Julia Sigmond
Simpla vilaĝanino ŝi estis. Tamen, ŝi lernis en la najbara urbo kaj finis eĉ la muziklernejon. Ŝi bonege fortepianludis.
En la preĝejeto de ŝia vilaĝo malsaniĝis la orgenisto. La pastoro ŝin petis anstataŭi lin, kvankam ne estis laŭkutime dungi virinon por tiu posteno. Linetta estis juna kaj modesta, sed volonte ŝi akceptis la proponon kaj ĉiudimanĉe bravege plenumis sian devon, ĉar ŝi multe ŝatis la belajn psalmojn.
Iun belan dimanĉon okazis, ke la diservon partoprenis junulo, gasto de la pastoro. Li venis viziti sian kuzon. Kiam li ekaŭdis la belegan orgenludon, scivoleme li demandis la pastoron:
– Ĉu ci havas novan orgeniston? Kio okazis al la maljuna?
– Li malsaniĝis kaj mi havas ne orgeniston, sed orgenistinon! Ŝi estas tre brava, tre talenta, ci nepre devas konatiĝi kun ŝi!
Post la diservo, kiel ĉiam, Linetta ankoraŭ ludis iun fugon de Bach, kiun ŝi pleje amis. La preĝejo malpleniĝis. La pastoro ĉe la enirpordo manpremis laŭkutime ĉiujn partoprenantojn de la diservo kaj poste li diskutis kun kelkaj presbiteroj pri la problemoj de la eklezio. Nur la junulo restis en la preĝejo kaj ravite li aŭskultis la belegan prezentadon de Bach-muziko, kiun ankaŭ li pleje ŝatis el ĉiuj muzikoj de la mondo.
Kiam Linetta finis la muzikludadon kaj descendis de la orgeno, mirigite ŝi rimarkis, ke ne nur por si mem orgenludis, sed ankaŭ por aŭskultanto.
La junulo ĝentile sin prezentis.
– Mi estas Zoltano, kuzo de la pastoro.
– Linetta! – diris kun ruĝiĝintaj vangoj la junulino. Ĉe ilia unua manpremo ambaŭ havis iun strangan senton. Preskaŭ fulmo frapis la du junajn korojn. Zoltano tenis la manon de Linetta forte, sed tenere, kvazaŭ li neniam volus lasi ilin liberaj.
Aperis la pastoro.
– Do, vi jam konatiĝis. Nu, bone. Linetta, mi invitas ankaŭ vin al tagmanĝo. Mia edzino certe preparis iun bonan specialaĵon, okaze de la vizito de mia kuzo.
Linetta dankis la inviton, sed unue ŝi hejmen iris, por anonci la gepatrojn, ke ĉi dimanĉe ŝi ne manĝos hejme. Al la scivolemaj demandoj ŝi respondis tre mallonge, ke venis iu gasto, kaj pro tio ŝi estis invitita al la pastora familio.
Dum la tagmanĝo precipe Zoltano parolis, ĉar kaj la pastoro kaj lia edzino konstante demandis lin, pri lia laboro, pri liaj vojaĝoj, pri la familianoj. Tiel, Linetta, sen demandi ion ajn, ĉiujn gravajn aferojn eksciis pri Zoltano.
Post la tagmanĝo la junulo kondukis hejmen la junulinon kaj petis la permeson skribi al ŝi leteron. Komenciĝis ĉiutaga korespondado. Ne pasis pli ol duonjaro, kaj ili ambaŭ havis la fortan senton: Dio kreis ilin unu por la alia.
Kiam Zoltano vizitis ŝin la unuan fojon, la gepatroj ne pensis, ke post nelonga tempo la sola filino malaperos el la domo.
Alvenis la tago, kiam Zoltano tre elegante aperis kaj kun solena voĉo li petis la konsenton de la gepatroj pri la geedziĝo.
