Ie en fundo de mia koro, ekzistas eta kaŝita loko
por renkontoj, revoj kaj fantazio tute realkolora,
por arto, sopiro, mistiko kaj interkultura ŝoko,
en kiu vi belas kiel greka statuo el ŝtono marmora.
Via togo el blanka silko, viaj laktecaj mamoj sub ĝi,
viaj gamboj longaj, kaj la statur’ cervine eleganta,
viaj ŝultroj molaj kaj via elasta malvasta tali’,
al mia kaŝloko venas per paŝo malpeza kaj lanta.
Mi tie avide trinkas el via puto, el lipoj kaj kortrezor’
kvazaŭ veninta el am-Saharo, sen-ina kaj seka dezert’.
Dum sage mian koron celas la di’ de amo, la dio Amor’,
vi vartas min per inspir’ edifa kaj dolĉe rava spert’.
Kaj bridas vi rapidon mian, min metas al honoraltar’
vi portas min al stelaj altoj, kaj gvidas tra ĝarden’
en kiu aŭdiĝas tintiloj kaj sono tranĉa de fanfar’
dum min okupas ĝuosent’, dum min okupas dolĉa sven’.
Belartaj konkursoj de UEA, 2010
Tria premio por poezio