HO, KAJTO, MIA KAJTO…

Josip Pleadin

Ho, kien vi flugas kajto, mia povra kajto,
al kiu blanka nubo, al kiu mistera cel’?
Kie liber’ senŝnura, senbrida flugorajto
por via valsbalanco en puŝa ventoza pel’?

Per forto magia se kondukas vin feino,
per navigo sekura, sen truda molestbalast’,
se delikate blanka kaj aminda ĝufino
atendas vin ĉielalte – pro kio via hast’?

Jam ŝnuro eluziĝis, ne tenas vin solide.
Balance virtuozas vi en venta bravuro.
Kiel Ikaro vi flugas senzorge, memfide,
en virga mortoflugo jen lasta aventuro.

Ho kajto, mia povra kajto, vanas kuraĝo,
se propraj flugiloj ne povas porti vin mem!
Ni haltis en frua kaj trista infanaĝo.
Sen via morto ne estus verkita ĉi poem’.

Aperis en la libro “Maturaj meditadoj”
de Dimitrije Diso Janičić