La gepatroj kaj ĝojis kaj malĝojis. Ili ĝojis vidante, ke Linetta estas feliĉega, kaj malĝojis, ĉar Zoltano loĝas sufiĉe malproksime de ili, tamen, memkompreneble ili konsentis pri la geedziĝo.
Ili interkonsentis pri la dato kaj komenciĝis la preparado. La pastoro tre ĝojis, ke la kuzo trovis tiel bonan, seriozan edzinon, sed li ankaŭ malĝojis, ke li ne plu havos tiel bonan orgenistinon.
La nova vivo en la malproksima urbo, ĉe la komenco, estis treege nekutima por Linetta. Ĝis nun vivante en trankvila kaj silenta vilaĝeto, ŝi tute ne ŝatis la urban bruon. Bonŝance, apud la dometo de Zoltano troviĝis ankaŭ ĝardeneto, kie Linetta, ĝuste kiel hejme, laŭplaĉe povis okupiĝi pri la ĝardenistaj laboroj.
Zoltano havis malgrandan fortepianon, tiel Linetta ĉiutage povis ludi. Poste alvenis la geamikoj de Zoltano, por konatiĝi kun la edzino. Ofte vizitis ilin la gastoj, kaj iĝis jam kutimo, ke ŝi prezentis al ili belan programon. Zoltano estis ege fiera, ke Linetta havas tiel grandan sukceson inter la geamikoj. Li organizis tiel, ke ĉiumonate la unua ĵaŭdo estu la tago de la ,,hejma koncerto”. Post duonjaro Linetta gravediĝis. Ŝi naskis belegan filineton. Ŝi donis al ŝi la nomon Elizabeta. Pasis jaro kaj naskiĝis la dua filineto, kies nomo iĝis Ekaterina. Zoltano treege deziris, ke ili havu ankaŭ la trian infanon, esperante, ke estos filo! Bedaŭrinde tio ne eblis. Pro la du naskoj Linetta malsaniĝis. Ŝia dorso ekkurbiĝis. Pli kaj pli ŝi malaltiĝis kaj la ĝibo pli kreskis surdorse. Zoltano portis ŝin al la plej bonaj kuracistoj, eĉ eksterlanden ili iris al mondfama profesoro. Vane. Neniu povis helpi ŝin.
Malgraŭ ĉi tiu tragika evento, ili vivis feliĉe. Linotta kapablis fortepianludi kaj la gastoj povis plu ĝui la hejmajn koncertojn.
La du belaj filinoj kreskis. Elizabeta iĝis doktorino. Frue ŝi edziniĝis, translokiĝis al alia urbo. Ŝi naskis handikapitan infanon, pro kio la edzo forlasis ŝin. Sola ŝi edukis sian filon.
Ekaterina heredis la talenton de Linetta. Belege ŝi fortepianludis kaj ankaŭ orgenludis. Post kelkaj jaroj ŝi enamiĝis al la sono de ĉembalo. Kvankam ĝi estis treege multekosta, Zoltano aĉetis por ŝi belsonan ĉembalon. Ekaterina iĝis fama muzikistino. Konstante oni invitis ŝin al aliaj urboj, poste al aliaj landoj. Ĉie ŝi havis grandan sukceson. Nenio interesis ŝin krom la muziko. Fojon tamen okazis io neatendita. Eksterlande ŝi koncertis. Denove ŝi havis grandegan sukceson. Feliĉe ŝi akceptis la sincerajn gratulojn, poste ŝi iris al la hotelo, ĉar sekvatage frumatene ŝi devis trafi la aviadilon. En la hotelĉambro estis preparita jam la vespermanĝo. Ŝi ne estis malsata, sed soifa jes, do ŝi trinkis glason da vino. Subite iu frapis la pordon. Pensante, ke iu de la hotelo venos interesiĝi, ĉu ŝi bezonas ankoraŭ ion, trankvile ŝi diris: jes. La pordo malfermiĝis. Aperis belega junulo, kun grandega florbukedo en la mano. Ekaterina senvorte nur miri povis. Sed la junulo tre ĝentile sin prezentis, poste li rakontis, ke ankaŭ li estas muzikisto. Li konfesis, ke jam delonge amegas ŝin. Tio tiel impresis ŝin, ke nur silente ŝi aŭskultis lin, tre kortuŝita pro tiuj vortoj, kiujn neniu ĝis nun diris al ŝi. Pli poste eĉ ŝi ne povis kompreni kiel okazis, sed post la mankiso sekvis interkisado, kaj subite ili jam estis en la lito. Ekaterina perdis sian virgecon.
