MALDORME SONĜAS POETO

Josip Pleadin

Hardiĝas poeta inklino ĉe nasko de tago aŭtuna.
Ĝi armas verseman artiston per arda inspiro de inko.
Tra ligne kadritaj fenestraj jam likas aŭroro per blinko.
Refraktas disŝutaj radioj sur brila inkujo latuna.

Avancas la plumo enmane, el pensoj forestas retreto.
Laŭtakte viciĝas literoj sur blanke incita ebeno.
Linio sekvas linion en versa senfina promeno.
Sur silka ĉineska papero maldorme sonĝas poeto.

Beletra konkurso “Litera turo”
Vannes, Francio, 2011
Unua premio por poezio