SABINA

Josip Pleadin

Krutas la vojo al supro de Masado,
sed iras ni en kuno:
Sabina kaj mi laŭ malfacila pado
ascendas al ĉielo.
Kvazaŭ sur plado descendas vaksa lumo:
fromaĝe blankas luno.
Sur kolo de Sabina kolĉeno el jado.
Trembrilas lasta stelo.

Kvazaŭ post sanga romia invado,
restos sur montosupro,
nia amo buĉita per vortospado
sen pento de Sabina.
Ĝi turniĝos fulme en stranga parado
sur vinkruĉo el kupro,
kaj mortos silente, plena da revado,
dum mateno karmina.