La juna muzikisto ĵuris sian amon kaj promesis, ke li venos al ŝi, ĉar li volas vivi kun ŝi ĝis la morto, nur pri tio li sonĝis jam delonge.
Ekaterina hejmen vojaĝis kaj atendis la unuan leteron kaj poste lian viziton. Nek letero venis, nek li aperis. Kiam ŝi rimarkis, ke ŝi estas graveda, jam estis tro malfrue abrorti. Ŝi naskis anĝelbelan filineton, kies nomo estis Aleksandra -laŭ la neniam vidita patro: Aleksandro. Ekaterina nur post jaroj eksciis, ke tiu junulo estis viktimo de aŭtoakcidento, tuj post la neforgesebla, sola komuna nokto.
Linetta ricevis la sciigon, ke la patrino estas tre malsana. Ŝi iris viziti ŝin. La patrino sidis en la fotelo. La patro preparis iun manĝaĵon. Ili ĝojis pro la vizito de Linetta, sed la respondo de la patro al la demando, ,,kiel vi fartas?”, estis ververe malĝojiga: ,,Ni atendas la morton!” Linetta vidante la situacion, restis kun ili, kaj fakte, la patrino post kelkaj tagoj mortis. Ĉe la komenco la patro ne volis, sed poste li tamen akceptis la inviton, ke li translokiĝu al la urbo.
La maljunulo loĝis en la libera ĉambro de Elisabeta. Malfacile li alkutimiĝis al la nova vivstilo, sed la pranepino, Aleksandra, faciligis al li ĉion. Kiu scias kial, la etulino de la unua minuto forte ekamis la praavon. Nur kun li ŝi volis promenadi, manĝi, ludi, nur tiam ŝi manĝis, se apude ankaŭ la maljunulo sidis kaj manĝis kun ŝi, kaj vespere, li devis legi al la etulino la lastan fabelon antaŭ ŝia endormiĝo.
Pasis jaro kaj la praavo malsaniĝis kaj mortis. Al ĉiuj li mankis, sed Aleksandra estis nekonsolebla. Ekaterina ĝuste tiam ricevis proponon: kontrakton por kvin jaroj eksterlande. Si ne hezitis akcepti! Ne nur por ŝia filino! Sed temis ĝuste pri la lando de Aleksandro! Ŝi decidis kaj translokiĝis.
Linetta restis nur kun Zoltano.
Elisabeta en alia urbo nur kun la handikapita filo. Ekaterina en alia lando kun Aleksandra. Tre malplena estis la domo. Sed post ne multe ĝi iĝis eĉ pli malplena. Unu matenon ŝi trovis Zoltanon en la lito eterne endormiĝinta.
Fojfoje Elisabeta vizitis ŝin, alportante al ŝi manĝaĵojn kaj medikamentojn.
Fojfoje alvenis bela bildkarto de Ekaterina kun la sciigo, ke ili ambaŭ fartas bone, kaj Aleksandra bonege lernas en la muzika lernejo. Certe ankaŭ ŝi iĝos muzikistino. Linetta, jam Onjo Linetta, maljuniĝinte, ofte pripensis pri la eta vilaĝo, kie ŝi naskiĝis kaj vivis kun la gepatroj. Nun, maljune, malsane, tute sola en urbo ŝi vivas. Tamen! Ŝi ne estas trista, ŝi pensas tiel: ,,Belan vivon mi havis!”, kaj nun kun paco en la animo ŝi atendas la vivofinon.
(VEANO, 2012)