mi tre amas mian onklon. Li same amis min. Kiam mi estis infano, la onklo rilatis al mi kiel al sia filo. Ni kune iris en kinejojn, al futbalmaĉoj. La onklo aĉetis al mi librojn. Kiam mi plenkreskis, mi ofte vizitadis lin, helpis lin, ĉiam mi demandis lin kion li bezonas kaj ĉu mi povus helpi lin. Li donis al mi ŝlosilon de sia loĝejo kaj diris, ke ĉiam, kiam mi deziras, mi povas veni en lian loĝejon. Tial nun mi tre maltrankviliĝas pro lia subita malapero kaj mi deziras peti vian helpon trovi lin.
– Ĉu antaŭ la malapero li ne telefonis al vi, al via parenco, aŭ al iu amiko? Ĉu li ne postlasis iun noteton?
– Tute ne. Li ne telefonis, ne postlasis noteton. Mi provis telefoni al li, sed vane, lia poŝtelefono jam de monato ne funkcias, – klarigis Bojan.
– Kiom jaraĝa li estas, ĉu li ne estas malsana? Ĉu povis okazi, ke li estis malsana, eliris el la domo, perdiĝis kaj ne revenis?
– Mia onklo estis sana. Sesdekkvinjara, pensiulo, li havis bonan memorkapablon. Ja, li estis sperta inĝeniero, laboris en optika entrepreno. Ne eblas, ke li perdiĝis.
– Ĉu ne okazis ajna akcidento? – supozis la detektivo.
– Mi demandis en pluraj malsanulejoj. La persona legitimilo certe estas ĉe li. Se okazis akcidento, oni nepre trovos ĝin kaj sciigos min.
– Povas esti, ke li ekveturis al iuj parencoj provincen? – meditis Sinapov.
– Ni ne havas parencojn en la provinco. Mia onklo loĝis sola. Li ne havas familion, nek edzinon, nek infanojn. Li estis fraŭlo.
– La tasko malfacilas, – konkludis la detektivo kaj iom kompate alrigardis Bojan. – Mi tamen provos trovi vian onklon, sed mi bezonas vian aktivan helpon. Vi diris, ke li loĝis sola. Mi ŝatus atente trarigardi lian loĝejon kaj ekkoni liajn kutimojn, lian vivmanieron, vidi iujn liajn dokumentojn. La supozoj pri lia subita malapero povas esti multaj, sed mi devas trovi la plej verŝajnajn. Kiam mi povus trarigardi la loĝejon?
– Morgaŭ post la kvara horo mi venos kaj ni iros al lia loĝejo, – proponis Bojan.
– Bone. Mi atendos vin morgaŭ, – konsentis Sinapov.
Bojan dankis, diris “ĝis revido” kaj eliris el la ĉambro. Sinapov ekstaris kaj paŝis al la fenestro. Malsupre la korto, inter la multetaĝaj domoj, dezertis. Neniu videblis tie. Sur ĝi kreskis maljuna kaŝtanarbo, kiu similis al soleca oldulo. Ĝi ĵetis grandan ombron kaj de tempo al tempo ĉirkaŭ la arbo videblis infanoj, kiuj loĝis en la najbaraj domoj. Iliaj voĉoj, krioj ĝenis Sinapov, sed li estis pardonema, ja, la infanoj devis ie ludi.
Sinapov rigardis la multjaran arbon kaj meditis pri la vivo de solecaj maljunuloj. Ili ne havas familiojn. La infanoj de tiuj, kiuj tamen havis familiojn, loĝas eksterlande kaj tre malofte rememoras pri siaj gepatroj, ne zorgas pri ili aŭ nur de tempo al tempo vizitas ilin. La junulo Bojan pli ofte vizitis sian onklon kaj nun estas maltrankvila pro lia malapero, sed bedaŭrinde li, nevo, malmulte scias pri la kutimoj de la onklo. Ĉu la onklo havis amikojn, ĉu li ofte renkontiĝis kun ili aŭ ĉu konfesis al iu kion li planas entrepreni kaj kial tiel subite li malaperis?
Sinapov bone komprenis, ke ne estos facile trovi la maljunulon, sed li tamen pretis fari ĉion eblan por ekscii kio okazis. Ja, homo ne estas aĵo, kiu povas senspure malaperi. Certe ie restis iu signo de la maljunulo kaj Sinapov devis trovi ĝin.
Sed jam estis tempo por iri hejmen. Hodiaŭ li ne havis aliajn klientojn, nur tiun ĉi junulon Bojan kaj, sincere dirite, Sinapov estis danka, ke Bojan donis laboron al li. Dum la lastaj tagoj oni tre malmulte venis en lian detektivan kontoron por komisii iun taskon. De tempo al tempo venis edzoj aŭ edzinoj suspektantaj, ke la edzo aŭ edzino havas amatinon aŭ amaton. Pruvi la ekziston de amatino aŭ amato ne estis malfacile kaj Sinapov rapide solvis tiujn ĉi kazojn.
Li estingis la lampon, eliris kaj ŝlosis la pordon. Ekstere, sur la strato, eĉ aŭto ne preterveturis kaj li malrapide ekpaŝis al la najbara strato, kie estis tramhaltejo. Malgraŭ ke li posedis aŭton, li preferis piediri kaj en la urbo li ordinare veturis per tramoj aŭ aŭtobusoj. La junia vespero estis agrabla, blovis vento, la ĉielo sennubis kaj multaj steloj kvazaŭ okulsignis.